Globasa havas interesan solvon por igi rilatajn subfrazojn pli facilaj kaj malpli eŭropcentrismaj.

Image for post
Image for post

Rilataj subfrazoj en Esperanto

Ili normale komenciĝas per rilata korelativo (kiu, kio, kiel ktp.):

“kiu” kaj “kiun” rilatas al “katon”.

Notu ke la vortordo en “kiu ŝatas min” estas “Subjekto Verbo Objekto (SVO)” kaj la vortordo en “kiun mi ŝatas” estas “Objekto Subjekto Verbo (OSV)”. La normala vortordo en subfrazoj ne ĉiam estas la sama.

Tio okazas, ĉar en Esperanto (kiel la plimulto de eŭropaj lingvoj), oni komencas subfrazon per rilata vorto (kiu, kio, ktp), sen zorgi ĉu ĝi estas uzata kiel subjekto aŭ objekto.

Teorie, oni povus ĉiam uzi la vortordon…


Image for post
Image for post

Oazo estas la nomo de maljuna birdo. Oazo pensas, ke kiam ri estis juna, ĉio estis perfekta. “Bestoj estis pli respektemaj.” “Bestoj entute havis pli bonajn gustojn.” Laŭ ri, la mondo estis bona, sed nun, la mondo estas aĉa. Fakte, Oazo ne estas tre maljuna, sed riaj opinioj certe estas.

Oazo havas du infanojn. Ili estas normalaj birdaj infanoj kun normalaj infanaj gustoj. Iutage, ili petas al sia parento permeson por iri al koncerto.

Infanoj: “Ĉu ni rajtas iri al la koncerto de Ĝonimo?”

Oazo: “Kiu estas tiu ĝoĝo?”

Infanoj: “Estas fama repisto!”

Oazo: “Vi ne rajtas.”

Infanoj: “Kial???”

Oazo…


Image for post
Image for post

Ekzistas specio de birdo kiu tre ŝatas bluajn aferojn. Tiuj birdoj tre ŝatas meti bluajn aferojn en sia nesto kaj en la apuda ĝardeno. Ju pli ĝardeno estas dekorita per bluaĵoj, des pli ĝi estas alloga por birdaj partneroj.

Sed unu el la birdoj estas kolorblinda. Ri ne vidas diferencon inter bluaj kaj flavaj aferoj. Por ri, blua floro kaj flava folio havas la saman koloron. Rezulte, ri senkonscie kolektas aferojn de ambaŭ koloroj.

La aliaj birdoj ŝatas ridi pri tiu nenormala birdo. “Rigardu, ri denove elektis malĝustan koloron!” “Ria ĝardeno estas tiom malbela!”. “Ri neniam trovos koramikon“.

Unue, tiuj…


Image for post
Image for post

Estas simio kiu tre ŝatas desegni. Ĉiutage, ri desegnas novajn aferojn. Ri ŝatas desegni ĉielon, naturon, bestojn. Ri ŝatas desegni ĉion, kaj ri ŝatas desegni ĉiam.

“Kiam mi estos granda, mi estos artisto. Tio estas mia revo.”

La parentoj de la simio kolektas monon por sia infano. Per la mono, la simio povas studi en fama arta lernejo. En la lernejo, la simio studas multe. Ri volas atingi sian revon, sed ri ankaŭ ne volas malŝpari la monon de siaj parentoj.

La simio ofte devas montri siajn desegnaĵojn al instruistoj. La instruistoj donas multajn komentojn: “Via desegnaĵo estas bona, sed…


Kial -i estas uzata por adjektivoj kaj adverboj. Kial -u por substantivoj. Ktp.

Kiel Esperanto, Langugu havas finaĵojn, kiuj indikas la vortotipon (substantivo, verbo …) de vorto. Sed malkiel en Esperanto, en Langugu, ĉiuj vortoj (krom propraj nomoj kaj interjekcioj) portas tian finaĵon.

La vortotipaj finaĵoj en Langugu:

En ĉi tiu artikolo, mi klarigos kial mi elektis kiun finaĵon por kiu vortotipo.

La tri plej oftaj vokaloj en lingvoj en la mondo

Se oni rigardas la plej oftajn vokalojn sonojn en lingvoj de la mondo:


Image for post
Image for post

Ekzistas plaĝo kie multaj belaj paguroj loĝas. Ĉiu paguro portas ŝelon, kiu venas de mortinta ŝelbesto. Kelkaj ŝeloj estas nur blankaj, kelkaj ŝeloj estas multkoloraj. Unu paguro havas okran ŝelon. Pro tio, la paguro nomiĝas Okrulo. La ŝelo ne estas tre speciala, sed Okrulo tre ŝatas ĝin.

