Blogi en Esperanto per Twitter kaj Mastodon
Hieraŭ, mi skribis artikolon pri la utilo havi blogon por Esperantujo. Tamen, ne ĉiuj ne havas tempon, kapablon aŭ kuraĝon por skribi longajn mesaĝojn.
Ĉu estas alia maniero blogi, kiun ĉiuj povas fari? Jes! Esti aktiva en Twitter kaj Mastodon, kiuj estas sociaj retoj de blogedato, estas bona ekzemplo.
Kio estas Twitter kaj Mastodon?
Twitter estas simpla servo, kie ĉiu uzanto havas paĝon. En uzantpaĝo de A, A povas skribi ion ajn, kion ri volas. Uzanto B povas decidi “sekvi” uzanton A, kaj de tiam ĉiuj novaj mesaĝoj de A aperos en la tempolinio de B. Iusence, ĝi funkcias kiel Facebook, sed multege simpligita kun fokuso sur mesaĝoj.
La funkcio de sekvado de homoj permesas rapide trovi homojn kun similaj interesoj. Ĉiu uzanto havas priskribon, kaj Twitter rekomendas kiujn homojn sekvi sufiĉe bone depende de tio, kion oni jam ŝatis en la retejo.
Grandega avantaĝo de Twitter estas ke la mesaĝoj estas publike indeksataj en retserĉiloj kiel Google kaj Duck Duck Go, tio signifas ke se iu serĉas ion per Google, tiu povas trovi la mesaĝojn en Twitter, dum la Esperanto-enhavo de Facebook restas ĉefe rezervata al Facebook-anoj. Do se vi ekzemple interesiĝas pri videoludoj, vi povos pli facile trovi la homojn kiuj interesiĝas pri videoludoj en Twitter ol en Facebook.
Mastodon estas malfermitkoda kaj sencentra alternativo al Twitter kiu solvas multajn problemojn de ĉi tiu lasta (ĝi ankaŭ estas tradukita al Esperanto!). Ĝi havas multe malpli da membroj do ne tiom utilas se oni volas esti legata de multaj homoj, sed ĝi tamen havas dediĉitan Esperanto-komunumon.
Kiel blogi per Twitter/Mastodon?
Sufiĉas skribi mesaĝojn! Mesaĝo en Twitter havas limon de 280 signoj, kio ne estas sufiĉa por skribi detalan artikolon, sed tute sufiĉa se oni nur volas esprimi unuopan penson aŭ opinion. Aliaj homoj povas poste reagi, ŝati, kaj diskonigi vian mesaĝon, same kiel por normala blogo.
La limo de nombro de signoj kaj la fokuso de Twitter pri la novaj aferoj malfaciligas detalan kaj argumentadan vidpunkton. Por tia afero, tradicia blogo pli taŭgas, kie oni povas pli facile meti ligilojn al aliaj artikoloj kaj informaj fontoj.
Ĉu mi devus uzi Twitter/Mastodon se mi jam havas blogon?
Jes! Twitter havas multege da Esperantistoj, do ĉeesti en ĝi, kaj sendi ligilojn al viaj novaj artikoloj estas tre bona maniero diskonigi vian enhavon al Esperantujo. Ekzemplo de blogo kiu faras tion estas Scivolemo.
Mutaj blogoj ne havas sistemon (aŭ havas subuzatan sistemon) por sciigi al legantoj ke nova artikolo aperis. Pro la sistemo de sekvado, Twitter estas tre bona sciiga ilo. Ju pli vi uzos Twitter por via blogo, des pli da sekvantoj vi havos, kaj la averaĝa nombro de vizitoj de via blogo pli kaj pli kreskos por ĉiu nova artikolo.
Ankaŭ, same kiel multaj ne havas tempon por skribi longajn artikolojn, multe ne havas tempon por legi longajn artikolojn. Do depende de la longeco de tio, kion vi volas esprimi, pli bonas esprimi ĝin en la loko, kie la publiko plej taŭgas.