Ekkoni blogojn per Esperanto-planedo

Servo kiu permesas facile trovi blogojn pri diversaj temoj

Vanege
2 min readJan 4, 2020

Estas bone kontribui al Esperantujo per la kreado de Esperantaĵoj, ekzemple per blogo, sed iu Esperantaĵo ne multe utilas se aliaj Esperantistoj ne trovas ĝin.

Mi pensas ke ekzistas sufiĉe granda problemo de “trovebleco” en Esperantujo, ĉefe por novaj aferoj, sed bonŝance ekzistas kelkaj iloj por helpi Esperantaĵojn esti pli troveblaj. Por blogoj kaj aliaj tipoj de revuoj, ekzistas diversaj listoj de rekomendoj. Ekzemple, jen listo de Teo Kaj Libroj kaj listo de Stano.

Hodiaŭ mi prezentas al vi Esperanto-planedo, ĝi ne nur estas listo de interretaj blogoj/periodaĵoj, sed ĝi ankaŭ aŭtomate montras la novajn artikolojn de ili.

ekrankopio de esperanto-planedo | http://blogoj.gemelo.org/

Tion, kion mi aparte ŝatas pri tiu retejo, estas ke ĝi disponigas multajn manierojn eksekvi la enhavon. Se vi uzas RSS, TelegramTwitter, vi povas ricevi sciigojn pri la novaj artikoloj sen bezoni eliri de la mesaĝilo/socia reto.

Ĉi tiu konto en Twitter estas aparte utila, ĉar se artikolo plaĉas al vi, vi povas repepi ĝin (eĉ se la aŭtoro ne havas Twitter-konton), kaj tiel multe pli da homoj povas trovi la enhavon.

La kontoj de Esperanto-planedo tiel permesas provi multajn blogojn/revuojn (hodiaŭ 26) kaj verŝajne inter ili estas kelkaj, kiujn vi ŝatos.

Ĉu vi ofte skribas Esperantaĵojn en iu retejo, kaj ŝatus konigi ĝin al Esperantistoj? Vi povas proponi ĝin al Neil, la responsulo pri Esperanto-planedo. Vi povas kontakti rin per retmesaĝo (bpeeluk ĉe yahoo.co.uk) aŭ rekte per Telegram.

--

--

Vanege
Vanege

Written by Vanege

Ĉiutage nova Esperanto-artikolo pri ŝatata aŭ grava afero. Ĉefa blogo: https://vanege-esperanto.blogspot.com/ Kontakti min: https://esperanto.masto.host/@Vanege

No responses yet