0181 Doni kion oni ne bezonas, preni kion oni bezonas

Vanege
2 min readMay 6, 2024

En la urbo kie mi loĝas, ekzistas ŝrankoj kien homoj povas enmeti la aferojn kiujn ili ne bezonas, kaj homoj povas preni aferojn kiujn ili bezonas.

Temas pri manĝaĵoj kaj hejmaj purigiloj. La ideo estas povi helpi la homojn kiuj travivas malfacilaĵojn. (Estas tamen limo de preni maksimume 3 aferojn ĉiutage).

La ŝrankoj estas ofte uzataj. Mi scias tion, ĉar la enhavo ofte ŝanĝiĝas. La ŝrankoj estas tie de longa tempo, kaj homoj ne damaĝas ilin.

Estas tiom simpla kaj efika koncepto, kiun mi tamen neniam vidis en Francio.

Eble kelkaj homoj timas ke kelkaj homoj profitas de la sistemo, ekzemple per preni aferojn eĉ se ili jam havas sufiĉe da mono por aĉeti ĉion, kion ili bezonas.

Sed en Nederlando, oni agas malgraŭ la risko. Eble oni sufiĉe fidas la aliajn, aŭ oni pensas ke helpi homojn pli gravas ol la risko ke oni profitus de oni.

Kaj mi preferas tiel. Mi ŝatas la eblon helpi homojn rekte. Ĉiuj homoj bezonas manĝi. Mi ne zorgas ĉu homoj profitos de mi aŭ ne, mi nur volas ke maksimumaj homoj havu sufiĉe bonan vivon. Kaj mia propra vivo estas sufiĉe bona, do mi povas doni.

Tiu sistemo de rekta donado estas bezonata. Mi ne kredas ke ĉiuj homoj havas sufiĉe por manĝi sufiĉe. Vivo estas tiom kompleksa kaj ĉio povas okazi kio faras ke iu ne kapablas labori aŭ devas elspezi tro da mono (pro sano ktp). Nunaj sistemoj de mona disdonado (ĉefe per longa laboro kaj salajro) havas realajn limojn, kaj oni devas kompensi tiujn limojn per rekte doni.

--

--