Ĉiujare okazas granda ceremonio. Preskaŭ ĉiuj paguroj iri al la ĝi. Ĝi estas la ceremonio de ŝela interŝanĝo. Laŭ tradicio, ĉiu paguro donu sian ŝelon al paguro, kiu havas unu jaron malpli. Tiel, la komunumo reuzas bonajn ŝelojn. Paguroj ankaŭ ŝatas provi novajn domojn.

Sed Okrulo, ri ne ŝatas. Okrulo ne partoprenis la…


Image for post
Image for post

Proksime de la pinto de alta monto troviĝas kaverno. Drako loĝas sole en ĝi kun sia trezoro. Ri havas multe da oro, juveloj kaj aliaj altvaloraĵoj, kiujn ri prenis de apudaj urboj.

La drako sentas, ke ankoraŭ mankas al ri aferoj, kaj la apudaj urboj ne plu estas interesaj. Do ri decidas flugi al fora loko por trovi novajn aferojn por aldoni al sia trezoro.

Post longa flugado, la drako finfine trovas urbon. Ĝi estas nekutima urbo, kiu troviĝas en arbaro. Ĉar ĉio estas kaŝata sub la folioj, la drako decidas surteriĝi. …


Ekzistas valo, kie ĉiuj plantoj vivas harmonie. Tie ekzistas socia regulo, ke planto ne rajtas iĝi pli alta ol tri metrojn. Tio certigas, ke ĉiu planta vivaĵo povas ricevi sufiĉe da sunlumo por bone vivi.

Tamen iutage, ventego alportas semon de fora loko. Post iom da tempo, la semo sufiĉe kreskis, por ke oni povu vidi, ke la semo estas de specio de folia arbo, kiu estas tute nekonata en la valo.

En la komenco, la plantaj loĝantoj de la valo feliĉiĝas pri la alveno. …


La meilleure chose à propos de l’Espéranto ou le secret pour ne jamais arrêter de l’utiliser.

L’Espéranto est ma meilleure langue. Cela signifie, que la langue par laquelle je peux exprimer le plus précisément et le plus librement mes propres pensées est l’Espéranto. Je dis même, aux gens qui ne connaissent pas l’Espéranto, que je parle l’Espéranto mieux que ma langue maternelle (le français).

De fait, depuis plus de 6 ans, je ne peux pas m’arrêter d’utiliser l’Espéranto. Si j’arrêtais d’utiliser l’Espéranto (ce qu’on appelle “kabei”), je perdrais mon meilleur outil de communication, ce qui serait pour moi inacceptable.

J’ai beaucoup trop de plaisir à écrire des phrases sans être limité par mon vocabulaire (on peut…


La plej bona afero pri Esperanto aŭ la sekreto por neniam kabei

Esperanto estas mia plej bona lingvo. Tio signifas, ke la lingvo per kiu mi povas plej precize kaj plej libere esprimi miajn proprajn pensojn estas Esperanto. Mi eĉ diras, al homoj kiuj ne konas Esperanton, ke mi parolas Esperanton pli bone ol mian denaskan lingvon (la Francan).

Fakte, mi ne povas ĉesi uzi Esperanton (kabei), ĉar tiam mi perdus mian plej bonan lingvan esprimilon. Tia perdo estas por mi neakceptebla. Esence, mi sentas ke mi tro bone lernis Esperanton por povi ĉesi uzi ĝin!

Image for post
Image for post
Esperanto funkcias per elementoj, kiujn oni povas libere kunmeti por krei novajn aferojn

Ĉu eblas lerni kaj paroli lingvon pli bone ol onian denaskan?

Kompreneble! Tio certe eblas per Esperanto. Esperanto estas multe pli simpla ol la Franca (kaj la…

Vanege

Esperanto, Esperantaĵoj, Planlingvoj, Hazardaĵoj, Opinioj | @VanegeEsperanto | @vanege@mastodon.social

Get the Medium app

A button that says 'Download on the App Store', and if clicked it will lead you to the iOS App store
A button that says 'Get it on, Google Play', and if clicked it will lead you to the Google Play store