Anki, la programo por bone memori lingvon, kaj ne forgesi ĝin
Bona por Esperanto, sed fakte ankaŭ uzebla por ajna memorenda informo
Mi nuntempe lernas la Nederlanda, kaj de pli ol jaro, mi ĉiutage uzas Anki por memori vortojn de tiu lingvo. Ĝi tre bone funkcias, kaj post 4 monatoj de studado, mi jam povis kompreni sufiĉe de la artikoloj, kiujn mi legas, por povi ĝui ilin sen vortaro.
Kio estas Anki?
Anki estas programo de spacigita ripetado per fulmkartoj. Esence, tia programo kombinas fulmkartojn, kiu estas karto (aŭ ajna afero) kie en unu flanko troviĝas demando, kaj en la alia troviĝas la respondo, kiun oni devas diveni, kaj spacigita ripetado, kio estas ke se oni ĝuste trovas la respondon, la demando estas redemandota pli poste ol se la respondo estus malĝusta.
Multege da programoj por lernado uzas tiun sistemon. Retejaj aplikaĵoj kiel Duolingo, Tinycards kaj Memrise uzas tiun sistemon, sed Anki estas aparte fama pro tio, ke ĝi estas relative simpla, povas funkcii sen interreto, multplatforma, donas multaj datumojn pri progreso, kaj ĝi donas multege da libereco kaj agordebloj al la uzantoj. Oni povas ekzemple en Anki decidi kiom rapide oni volas refari karton denove. Oni ankaŭ rajtas ne tajpi la tutan respondon, se oni scias ke oni memoris ĝin, tiel oni ŝparas multe da tempo.
Noto: Anki estas memorigilo uzebla por ĉio, kaj ne nur lingvoj. Mi multe uzis ĝin kiam mi estis en universitato pri biologio. Krei kartojn en Anki kaj poste lerni ilin (kaj vidi kiom da kartoj restas) estas tre bona motivigilo.
Kiel mi kutime uzas Anki
Mi lernas ĉiutage 10 vortojn en la Nederlanda, kiujn mi ne povis kompreni antaŭe. Por atingi tiun celon, mi legas multajn artikolojn, kaj kiam estas vorto kiun mi ne komprenas, mi serĉas ĝian signifon per DeepL, wiktionary aŭ Woorden (nederlandlingva vortaro).
DeepL estas bonega aŭtomata tradukilo, kio helpegas kompreni fremdlingvan tekston. (Bedaŭrinde, ĝi ne estas disponebla en Esperanto, kaj la kvalito de Google Translate estas nesufiĉa por Esperanto). DeepL ankaŭ donas ekzemplajn frazojn por ĉiu vorto, kaj mi ofte uzas ilin.
Estas grave ne meti nur vorton en la antaŭan flankon de la karto. Por kompreni kiel vorto funkcias (genro, transitiveco, prepozicio kiun ĝi ŝatas…), vorto ĉiam devas esti lernata en frazo. Mi do aldonas al la antaŭa flanko de karto frazon, kaj mi grasigas la lernendan vorton.
En la malantaŭa flanko de la traduko, mi metas la plej precizan tradukon en unu el la lingvoj, kiujn mi konas. Ofte en la Angla pro semantika simileco, sed mi ofte aldonas sub la tradukojn aldonajn informojn, kiel la infinitiva formo de la verbo, aŭ klarigo pri kiel kunmetita vorto estas farita.
La antaŭa flanko de la karto estas en la Nederlanda, ĉar mia celo en tiu kartaro estas povi legi tiun lingvon. Se via celo estas povi skribi en Esperanto, tiam devus esti Esperantaj frazoj en la malantaŭa (divenenda) flanko. Estas grave atenti pri la ordo, ĉar povi kompreni vorton se signifas ke oni kapablas pensi pri tiu vorto kiam oni volas esprimi la ideon kiun ĝi esprimas.
Duolingo? Drops? Memrise?
Kiam oni uzas kurson aŭ kartaron kiu ne apartenas al si, oni ofte devas lerni vortojn, kiujn oni ne bezonas. Tamen, se oni kreas siajn proprajn kartojn, pri la vortoj/esprimoj, kiujn oni mem renkontis, tiam tio, kion oni lernas havas multe pli da ŝanco esti utila rilate al onia propra maniero uzi la lingvon.
La ideo “lerni lingvon” estas tro vasta, homoj havas malsamajn komprenojn pri tio, kion ĝi signifas. Do homoj faras kursojn kaj kartarojn tre malsame. Oni havu klarajn celojn kiel “povi kompreni videon de Evildea”, kaj oni agu al tiu celo, legante la subtekstojn, serĉante la vortojn kiujn oni ne komprenas en ReVo, kaj aldonante tiujn vortojn al onia propra Anki-kartaro.
Kompreneble, oni ĉiam povas uzi aliajn programojn kiel Duolingo. Ili funkcias bone por averaĝaj homoj. Ili bonas por komenci, sed post iom da tempo, ili ĉiam estos malpli efikaj ol la metodoj kie la lernanto mem estas aktiva, kaj sekvas sian propran vojon, elektante tion, kion ri devas lerni, depende de tio, kion ri jam scias, kaj de tio, kion ri volas fari per la lingvo.
Tio estas aparte grava kiam oni laboras pri la “dona” parto de la lingvolernado. En la “riceva” parto (legado, kaj aŭskultado), oni povas voli kompreni iom de ĉio. Tamen, en la “dona” parto (skribado, kaj parolado), oni bezonas lerni (rapide rememori) nur tion, kion oni efektive dirus. Tiam, estas multe pli bone lerni krei siajn proprajn kartojn, anstataŭ vortojn/esprimojn/tradukaĵojn faritajn de homoj kiuj parolas kaj pensas malsame.
Ĉiu homo uzas nur tre etan parton de lingvo, kaj kiam oni volas esprimi sin, oni nur bezonas lerni precize tiun etan parton. Oni malkovras kiun parton ĝi estas per provado kaj praktikado. Kie oni faras erarojn (aŭ ne trovas siajn vortojn), estas kie oni fokusu sian lernadtempon.