Juna amserĉado per Esperanto
Juna sola Esperantisto, kiu provas trovi koramikon per Esperanto.

La libro ankaŭ estas disponebla en tiuj formatoj:
.epub : https://drive.google.com/open?id=1rvC46WOq_-RlYWiHnZHAdgO4c6fM20nZ
.mobi : https://drive.google.com/open?id=1I-S9uhgjXehYfsTwFs7MPbVdrSly92zo
— — Fizika amo
Ri brakumas min. Ri alproksimigas sian kapon, kaj nun ĝi tuŝas mian vangon. Mi reage fermas miajn okulojn pro surprizo. Ri ne moviĝas. Mi povas senti la aeron de ria malrapida spirado sur mia kolo. Male, mia spirado estas tre rapida. Kaj ri verŝajne sentas, ke mi maltrankvilas, ĉar ria nuda brusto tuŝas la mian.
“ŝŝŝŝŝ” ri faras mallaŭte tuj apud mia orelo.
Riaj brakoj, kiuj ĉirkaŭis mian ventron, nun ĉirkaŭas mian bruston. Kaj ri plifortigas la kunpremon. Nun ri scias kiom multe ria ago aktivigas mian koron. Malgraŭ mia forta korbatado, mi povas senti rian. La korritmo malrapide pacas kiel ria spirado.
Mi trankviliĝas. Mi ne plu bezonas kaŝi miajn sentojn. La timo ke mia amo por ri estus rifuzita estas nun tute fora. Mi levas miajn manojn, kaj forte kaptas mian amanton. Mi volas danki rin, kaj montri ke mi amas rin senfine kaj senkondiĉe. La ritmo de mia koro malrapidiĝas, ĝis ĝi samas al ria, kvazaŭ restas nur unuo kun unika koro.
Mi kaj ri, ni, la sama afero, la amorganismo, estas la sola grava afero nun en la mondo. Tio estas la momento, kiun mi ĉiam atendis, ĉiam revis. Mi ne moviĝas. Mi fartas bonege. Estas varme. Mi volas resti en tiu pozicio senfine.
Minutoj pasis. Mi ektimetas: eble ri enuas, eble ri volas tuŝi min alimaniere. Ankaŭ mi ŝatus. Amo esprimeblas kaj esprimindas multmaniere. Do mi decidas malfortigi mian premon, por povi vidi la profundecon de ria deziro en riaj okuloj.
Mi do malfermas miajn okulojn, ĝuonte la vidon de bela vizaĝo. Sed mi vidas nenion. Ĉio estas dormĉambre nigra. Kaj mia korpo, ria korpo, rapide malvarmiĝas. Mi repremas forte rin, sed mi sentas nur la molecon de litkovrilo. Bedaŭron. La reala mondo forigis rin denove.
— — Litaĵoj
Mi ne bezonas tuj ellitiĝi. La hodiaŭa tago estas sabato. Mi povas resti en mia lito, ĝis kiam mi trovas ian fonton de kuraĝo. Mi fermas miajn okulojn por provi reveni al la ĵusa feliĉiga sonĝo, sed mi ne sukcesas. Mia korpo klare indikas, ke mi sufiĉe dormis.
Per brakmovo, mi aktivigas la apudan lampon. Mia lito tute senordas. Ŝajne mi multe moviĝis en mia dormo. Mia litkovrilo mem ne plu kovras ion, sed estas mi kiu kovras ĝin per miaj brakoj kaj kruroj. Estas tiom bone imagi ke anstataŭ ĝi troviĝas la korpo de iu, kiun mi amas.
Tio pensigas min pri tipo de japana kuseno nomata Dakimakura. Tiuj kusenoj estas korplongaj, sur kiuj foje troviĝas bildoj de popularaj herooj de animeo (japanstila animaciaĵo). Tiel, aĉetinto povas pli facile imagi brakumi sian plej ŝatatan rolulon. Mi ne havas tian kusenon, kaj mi sentas ke mi ne bezonas tion. Mia imagpovo sufiĉas. Kaj se mi aĉetus iun, sur kiu troviĝas nuda vulphomo muskolega, mi ne povus kaŝi ĝin facile. Mi timas malaprobajn juĝojn.
