Genroneŭtraleco tro gravas por uzi vorton kiel “eŝo” (spozo)
La ideala genroneŭtrala vorto estas tiu, kiu plej facile eniras la lingvon
Resumo pri socilingva problemo
Antaŭ kelkaj monatoj, mi skribis artikolon pri Parentismo kaj J-sistemo, du manerioj per kiuj oni havas genroneŭtralajn vortojn kie oni kutime nur uzas genrajn vortojn.
Jen kelkaj ekzemploj de tiuj genroneŭtralaj vortoj:
- parento, por genroneŭtrala patro/patrino, laŭ Parentismo
- frajto, por genroneŭtrala frato/fratino, laŭ J-sistemo
- spozo, por genroneŭtrala edzo/edzino, laŭ Parentismo
Okazas ke tre lastatempe, Akademianoj kaj aliaj publikigis longan artikolon pri tio: Survoje al sekse neŭtralaj kaj egalecaj esprimoj: Komparo inter la J-sistemo kaj parentismo. (Tio ne estas la unua fojo, ke ili faras tion, ekzemple la J-sistemo jam estis priskribita ĉi tie)
En tiu lasta artikolo, la lingva bezono de genroneŭtrala vorto estas tre bone klarigita. Se vi ankoraŭ ne estas konvinkita pri la socia bezono, sciu ke en kelkaj landoj, se vi estas iĉo, kaj vi diras, ke vi havas edzon, vi riskas esti mortigita. Tiun riskon vi ne havus per vorto kiel “spozo”, kiu ne indikas genron. Ankaŭ bonus havi tian vorton por eviti eblojn de seksismo, ekzemple kiam oni kandidatiĝas al posteno.
Kiuj genroneŭtralaj vortoj plej taŭgas?
Pro la supre menciitaj problemoj, mi konsideras grava la eblon povi paroli samtempe genroneŭtrale kaj en stilo, kiu estas sufiĉe normala por ne deflankigi konversacion.
(Noto: persone, mi ankaŭ evitas ge-vortojn (kiel geedzo) ĉar mi ne ŝatas ke ili baziĝas sur negenroneŭtralaj radikoj, kaj la prefikso “ge-” ĝene longigas la vortojn.)
Por ke genroneŭtralaj vortoj sonus kiel normala parto de la lingvo, ili devas esti uzataj ne tro malofte, kaj simili al la vortoj, kiujn Esperanto-parolantoj jam konas.
Mi do preferas uzi vorton, kiu jam estas iom uzata, kaj kiu ŝajnas kongrui kun la resto de la lingvo (kiu ĉefe baziĝas sur latinecaj kaj ĝermanecaj vortoj).
La rezultoj unue
Mi honeste ne vere zorgas pri kiu genroneŭtrala vorto multege populariĝos kaj sukcesos ŝajni tute normala en Esperanto. Mi nur volas ke tio okazu. Plej rapide.
Mi do estas iom ŝokita, kiam en la artikolo de la akademianoj, por edzo/edzino, ili decidis konigi tute novan vorton “eŝo“ (kiam antaŭe sama akademiano konigis la iom uzitan “spozo”)
La akademianoj konsideris la vorton “spozo”, sed decidis ne mencii ĝin pro ia poetsistemo: https://www.dropbox.com/s/6woo4olg2n0bf0q/parentismo-komparo.pdf?dl=0
Mi pensas ke:
- Tro da poentoj estis donitaj al vortoj, kiuj venas de ekstereŭropaj lingvoj: “eŝo”, kiu venas de la Turka, ricevis 4!, kaj “spozo” 0. Ekstereŭropeco bonas (se oni zorgas pri tio), sed tio nek helpas Esperantistojn kompreni, nek helpas la vorton ŝajni normala en la lingvo.
- Nesufiĉe da poentoj estis donitaj al simileco al lingvoj ofte parolataj de Esperantistoj. “Spozo” similas al la Angla “spouse”, al la Franca “époux/épouse”, ĝi havas similaĵojn en la Hispana kaj Itala, kaj pro tio, ĝi ricevis nur 4,5 poentojn. Unu ekstereŭropa lingvo donas 4 poentojn, sed multaj lingvoj oftege parolataj donas 4,5 poentojn? Ve!
- La simileco al la tradicia radiko “edz/” ne estas bona kialo por preferi vorton. Tiu simileco devus doni tre malmultajn poentojn, eble eĉ negativajn. Mi volas vorton, kiu ne aspektas kiel genrobazita radiko, ĉar tiel oni ne riskas transdoni tiun genran signifon. Malgraŭ tio, mi ne komprenas kiel “eŝo” sukcesis ricevi 3,5 poentojn, kiam “spozo” 0, kvankam ambaŭ havas nur unu literon de simileco.
Do laŭ mi, tiu poentsistemo estas malbona por eltrovi la vortojn, kiuj plej taŭgas. Kaj tio laŭ la transirfacileco, kaj laŭ la probableco ke tiuj vortoj efektive eniros la kutiman lingvouzon.
Ĉar “spozo” havas pli da ŝancoj sukcesi pro la simileco al lingvoj, kiujn Esperantistoj ofte konas, mi senhezite uzis, uzas kaj uzos “spozo”.
Genroneŭtraleco tro gravas por mi, do aldono de kelkaj neeŭropaj vortoj al Esperanto ne atendigu. Neeŭropaj vortoj povas veni en la lingvon per aliaj pordoj. Certe ne indas atendi plurajn pliajn jardekojn de populariĝo, kiam “spozo” jam estas iometete uzata, sed vaste komprenebla.