0091 Suno AI aŭtomate kreas kanton el Esperanto-teksto

Vanege
2 min readMar 21, 2024

--

En la lastaj tagoj mi provis programon kiu permesas aŭtomate generi kantitan kanton en Esperanto. La programo nomiĝas Suno Ai. Ĝi estas nun en beta-versio kaj estas senpage uzebla (kun limo de 5 generoj tage).

Suno AI estas surprizega. Ĝi funkcias bone por popularaj lingvoj, sed ĝi funkcias bone ankaŭ por Esperanto! Sufiĉas doni al ĝi tekston, priskribon de la stilo de muziko, kaj la programo kreas la muzikon!

Ekzemplo: https://drive.google.com/file/d/176NoByoa2Xyb9wfEHotjGlMj6fZNJzAI/view

Jen la originala teksto de la supra metala “kanto”:
Fidu min, mia Esperanto estas perfekta. Mi estas membro de la Akademio kaj mi kunredaktis PMEG, PIV kaj Reta Vortaro. Mi trapasis plurfoje la KER-ekzamenon je nivelo C2, D1 kaj D2, kiun mi kunfondis. Esperantistoj de la tuta mondo venas al mi por profiti de miaj elstaraj kapabloj. Duolingo, Eŭropa Unio, UNESKO, ili ĉiuj kontaktis min. Mi eĉ kunlaboris kun Zamenhof.

Oni notu la sekvajn eraretojn en la kantado:
- -io en la fino de vortoj estas foje elparolata kiel -jo
- nombroj estas miselparolataj
- la nomoj de literoj estas miselparolataj

Sed tiuj eraretoj estas facile solveblaj per iom redakti la tekston:
- oni povas anstataŭigi ĉiujn “io” per “iyo”
- oni povas skribi nombrojn per tutaj literoj
- anstataŭ KD, oni povas skribi KoDo

Amuzas min ke la plej bona Teksto-Al-Voĉo por Esperanto kiu nun estas disponebla en la interreto estas celita por krei kanton. Se eblas havi tian kvaliton por kantoj, kial oni ankoraŭ ne havas Teksto-Al-Voĉon por normala parolado?

Datumoj por trajni tian AI-modelon certe ne mankas en la interreto. Ekzemple, ekzistas Mozilla Voice kie Esperantistoj laŭtlegis Esperantajn tekstojn dum pli ol miloj da horoj! La datumoj estas libere uzeblaj de ĉiuj por ĉio!

Mi plue provos Suno AI en la postaj tagoj. Ekzemple, mi volas provi “Spoken Word” kio estas muzikstilo kiu tre similas al laŭtlegado. Eble tio utilos por kanti longan tekston en Esperanto en pli aŭdebla maniero…

Ne hezitu memprovi tie: https://app.suno.ai/

Vi povas vidi ekzemplojn ĉi tie: https://www.youtube.com/@bitojkajdopamino/videos

--

--

Vanege
Vanege

Written by Vanege

Ĉiutage nova Esperanto-artikolo pri ŝatata aŭ grava afero. Ĉefa blogo: https://vanege-esperanto.blogspot.com/ Kontakti min: https://esperanto.masto.host/@Vanege

No responses yet