Mi tamen havas multe da bestformaj pluŝaĵoj. Ili estas apud mia kapkuseno. Ili reprezentas diversajn fikciajn bestojn, kiuj venas de videoludoj, kiujn mi ŝatas. Mi mem aĉetis kelkajn, sed la plimulto estas donacoj de familianoj kaj amikoj. Ili neniam scias kion doni al mi, do ili ĉiam donas pluŝaĵojn, kiel “sekuran donacon”. Tio iom estas mia kulpo, ĉar ili scias ke mi ne ŝatas posedi aferojn, kaj ke mi malŝatas monmalŝparon.
Tiuj pluŝaĵoj havas tre grandan psikan valoron por mi. Vidi ilin rapide memorigas min ke mi estas ŝatata. Ili tre ofte funkcias kiel fikciaj amikoj, kiam miaj veraj estas for. Mi imagas rakontojn inter ili, kaj kun mi. Ili havas frenezajn aventurojn en siaj universoj, kie ili ne ĉiutage estas en homplenaj trajnoj dum horoj. Kiam mi malfeliĉas, la plej rapida solvo estas kovri min per ili. Subpluŝaĵiĝo estas formo de kuracado, laŭ mi. Kaj honeste, kiel mi povus malfeliĉi vidante la ridetojn de tiuj ĉarmaj bestetoj?
Mi tamen ŝatus, se tiuj pluŝaĵoj estus pli grandaj, pli homaj, pli karesemaj. Mia imagpovo ne estas senfina. Mi scias ke mi neniam ricevos koramikon kiel datrevenan donacon. Miaj konatoj eĉ ne scias kian homon mi deziras. Koramiko estas io, kion mi devas mem trovi.
— — Muzika helpo
Kreskanta malsato igas min ekmoviĝi. Mi sidas sur mia lito, kaj kaptas la aŭskultilojn, kiuj estas ligitaj al mia poŝtelefono. Mi ekigas muzikon. Muziko helpas mian cerbon okupiĝi. De nun, mia korpo povas moviĝi aŭtomate. Mi povas stari, kaj piediri ĝis la fridujo, sen pensi pri la fizikaj detaloj de ĉiu piedpaŝo.
Mi aŭskultas malofte-konatan tipon de muziko nomata Vocaloid. Al muzikfono, kutime “elektronika”, estas aldonita kantado kreita de komputilo. Origine, Vocaloid estas nomo de programo por krei tian muzikon, sed nun la vorto estas ofte uzata por ĉiuj muzikoj, kiuj uzas similan teknikon.
Tiuj Vocaloid, kiujn mi aŭskultas, estas en la Japana. Iuj registris sian voĉon elparolante la silabojn de la lingvo, kaj poste, kreante la kanton, ili rekte aldonis la silabojn al la muziko. En bonaj Vocaloid, ĉiuj silaboj sonas bone. Ili troviĝas en la bona loko, kun la bona laŭteco, kaj kun la bona frekvenco. La rezulto ne estas voĉo, kiu sonas home, sed kiu sonas ĝuste. La simpla sonsistemo de la Japana eble klarigas la oftecon de Vocaloid en tiu lingvo kompare al en aliaj lingvoj.
Kelkaj voĉoj iĝis pli famaj ol aliaj. Famaj voĉoj estas reuzataj de malsamaj muzikkreantoj. Ajnulo povas dirigi ajnon al ajna voĉo. Tamen, la komunumo emas ligi personecon kaj karakteron al ĉiu voĉo. Homoj kreas desegnaĵojn, priskribojn, rakontojn rilate al la fikciaj personoj, kiuj estus kantantaj. Tiel ekzemple aperis Hatsune Miku, bluhara infanino, kaj Kan Shirane, iĉa blanka pufa urshomo.
