0182 Malsamoj inter planlingvoamantoj kaj helplingvoamantoj

Vanege
2 min readMay 6, 2024

Esperanto estas planlingvo, sed ĝi estas la planlingvo kiu plej malsamas al ĉiuj aliaj pro tio ke ĝi havas grandan aktivan komunumon de parolantoj.

Oni povus diri ke ekzistas nur deko da planlingvoj kiuj iĝis veraj lingvoj (en la ideo ke ili estas uzataj por interŝanĝi informojn). Kiam iu kreas liston de vortoj kaj listo de reguloj, tiu ne kreis lingvon, sed malplena ujo kie lingvo povus kreski se homoj aktive klopodas respekti la regulojn (almenaŭ en la komenco). Sed per uzado, oni ofte rimarkas ke mankas multaj vortoj, aŭ ke la reguloj estas maloportunaj aŭ ne sufiĉe kompletaj. Preskaŭ ĉiuj planlingvoj estas tia, ke ili restas fikciaj lingvoj (priskribo de io kio ne ekzistas).

Inter la planlingvoj kiuj estas veraj estas ĉefe Esperanto kaj aliaj helplingvoj (lingvoj kreitaj por faciligi komunikadon, kiel Interlingua kaj Interligue).

Estas granda diferenco inter homoj kiuj ŝatas planlingvojn kaj homoj kiuj ŝatas helplingvojn:

Amantoj de planlingvoj ŝatas la ideon de krei lingvon, ke oni povas elekti la manieron kiel oni parolas. Ili ŝatas krei aŭ analizi tutan sistemon, simile al artisto kiu volas krei mondon, aŭ al lingvisto kiu volas kompreni kiel lingvoj funkcias. Ili ne tiom interesiĝas pri lerni la planlingvojn de aliaj, ĉar ili vidas planlingvojn ĉefe kiel artan aŭ personan aferon aŭ objekto de studado (pro ĝia strukturo). En Reddit (/r/conlangs) ili kutime montras sian personan (sed malkompletan) lingvan projekton, kaj poste faras ion alian.

Amantoj de helplingvoj ŝatas la ideon helpi homojn pere de la lernado kaj uzado de konstruita lingvo (kiu estus pli facila aŭ pli esprimpova). Ili ne estas tre artistaj, sed ili estas pli sociaj. Ili provas kontribui al la projektoj de aliaj, kaj provas paroli kun aliaj parolantoj kaj lernantoj por plibonigi sian nivelon. Kelkaj iĝas aktivuloj, kaj kelkaj kreas enhavon por ke lerni helplingvon iĝu eĉ pli facila por aliaj homoj. Oni vidas ilin ekzemple en Reddit (/r/auxlangs).

Ekzistas grandega diferenco inter tiuj du komunumoj. Mencii helplingvon en /r/conlangs kutime alportas mokojn de anglalingvuloj kiuj ignoras aŭ ne komprenas utilon je helplingvoj.
Male, prezenti planlingvon projekton en /r/auxlangs alportas neniun atenton se la lingvo ne respondas al socia bezono aŭ se ĝi konkuras en merkato jam okupata per alia helplingvo. Projektoj kie la prezenta .pdf estas malpli granda ol 100 paĝoj estas kutime ignorata, kaj oni preferas paroli pri planlingvoj kiuj jam ekzistas.

Do, Esperanto estas planlingvo. Sed Esperanto-amanto ne certe estas planlingvo-amanto. Malgraŭ tio, Esperanto-amanto havas grandan ŝancon esti helplingvo-amanto.

--

--