0173 Ĉiuj MMORPG-oj (kiel World of Warcraft aŭ Runescape) estas aĉaj

Vanege
2 min readMay 2, 2024

MMORPG (Massive Multiplayer Online Role Playing Game), kion mi tradukus per “amasa multludanta enreta rolludo”, estas interreta ludo kie oni ludas kun multege da aliaj homoj en la sama virtuala mondo. Oni kutime vidas la aliajn ludantojn, oni povas paroli kun ili, kaj ofte interagi kun ili per batalo aŭ merkata sistemo.

Ekzemploj de MMO estas World of Warcraft, Runescape, Final Fantasy XIV, Dofus, Wakfu …

Mi provis kelkajn el ili, sed mi ĉiam trovis ilin malbonaj. Eĉ kiam mi ludas ilin kun amikoj, ili estas malbonaj ludoj.

Mi trovas plurajn klarigojn:

- La rapideco kaj la malfacileco de la ludo ne estas ŝanĝeblaj. Kelkaj homoj preferas malfacilajn rapidajn ludojn (kiel mi), sed en MMO, ĉiuj ludantoj ludas kun la sama nivelo de malfacileco. (Tio estas por ke la ludo restu “justa”, por ke iu ludanto ne progresas tro rapide en la ludo kompare al aliaj). La rezulto estas ke oftege, la 30 unuaj horoj de MMO estas facilegaj kaj pro tio ne tre interesaj.

- La “rakonto” de la ludo aĉas. Roluloj kiujn oni povas mem krei ne bone integriĝas al kompleksa rakonto. La rakontoj de MMO-oj estas aŭ nelogika (ĉiu ludanto estas la heroo de la mondo), aŭ baza (ĉiu ludanto estas nur hazarda ulo). Oni neniam atingas la nivelon de enpersoniĝo kiel en unuludantaj rolludoj.

- La ludo estas pli farita por esti dependiga ol bona. MMO-oj ĉefe gajnas monon per du manieroj:
1) Per butiko de aĵoj (kontraŭ vera mono). Tio postulas ke la ludanto sentu ke mankas io al ri. Tiu sento de manko faras ke la ludo ne donas la plej bonan amuzan sperton.
2) Per dependigo. Tradicie MMO-oj gajnas monon per ĉiumonata pago. Tio signifas ke la plezuro estu malrapida, sed okazas iom ĉiutage por ke la ludanto ĉiam revenu. Ofta tekniko estas hejmbestetoj kiujn oni devas ĉiutage nutri, aŭ ĉiutagaj taskoj kontraŭ bonuso de spertpoentoj.

Pro tiuj kialoj, mi ne pensas ke MMO-oj estas bonaj (aŭ povas esti bonaj). Ili esence estas RPG-oj, sed aĉigitaj. La sperto de ludado estas multe pli bona en tradiciaj RPG-oj kiel Chrono Trigger, Final Fantasy 6 aŭ Xenoblade.

La solaj bonaj aferoj en MMORPG kompare al RPG-oj estas la ecoj kiuj eblas nur kun multege da ludantoj. Ekzemploj estas ekonomia sistemo (kie oni povas havi ian specialiĝon en la ludo kaj konkuri en virtuala merkato kun multege da aliaj ludantoj samtempe) aŭ politika sistemo (kie la decidoj de kelkaj ludantoj havas impakton sur la sperto de aliaj ludantoj (sed tre malmulte da MMO-kreantoj sufiĉe fidas ludantojn por doni al ili liberecon kaj regon sur la mondo)).

--

--