0083 Feliĉigi du homojn sufiĉas

Vanege
2 min readMar 17, 2024

--

“Feliĉigi du homojn sufiĉas”

Oni ne bezonas sole ŝanĝi la tutan mondon. Se ĉiu homo faras iomete, la rezulto estas grandega. Se la granda vivocelo estas ke la tuta homaro estu feliĉa, tiam unuopuloj bezonus nur feliĉigi sin. Sed por certiĝi ke la celo estas atingita, oni ankaŭ provu feliĉigi plian personon.

Tio sonas sufiĉe simpla, ĉu ne? Anstataŭ dediĉi onian tutan tempon por la feliĉeco de granda parto de la homaro (per granda malcerta celo kiel helpi helplingvon), oni povus dediĉi ĝin al la feliĉeco de si, de sia familio, amikaro, loka aŭ interreta komunumo. La homoj, kiujn oni konas, estas tiuj, kiujn oni povas plej facile helpi kaj feliĉigi.

La simpleco kaj la klareco (almenaŭ 2 homoj) de la vivocelo estas grava. Se oni havas tro malfacilan celon, oni frustriĝas. Se la celo ne estas sufiĉe klara (ĉu mi feliĉigis sufiĉe da homoj?), neniam venas la momenton kie oni povas esti kontenta pri tio, kion oni jam faris. Tial mi skribas ke feliĉigi 2 homojn “sufiĉas”, ĉar tio estas sufiĉa por senti sin bona pri la rezulto de onia propra unuopa ekzisto.

Esploro indikas, ke oni iĝas pli feliĉa kiam oni provas feliĉigi iun alian ol kiam oni provas feliĉigi sin mem. Tial, provi feliĉigi nur onin ne estas efika maniero. Oni elektu almenaŭ unu personon kiun oni volas feliĉigi (kompreneble oni ĉiam rajtas ŝanĝi sian elekton), kaj tiel estas pli granda ŝanco ke oni iĝos feliĉa. (Ankaŭ estas granda ŝanco ke la elektita persono reciprokos la celon.)

https://www.researchgate.net/publication/349922479_Happiness_comes_from_trying_to_make_others_feel_good_rather_than_oneself

Eĉ per tiu sistemo, ankoraŭ ekzistas homoj kiuj ne estos feliĉaj (sed espereble estos multe malpli da malfeliĉaj homoj). Tial oni restu konektitaj kun aliaj homoj, kaj oni daŭre provu feliĉigi iom ĉiujn (afableco ĉiam bonas). Oni ne provu privatigi feliĉon al nur kelkaj homoj kiujn oni konas. Oni restu atenta kaj aŭskultema pri la bezonoj de ĉiuj homoj.

Sign up to discover human stories that deepen your understanding of the world.

Free

Distraction-free reading. No ads.

Organize your knowledge with lists and highlights.

Tell your story. Find your audience.

Membership

Read member-only stories

Support writers you read most

Earn money for your writing

Listen to audio narrations

Read offline with the Medium app

--

--

Vanege
Vanege

Written by Vanege

Ĉiutage nova Esperanto-artikolo pri ŝatata aŭ grava afero. Ĉefa blogo: https://vanege-esperanto.blogspot.com/ Kontakti min: https://esperanto.masto.host/@Vanege

No responses yet

Write a response