Kan Shirane ĉarmegas, sed Kan ne ekzistas. Kan teknike nur estas voĉoj, al kiuj estas ligitaj multaj ideoj kaj kreaĵoj de artistoj kaj ŝatantoj tra la mondo. Tio estas bedaŭrinda, sed mi povas akcepti tion. La bona flanko estas ke Kan ne estas homo, kiu poste suferos pro la malbonaj efikoj de fameco sur la mensa sano. Kan Shirane estas nur fikcia, sed lia personeco naskiĝis el vera homara sento, komuna al centoj de homoj.
La kantoj estas en la Japana, aŭ en iu Angla tro hakita, do mi ne komprenas ilin. Sed tio ne gravas. La voĉoj ĉarmas, kaj ili verŝajne diras ĉarmajn aferojn. En la bildoj, kiuj kunas la videojn, ili ja faras multe da ĉarmaĵoj. Ili ludas kune, kuiras kune, brakumas kune…
— — Interretamikoj
Post manĝi, la unua afero, kiun mi faras matene, estas saluti miajn amikojn en Telegram. Telegram estas babilejo, kaj preskaŭ ĉiuj miaj Esperantistaj amikoj uzas ĝin. Telegram funkcias per laŭtemaj grupoj, al kiuj homoj povas libere aliĝi. Iu ajn povas krei grupojn, kaj pro tio iu amiko kreis grupojn por la homoj, kiuj ŝatas min. En tiu grupo, mi rakontas la interesajn kaj gravajn aferojn, kiuj okazis al mi.
Nuntempe, preskaŭ ĉiuj miaj amikoj estas alilandaj Esperantistoj. Mia nuna vivo estas tiel, ke aŭ mi estas en laborejo, aŭ mi devas veturi, aŭ mi estas tro laca kaj devas ripozi hejme. Mi elspezas la malmultan tempon, kiu restas al mi uzante la lingvon, kiun mi plej ŝatas. Ne estas multe da aferoj en Esperanto, sed sufiĉas por mi. Ne estas multe da homoj en Esperantujo, sed mi jam havas per ĝi pli da amikoj ol mi iam ajn havis.
Tute ne ĝenas min ne havi amikon, kiu loĝas proksime. Por kio havi tion? Por festumi kaj drinki? Ve! Mi malamas tion. Por babiladi? Babiladoj lacige bruas, kaj esence, ili aĉas. Interretaj skribaj konversacioj estas multege pli bonkvalitaj ol voĉaj. Skribe, homoj havas tempon por pensi antaŭ ol respondi, interesitaj homoj povas aliĝi al konversacioj, malinteresitaj homoj povas fuĝi, kaj je la fino, teksto restas por postaj relegoj.
Mi mem preferas konfesi miajn problemojn al amikoj de la interreto. Ili ne povas diskonigi miajn dirojn al familianoj aŭ al homoj kiuj vivas tro proksime. Ili konas nur tion, kion mi diras al ili, do mi povas pli facile analizi iliajn respondojn. Kiam mi mesaĝas al ili, ili havas neniun devigon pri respondo, kaj faras tion nur bonkore. Kaj honeste, la diverseco de opinioj de Esperantistaj amikoj estas pli granda kaj valora ol tiu de mallongdistancaj amikoj, kiuj havus multe pli similajn vivojn.
Do kial provi trovi amikojn apud mi, kiam tio multe pli facilas kaj bonas per la interreto? Mi vidas neniun bonan kialon… Nu, kiam mi estis studanto, amiko en la sama lernejo povis esti utila kiam mi longe estis en malsanulejo, tiu amiko povus fari notojn pri ĉiuj kursoj, kiujn mi maltrafis.
La sola bona kialo por viandmonda amikumado eble estus, ke iu el tiuj amikoj iĝus koramiko. Mi povus tuŝi tiun personon. Tiu povus tuŝi min. Ni estos tie por la alia. Ni povus fari intimajn aferojn. Ni povus loĝi kune kaj helpi la alian pri ĉiutagaĵoj. Mi povus helpi pli ol mi iam ajn estis helpita. Certe mia vivkvalito estus pli bona, kaj mi povus igi iun feliĉega.
Sed trovi koramikon per apudvizaĝa babilado postulas tiom da laboro! Kaj tio ŝajnas tre neefika ĉar tio neniam funkciis por mi. Ĉio estus pli simpla se miaj Esperantistaj amikoj loĝus apud mi. Aŭ pli bone: se ĉiuj homoj apude lernus Esperanton! Per Esperanto mi sukcesus alparoli homojn, ili volus paroli kun mi, kaj multe pli probable iu el ili interesiĝus pri mi.
— — Fidamiko
Mi ekmesaĝas al Dano, mia plej fidata amiko:
Mi: saluton
Dano: saluton :D ĉu vi jam vekiĝis? kutime, vi ankoraŭ dormas je tiu horo
Mi: mi enlitiĝis frue hieraŭ, mi volis havi pli da tempo por la semajnfino
D: sed por fari kion? dormi ne estas malbona plano!
Mi: hodiaŭ okazos kurso de Esperanto por komencantoj en la sidejo de la loka asocio. tio ne oftas
D: kaj vi planas iri tien?
Mi: jes
D: tre bone!
Mi: sed… mi estas nek komencanto, nek instruisto… mi nur venas por renkonti homojn
D: ĉu ne okazas eventoj ĝuste por paroli?
Mi: nu, laŭ la retejo de la asocio, la lasta renkontiĝo “nur por paroli” okazis antaŭ multaj monatoj
D: ha, mi konas tion, simila afero okazas en mia asocio, kie la ĉefa uzo de la lingvo estas instrui ĝin, kaj ne uzi ĝin
Mi: do mi multe demandis min ĉu mi devus iri…
D: kaj vi iros?
Mi: jes, mi jam diris tion al vi. Mi vere volas iri. Mi ne ofte havos okazon esti kun homoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto.
D: do kio estas la problemo?
Mi: mi stresas… unue, mi neniam iris al la sidejo, due, la evento ne estas por mi. Eble mi devus ŝajnigi, ke mi estas komencanto.
D: ne faru tion, tio estus stranga. Plej bone vi iru nature, kaj eble vi eĉ povos helpi la instruiston :)
Mi: fakte alia ideo estas iri al la sidejo tuj post la fino de la kurso, tiel la komencantoj estos disponeblaj por paroli. Mi povus helpi ilin, kaj tiel kelkaj iĝus amikoj
D: sed ĉu vi scias kiam la kurso finiĝos?
Mi: tute ne, do se mi faras tion, estas risko ke mi iros tien por tute nenio
D: ĉu vi ne povas peti al amiko iri al la sidejo kun vi? tiel vi povos babili kune en alia ĉambro kiam la kurso okazas
Mi: vi scias ke ne, mi ne havas amikon kiu loĝas proksime :( mi iras tien ĝuste pro la espero trovi amikon
D: kaj vi trovos, mi certas pri tio, malmultaj homoj afablas kiel vi :)
Mi: eble
— — Sakpretigado
Mi nun pretigas mian sakon. Kiel kutime, mi prenas boteleton de akvo, ĉar soifi tre malbonas por mensa klareco. Mi ankaŭ prenas pluvombrelon, ĉar se ekpluvas kiam mi troviĝas ekstere, miaj vestaĵoj iĝus malsekaj, kaj tio estus tre malkomforta. Mi prenas kelkajn biskvitojn, ĉar mi ne manĝas multe matene, kaj mi rapide bezonas manĝeti ion apud tagmezo.
Al tiuj kutimaĵoj, mi aldonas ion nekutiman: notlibron. Se io grava okazas, mi povos noti ĝin. Ekzemple mi povus noti la retadresojn, de la homoj, kiujn mi renkontas, aŭ ajnan ideon kiun mi tre ŝatas, kaj kiun mi ne volas forgesi. Mi ankaŭ povus uzi mian poŝtelefonon por fari notojn, sed mi trovas tion tute netaŭga por tiu tasko. Mi preferas atendi esti hejme, kie mi havas rapidan komputilon kun bona klavaro.
Aldone al mia sako, mi ĉiam portas malpezan saketon, en kiu troviĝas la aferoj, kiujn mi povas bezoni rapide. Inter la rapidalireblaĵoj troviĝas mia karto por uzi publikajn transportilojn, la ŝlosiloj de mia hejmo, papera mono, kaj multege da etaj kartoj kaj paperetoj. La plej peza afero en ĝi estas mia poŝtelefono. Mi preferas ne uzi ĝin, sed ĝia ĉeesto estas trankviliga, ĉar okaze de problemo, mi povos facile peti helpon.
Kaŝita en eta poŝo de la saketo troviĝas malpeza plasta sako, kiu estas tre granda kiam ĝi estas malfaldita. Se okazas, ke mi devos transporti ion tre malpuran kiel vomaĵon, mi havos tion. Ĝi preskaŭ neniam utilis al mi, sed mi havas la internan senton ke iam, ĝi savos mian komforton kaj reputacion. Nun mi ĉefe uzas ĝin kiel ujon por mia pluvombrelo, ĉar post pluvo, mia pluvombrelo estas malseka, kaj mi ne volas malsekigi la apudaĵojn.
Kaj kaŝita malantaŭ la plasta sako troviĝas io, kion mi neniam uzis. Kondomo. Nu, mi jam uzis kondomon, sed tiun ne. Kial mi ĉiam portas kondomon en mia saketo? Ĉar oni neniam scias! Eble subite, mi troviĝos en situacio, kie mi bezonos ĝin. En tiu situacio, estus la nokto, mi estus for de vendejo. En tiu situacio, estus la sola kaj lasta ŝanco por fari ion… Kaj mi scias kiom stultaj homoj povas esti, kiam deziro regas super racio.
… fakte, eble mi devus porti du kondomojn. Unu por mi, unu por la alia (se ri bezonas). Unu por la buŝo, unu por la malbuŝo. Nu, eble unu por mi, kaj unu eble por amiko kiu forgesus aĉeti. Sed ĝis nun, neniu petis al mi kondomon.
Por esti honesta, mi ne uzus la saketan kondomon. Ĝi tre malnovas, kaj pro varmo kaj frotado kun sakaĵoj, ĝi verŝajne ne funkcius tiel bone kiel antaŭ dek jaroj. Mi tro zorgas pri mia sekureco kaj pri tiu de aliaj. Mi ne volas kapti aŭ transdoni malsanon. Kaj fakte, mi ne volas uzi la kondomon. Ĝi estas rondaĵo en bela brila violkolora ujo. Nenio pli longe vojaĝis kun mi ol ĝi. Mi volas konservi ĝin kiel sekretan memoraĵon.
— — Geja reklamo
Mi foriras de mia hejmo, kiu troviĝas en la kvina etaĝo de domego. Mi rapide malsupreniras piede. Ekstere, ĉio ankoraŭ nigras, kaj homoj malmultas. Matensabate, tio normalas. Malvarmas. Sed espereble, post horo, kiam mi troviĝos en la renkontiĝejo, jam estos pli da homoj kaj pli da varmo.
Mi do trankvile piediras al la trajnstacio. La ĉirkaŭa mallumo kaj malbruo ege plaĉigas la etoson. Ne troviĝas multe da homoj aŭ aŭtoj, kun kiuj mi povus kolizii. La trajnstacio ne plu estas for.
Jam mi troviĝas sur la kajo. Mi atendas la trajnon, kiu venos post dek minutoj. Mi vidas ombrojn moviĝi sur la tero. Tio venas de noktpapilioj, kiuj dancas antaŭ luma reklamtabulo. Kaj tiel, mi rimarkis reklamon.
La reklamo estas bildo de du viroj. Ili estas nudaj ĝis almenaŭ la mampintoj. Ili ambaŭ rigardas antaŭen, kvazaŭ ili rigardas min. Unu estas iom malantaŭ la alia. Ili ridetas. Sur la reklamo, apud la brustoj, estas skribita “Nekredebla sento”. Je la malsupra dekstra angulo troviĝas bildo de lubrikiloj. Tiuj lubrikiloj permesas al haŭto pli facile gliti je kontakto de alia haŭto. Tiuj iloj ĉefe estas uzataj por seksumi pli komforte kaj plezure.
Mi interne ĝojas. Mi neniam antaŭe vidis reklamon, kiu malrekte indikas samseksan seksumadon. Kaj tio okazas apud publika transportilo. Multaj homoj povos vidi ĝin. Bonege. La reklamo kontribuos al normaligi diversecon. Se aferoj daŭre progresas bone en nia socio, eble iam, du iĉoj (aŭ du inoj) povos libere teni la manon de la alia. Ili estos same respektataj kiel se unu aspektus ine kaj la alia iĉe. Gejoj povos pli facile montri sin, kaj ili havos malpli da problemoj por trovi koramikon.
Alia grava afero pri la reklamo estas, ke unu el la du viroj havas brunan centrafrikecan haŭton, kaj la alia viro havas nordeŭropan haŭton. Eĉ pli da diverseco. Gratulon al la reklamistoj. Ili sukcesis: mi nepre preferos tiun firmaon, kiam mi bezonos kondomojn aŭ lubrikilojn.
Mi povis longe rigardi la reklamon, kiu troviĝas sur alia kajo. Ĉar ne troviĝis multaj homoj, mi ne tro timis ke mia rigardado aspektus strange. Mi eĉ povis rapide kaŝfoti ĝin! Mia amikaro en Telegram ŝatos la foton de la reklamo. Ili estas tre toleremaj, kaj pluraj el ili agas por rajtoj de minoritatoj.
— — Silenta aspekto
La trajno alvenas. La lumo, kiu eliras de la grandaj fenestroj lumigas la kajon. Malmulte da homoj ŝajne troviĝas en la trajno, kio estas la malo de homplenaj labortagoj. La trajno senmoviĝas. Mi devas premi malnovan metalan butonon, por ke la pordoj grande malfermiĝu. Mi senprobleme trovas sidlokon apud fenestro, en la mezo de vagono, kie homoj malpli ofte iras.
La horo estas iom antaŭ la 10a. Homoj, kiuj laboras sabate jam foriris de antaŭaj trajnoj. Homoj, kiuj ne laboras sabate ankoraŭ dormas. Nur dek aliaj homoj estas en la vagono. Tiu forta malsamileco kun la kutima semajna tago igas min senti kiel reĝo. Tio estas kvazaŭ la tuta vagono estas por mi. Hodiaŭ, estas mi kiu decidas, kaj ne estos la mondo, kiu decidos por mi!
Mi do instaliĝas plej komforte, kaj mia sako eĉ rajtas havi sian propran seĝon. Per okulmovo, mi rapide rigardas la homojn ĉirkaŭ mi. Ili aspektas normale. Tio estas, ili ne ĉiuj portas la samajn vestaĵojn kvazaŭ ili iras labori al la riĉa kvartalo de la apuda urbego. Ili portas vestaĵojn, kiuj ŝajnas taŭgaj por la ekstera malvarmeco, kaj ŝuoj kiuj ŝajnas taŭgaj por piediri. Verŝajne, ankaŭ ili ŝatas la semajnfinan liberecon. Fek al vestaj reguloj.
Tamen la homoj daŭre aspektas tro normale. