Esperanto en Duolingo: kresko, kresko kaj kresko

Vanege
5 min readMay 25, 2017

--

Gravaj nombroj kiuj kreskas = ❤

Mi uzas Duolingon ĉiutage, ne por lerni lingvon, sed por scii kiom da homoj lernas Esperanton. Mi pensas, ke mi ne estas la sola, kiu faras tion. Ĉu ankaŭ vi ofte vizitas la paĝon pri la Incubator (kovejo), kaj pri la listo de publikaj kursoj?

Ĉiutage, mi ŝatas iri al la paĝo de Incubator, kaj vidi kiom progresis la kurso por Portugale-parolantoj. Ju pli rapide ĝi finiĝas, des pli mi feliĉas. Ĉiu tago kiu pasas sen tiu kurso estas tago sen bonega kurso por lerni Esperanton, kaj multaj homoj kiuj maltrafas la ŝancon kiu estas Esperanto.

Nur 14%? Ĝi aperis antaŭ pli ol 2 monatoj! La Hispana kurso kreskis pli rapide! #ŝerco #prenuLaBezonatanTempon

Ĉiam kiam estas nova kurso en Duolingo, mi ĝojas, eĉ kiam tiu kurso ne temas pri Esperanto. Nova kurso signifas ke novaj homoj ekuzos Duolingon, kaj tio signifas, ke parto de ili vidos la Esperanto-kurson. Parto de ili komencos ĝin, kaj parto de ili finos ĝin. Jej, ni havas pli da Esperantistoj kun kiuj ni povas feliĉi uzante la lingvon.

Nun, 2000 homoj minimume komencas la Esperantajn kursojn ĉiutage entute. Tiu kresko iom varias, sed ĝenerale grandiĝas. Okazas etaj subitaj kreskoj kiam nova kurso aperos en Duolingo. La ĉefaj kreskoj okazas kiam:

  • Esperanto-kurso aperas en la listo de la kursoj en kreado (1a fazo). (Post kiam la Portugala aperis, la artikolo “Esperanto” de Vikipedio en tiu lingvo vidiĝis je +40 vidoj ĉiutage, kaj inter tiuj homoj kelkaj komencas la Angla->Esperanto kurson)
  • Esperanto-kurso iĝas publika (2a fazo). Tiam tiu nova kurso ekhavas lernantojn, sed ankaŭ la aliaj kursoj.
  • Esperanto-kurso iĝas disponebla por poŝtelefonoj (2a fazo b). Tiam la kresko multe multe rapidiĝas. (Noto: la granda plimulto de la uzantoj de Duolingo uzas ĝin per poŝtelefono.) Por la Hispana kurso, la kresko de novaj lernantoj triobliĝis post la apero en poŝtelefonoj.

Jen grafikaĵo pri la konsultoj de la Vikipedia paĝo pri Esperanto en la portugala. Divenu kiam la projekto de la kurso aperis en Duolingo.

https://tools.wmflabs.org/pageviews/?project=pt.wikipedia.org&platform=all-access&agent=user&start=2016-11-04&end=2017-05-24&pages=Esperanto ; La projekto de kurso de Esperanto por Portugale-parolantoj aperis je 3/14/2017, de tiam, multe pli ol 40 homoj vidas la paĝon ĉiutage

Kial la sola apero de projekto de kurso (Incubator) havas tiom bonan efikon? Ĉar kiam projekto de kurso aperis, la onta kurso videbliĝas je la listo de kursoj. Ekzemple, por la lingvoj disponeblaj por Portugale-parolantoj:

https://www.duolingo.com/course/eo/pt/Learn-Esperanto-Online

Esperanto estas videbla, eĉ se ĝi ankoraŭ ne estas lernebla per la Portugala. Tamen, oni jam povas havi priskribon de Esperanto post alklako de la kursobildo. Kaj tiu priskribo estas bonega, kaj estis tradukita al ĉiuj lingvoj de la interfaco de Duolingo. Mi pensas ke la unua teamo de Chuck skribis ĝin. Kaj bonega aldona afero: se oni alklakas “Bust of Zamehof”, oni atingas la Vikipedian artikolon pri Esperanto! Vi komprenas ke tiel, Duolingo amasinformigas pri Esperanto. Noto: Duolingo havas pli ol 150 000 000 registritaj uzantoj.

