0172 Pulvosuĉi domon estas tiom ĝene

Vanege
1 min readMay 1, 2024

Mi ne ŝatas pulvosuĉi domon. Estas laboro kiu neniam finiĝas. Ekzemple, kiam mi uzas pulvosuĉilon, mi devas refari tion post monato. Estas kvazaŭ mi laboris por nenio.

Se mi atendas, ekzemple, plurajn monatojn sen uzi la pulvosuĉilon, la pulvo akumuliĝas, kaj la domo iĝas pli kaj pli malpura kaj la aero iĝas pli kaj pli nespirebla.

Kvankam la diferenco inter atendi 0 monaton kaj 1 monaton estas granda (je videblaj efikoj), la diferenco inter atendi 3 monatojn kaj 4 monatojn ne estas tiom granda.

Se oni volas ŝpari kiom eble plej da tempo, oni atendu kiom eble plej longe antaŭ ol la kvanto de pulvo estas tro ĝena. Sed en mia okazo, tio ne okazas antaŭ multe da monatoj. Kio eble ne estas tre bona por la kvalito de la aero, ĉar eble estas efikoj sur la sano antaŭ ol oni perceptas ilin…

Mi tre malŝatas la bruegon de pulvosuĉilo. Kutime, kiam mi devas fari malagrablan taskon, mi samtempe uzas podkaston. Sed tio ne eblas kun pulvosuĉilo pro la bruo.

Sed la plej malfacila afero estas ekhavi kutimon por io kio devas okazi nur unufoje monate. Estas malfacile trovi “ŝaltilon” kiu pensigos pri la devo pulvosuĉi.

Eble mi havu regulon: se estas la unua de la monato, mi uzu la pulvosuĉilon. Nu, se la nombro de la monato estas dividebla per 2 (ekzemple februaro aŭ aprilo), MI uzos la pulvosuĉilon. Se ne, estas la vico de mia koramiko.

--

--