0178 Skribi plurfoje pri la sama afero ne vere estas problemo

Vanege
2 min readMay 4, 2024

Mi skribis multege da artikoloj, dum longa daŭro. Ĉar mi estas nur homo kun homa memorkapablo, regule povas okazi ke mi skribas pri aferoj tre similaj aŭ samaj al temo kiun mi jam uzis en unu el miaj antaŭaj artikoloj.

Mi evitas fari tion, ĉar mi preferas grupigi informojn anstataŭ disigi ilin. Tial mi faras serĉon en mia arkivo por vidi ĉu mi iam parolis pri specifa temo. Sed ofte tio ne funkcias ĉar mi uzis vortojn iom malsamajn, aŭ mi fakte volas paroli pri la temo laŭ angulo iom malsama.

Ju pli tempo pasas, des pli mi konsciiĝas ke ripeti temon ne vere estas problemo. Tio fakte estas pli honesta tiel: se mi ofte ripetas temon, tio signifas ke la temo gravas al mi. Se mi cenzuras min je denove paroli pri la temo, tio ne estus tute honesta pri la aferoj kiuj nune okupas mian cerbon.

Gravaj informoj aŭ opinioj meritas esti ripetataj por ke homoj komprenu ke la informoj gravas, aŭ por ke homoj memoru ilin pli facile.

Mi ankaŭ dubas ke ekzistas multaj homoj kiuj legis ĉiujn miajn artikolojn. Estas multe tro da ili! (Mi eĉ ne scias ĉu ekzistas Esperantisto kiu skribis pli da Esperantaĵoj ol mi). Do mi ne tro timu enuigi homojn per akcidenta ripetado, ĉar por la plej granda parto de legantoj, tio ne estos ripeto.

Ĉiuokaze, mi provas variigi la temojn de miaj artikoloj. Vivo de homo estas tre diversa, do honesta blogo teorie devus esti diversa. Se mi parolas pri nur unu temo, tio signifas ke mi ne sufiĉe profitas de la vivo.

--

--