Kiel oni povas legi tion sen voli lerni Esperanto-n? - https://www.duolingo.com/course/eo/pt/Learn-Esperanto-Online

Do, kiel mi diris en la titolo, mi rigardas ĉiutage la nombrojn de lernantoj. Hodiaŭ, la 25a de majo 2017, 128 000 homoj eklernis per la Hispana, kaj 868 000 homoj eklernis per la Angla. Sume, tio estas pli ol 996 000 kiuj eklernis Esperanton. (Se oni supozas ke neniu decidis lerni Esperanton per la du kursoj samtempe, tiuj homoj ja ekzistas, sed verŝajne ne estas pli ol 2000)

Tio signifas ke post du tagoj, je la 27a de majo 2017, la Esperanto-kursoj de Duolingo atingos 1 000 000 eklernantojn. Tio estas grandega, kaj tio okazis tiom rapide, en malpli ol 3 jaroj. Kvankam la mondo ne subite ŝanĝiĝos en Duolingo, ĉie en la Interreto, Esperantistoj povos skribi ke estas pli ol miliono da lernantoj en Duolingo. Tio estas bonega nombro por montri ke Esperanto ne estas malviva. Kiu malviva lingvo povus havi tiom da lernantoj tiom rapide?

“Sed kiom da ili fakte finas la arbon?” (S-ro Senentuziasma)

Tio ne tiom gravas. Kiam iu vidas Esperanton en Duolingo, tiu scias ke ĝi estas vera lingvo, kaj ke miliono da homoj lernas ĝin. Kiam iu komencas la kurson, ĝi vidas kiom facila la lingvo estas, kaj tre rapide antaŭjuĝoj disfalas. Tiuj aferoj ege malantaŭenpuŝas Esperanton, kaj tiuj aferoj malaperas ĉiam kiam nova persono eklernas.

Ĉu vi memoras tiun promeson? “Mi promesas lerni Esperanton, sed nur se 10 milionoj da personoj faros same”. Tiu promeso estis stulta ideo de Zamenhof je la tuta komenco de Esperanto. Kial atendi aliajn homojn? Esperanto jam estas utila. La nombroj de Duolingo tute eksigis tiun ideon de promeso.

La miliono da homoj en Duolingo ne promesis, sed jam komencis lerni. Je la nuna kresko, 10 milionoj estos rapide atingitaj. Ni atingos ĝin en 2029. Sed verŝajne multe pli frue, ĉar mi supozis ke la kresko ne rapidiĝos. Tamen, ĝi ja rapidiĝos: la portugala kurso aperos, kaj homoj pli emos eklerni Esperanton kiam ili vidos ke multaj homoj eklernis ĝin.

Kaj nun, la respondo al “kiom da homoj finas la arbon”: tre tre verŝajne pli ol 100 ĉiutage. (Mi ne povas doni al vi la fonton, ĉar Facebook estas malfacilege traserĉebla). Duolingo donas tre bonan kapablon pri Esperanto. Tiuj Esperantistoj jam povas bone kompreni artikolojn, kaj povas rapide iĝi flua parolanto post dudeko da seriozaj provoj. Mi nepre konsiderus ilin kiel Esperanto-parolanton, ĉar oni povas uzi Esperanton kun ili.

Nun, konsideru ke estas 365 tagoj en 1 jaro. Tio signifas ke post 27 jaroj, jam estos plia miliono da Esperanto-kapabluloj. Kaj mi konsideras nur la nunan staton de Duolingo. Kompreneble ekzistas kaj ekzistos aliaj kursoj kaj metodoj por lerni Esperanton, do nova miliono aperos multe pli rapide.

Mi estos tre surprizita se je la tago de mia morto, la nombro ofte uzata por nombri homojn, kiuj kapablas je Esperanto estus malpli granda ol 5 000 000. Tamen, mi ĉiutage batalas por ke tiu nombro estos pli granda ol tiu. :)

--

--

Vanege
Vanege

Written by Vanege

Ĉiutage nova Esperanto-artikolo pri ŝatata aŭ grava afero. Ĉefa blogo: https://vanege-esperanto.blogspot.com/ Kontakti min: https://esperanto.masto.host/@Vanege

Responses (1)