0179 Miaj konsiloj por trovi koramikon kiam oni estas nerdulo

Vanege
3 min readMay 5, 2024

Mi ne konsideras min tre sperta pri la temo de ekhavi amikojn kaj koramikon. Mi mem ne havis koramikon dum pli ol 20 jaroj (ĉefe ĉar mi ne sentis bezonon). Tamen, mi nun havas de pli ol 6 jaroj, do mi povas almenaŭ diskonigi tion, kio funkciis por mi.

Unue, mi havas la impreson ke trovi koramikon funkcias tre malsame depende de ĉu oni estas “normalulo” aŭ ĉu oni estas “nerdulo” kiu ne interesiĝas pri ĝeneralaj temoj (sed multe pri specifaj temoj). (Ĉi tie mi uzas la vorton “nerdulo” tre larĝe, komprenu ĝin pli kiel “nenormalulo”.)

Dum normalulo ŝajnas kapabli amikiĝi kun iom ĉiuj, nerduloj povas amikiĝi kun nur multe pli eta parto de la homaro. Dum normaluloj povus teorie trovi koramikon akcidente ie ajn (per simple partopreni normalajn sociajn eventojn kiel festojn kaj sportadon), nerduloj bezonas partopreni specifajn eventojn por havi signifan ŝancon renkonti iun kun forta komuna intereso.

Mi skribas ĉi tiun artikolon kiel nerdulo de Esperanto, scienco kaj vivoplibonigado. Bedaŭrinde ne ekzistas multe da eventoj eksterhejme por mi. Ankaŭ ne ekzistas multe da grupoj por tio en la interreto (kompare al pli oftaj interesoj kiel ludoj, filmoj kaj muziko).

Kiam mi aktive serĉis koramikon, mi provis renkontajn aplikaĵojn. Estis terure, ne uzu ilin (mi plendos pri ili en alia artikolo). Mi ankaŭ provis partopreni pli ofte en sociaj renkontiĝoj, sed ili estis aŭ tro for, aŭ la homoj tie tro malsamis al mi. Kompreneble, mi ankaŭ multe serĉis interrete.

Serĉi koramikon estis nur frustriĝo. Post jaroj, mi sentis ke mi neniam trovus, kaj ke la mondo ne sufiĉe estis farita por homoj kiel mi. Tiu aktiva serĉado estis aĉa por mia humoro. Mi sentis ke mi perdis multe da tempo parolante kun homoj dum mi povus fari ion, kion mi pli ŝatas.

Sed mi finfine trovis. Mi havas Esperantistan koramikon. Mi trovis lin pere de tio kion mi kreis en Esperanto. (Estis spektanto de kelkaj de miaj Minecraft-videoj, kaj mi helpis lin lerni Esperanton). Mi trovis koramikon nur kiam mi ne plu zorgis pri trovi koramikon.

Se mi denove bezonus serĉi koramikon, mi ne provus trovi koramikon. Mi simple daŭre faru la aferojn kiujn mi ŝatas. Sed samtempe, mi provus fari tiujn aferojn publike. Ekzemple, se oni tre ŝatas la temon X, oni ofte parolu pri X en la interreto. Oni aliĝu al grupoj pri X, kaj se grupo pri X ne ekzistas, oni kreu ĝin.

Oni ankaŭ estu videbla kaj honesta pri si la interreto. Kompreneble, oni ne diru ĉion pri si, sed se oni volas havi la eblon renkonti amiko(j)n kaj koramiko(j)n, oni diru kelkajn aferojn pri si, por ke homoj povu identiĝi al oni kaj ekhavi la kuraĝon kontakti onin. Vi povas esti certa ke se mi trovas profilon de vegana Esperantisto en Nederlando (kiu ne estas mi), mi tuj provos kontakti rin!

Estas ankaŭ grave ke oni disponigu facilan metodon por ke homoj kontaktu onin (ekzemple per socia reto, Discord, Telegram…). Estas domaĝe trovi iun interesa, sed neniel povi kontakti tiun.

Oni ne hezitu montri la aferojn kiujn oni ŝatas. La tipo de afero kiun oni diskonigas diras multe pri onia personeco (kaj certe ankaŭ multe pri kio oni ŝatas). Kiam oni reklamas ion, oni samtempe (neintence) reklamas sin al la mondo.

Ideale oni kreu enhavon (kiel proprajn mesaĝojn, artikolojn, desegnaĵojn, videojn…) ĉar tiel oni plej bone esprimas sian personecon al homoj, kaj tiel oni altigas la ŝancon ke iu interesiĝas pri oni.

--

--