0175 Infinite Craft: la ludo kie oni kreas ĉiujn konceptojn el aliaj konceptoj

Vanege
2 min readMay 3, 2024

Infinite Craft estas retumila ludo kie oni povas kombini konceptojn por trovi aliajn konceptojn. Estas nur 4 bazaj konceptoj: Fajro, Akvo, Aero kaj Tero.

https://neal.fun/infinite-craft/

La ludo ne havas oficialan celon. Oni simple kombinas aferojn ĝis kiam oni atingas ion kion oni volas, aŭ kiam oni malkovras ion kio neniam antaŭe estis malkovrita.

Se ludanto provas kombini du konceptojn kiuj neniam estis kombinitaj antaŭe, la retejo petas al LLM (larĝa lingva modelo) koncepton kiu estas la rezulto.

```
Larĝa lingva modelo estas tipo de AI (artefarita intelekto) kiu kapablas kompreni homan lingvon. Oni povas ekzemple peti al ĝi ion kiel “subaze de tiuj du konceptoj, donu koncepton kiu ligas ilin aŭ rezultiĝas de ili”.
```

Ekzemple, la rezulto de Akvo + Fajro estas Vaporo. La rezulto de Kiso + Rano estas Princo. Plejofte la rezulto estas koncepto kiu jam estis trovita iam fare de alia ludanto. Sed foje la koncepto estas trovita por la unua fojo. La ludo montras tian okazon. Tiel mia koramiko trovis “London Stock Exchange”.

Ri provis trovi Esperanton, kaj tio postulis al ri pli ol 4 horoj. Vidu en la foto kiel ri atingis ĝin. Estas amuze trovi kaj provi teknikojn por atingi la koncepton kiun oni volas atingi.

Oni ankaŭ povas trovi frenezajn konceptojn kiel “Geja Eŭropo”, kaj eĉ aferojn kiuj ne ekzistas kiel “Vulpa sindromo: la videoludo”.

Mi trovas la lingvon interesa por lingvokreantoj, ĉar la ludo devigas homojn pensi pri la rilatoj inter konceptoj. Tiuj rilatoj povus esti uzataj en nova lingvo kie oni reuzas partojn de vortoj por krei novajn vortojn (simile al mal-san-ul-ej-o).

Eble oni kreu version de la ludo kie oni komencu per nur la 120 plej bazaj (aŭ konstrupovaj) konceptoj de lingvo, kaj oni vidu kiom da kombinaĵoj oni bezonas por atingi ĉiujn gravajn konceptojn. La vortoj de la lingvo povus esti aŭtomate kreitaj el la grafikaĵo de kombinaĵoj.

La ludo ĉiuokaze meritas pli bonajn bazajn elementojn, ĉar preskaŭ ĉiam kiam mi uzas “Vento”, mi ricevas “Tornado”.

--

--