0177 Paŭzoj el sidado

Vanege
2 min readMay 4, 2024

Estas pruvite ke sidi dum longa tempo malbonas por la sano. Tio altigas la riskon je diabeto, troa sangopremo kaj infarktoj.

Sed lernejoj kaj oficejoj multe devigas longdaŭran sidadon. Estas terure pensi ke socio devigas onin vivi en maniero kiu ne estas ideala por onia sano.

Kaj hejme oni denove devas sidi por manĝi kaj videoludi, aŭ fari ion ajn per labortabla komputilo.

En mia interna bildo, kiam oni sidas, sango restas blokita en multaj loketoj. Do oni bezonas regule piediri por zorgi ke la sangofluo bone trairas la tutan korpon. Pro tiu interna bildo, mi provas eviti krucigi miajn krurojn.

Kvankam grandparte ne eblas malaltigi la nombron de horoj de sidado (pro la supremenciitaj kialoj), eblas regule interrompi sidadon. Laŭ kelkaj esploroj, tio helpus malaltigi la aĉajn efikojn de longdaŭra sidado.

Do mi provas stari (aŭ piediri) dum 10 minutoj post ĉiu 50-minutaro.

Jen la aferoj kiujn mi kutime faras kiam mi staras aŭ piediras:

- Uzi Anki en poŝtelefono
- Aŭskulti podkaston
- Spekti filmeton en mia poŝtelefono
- Purigi telerojn, vestaĵojn, partojn de la domo
- Kuiri
- Pretigi teon, kaj poste pisi
- Videoludi eĉ eblas se oni havas regilon kiu permesas stare kaj ludi samtempe (kiel la regilojn de Switch aŭ Xbox).

Estas relative facile trovi nesidajn agadojn kiujn oni povas fari dum 10 minutoj. Teorie, preskaŭ ĉio kio ne postulas platan klavaron eblas. Se oni havas apartamenton, jam estas multe da aferoj por fari. Se oni ne havas propran domon, oni povas peti al aliaj homoj kiel helpi.

Tamen se oni estas en oficejo, krom iri al la kafomaŝino kaj pisejo, ne estas multe da aferoj por fari. Bona solvo estas uzi “staran labortablon” per kiu eblas labori starante (se la firmao akceptas aĉeti tian meblon). Alia “solvo” estas partopreni kunsidojn starante. Se aliaj kolegoj demandas kial oni staras, oni diru ke oni faras tion por la sano, kaj se estro demandas, oni dirus ke homoj kiuj regule staras estas pli produktivaj!

--

--