0180 Pli bone konservi la fokusiĝkapablon de la mateno tra la tago

Vanege
2 min readMay 5, 2024

La mateno estas la momento kiam mi povas plej facile fokusiĝi pri tasko. Tiam mi povas intense fokusiĝi pri tasko, eĉ malfacila, sen konstante voli fari ion alian.

En la tagoj kiam mi devas hejme labori por mia firmao, mi provas konservi tiun kapablon fokusiĝi kiom eble plej longe. Tiel mi faras produktivan laboron, kaj tio igas min farti bone pri mi kaj pri miaj kapabloj.

Por tio, mi uzas la sekvajn teknikojn:
- Mi provas rapide komenci labori post vekiĝi.
- Mi ne sidas kie mi kutime sidas por mia libera tempo. Ideale, mi restas en alia ĉambro. Kiam mi restas en loko kie mi normale ne koncentriĝas, mia koncentriĝo pli rapide foriras.
- Kaŝu poŝtelefonojn el via vido. Mi kutime lasas mian malantaŭ mia komputilo.
- Mi ne uzas sociajn retojn aŭ esploras la interreton. La interreto plenas je aferoj kiuj volas preni la atenton. La plej terura afero estus sendi mesaĝon al aliaj homoj, ĉar tiam onia cerbo ĉiam volas kontroli ĉu oni ricevi respondon.
- Kiam mi havas paŭzon, mi havas striktan tempolimon. Mi pensas ke 15 minutoj estas maksimumo por ne perdi la kapablon koncentriĝi denove pri la laboro.
- Mi faras nenion kio ne permesas ĉesi la agon kiam ajn mi volas. Do oni certe ne ludu teruran ludon kiel League of Legends kiu devigas la ludanton ludi dum nedifinita daŭro sen eblo ĉesi pli frue (sen puno).
- Oni evitu manĝi aferojn tro sukerajn, ĉar la cerbo estos okupata krii “manĝu ion denove” post horo pro la reakcia falo de la sukernivelo en la sango. Tiam ne plu vere eblas koncentriĝi.
- Oni dormu sufiĉe. Pli facilas koncentriĝi kaj fokusiĝi kiam la cerbo ne ĉiam krias “mi bezonas dormi!”. Se tio tamen okazas, dormeto de 12 minutoj helpas reakiri la fokusiĝkapablon.

Ideale, oni ne laboru hejme. La oficeja kunteksto multe helpas konservi fokuson. Tamen hejme estas ofte pli komforte… se oni kapablas konservi la fokuson. Bonŝance, kutimo trejniĝas, do se oni uzas tiujn teknikojn regule, oni pli kaj pli longe povas konservi la matenan fokusiĝkapablon tra la tago.

--

--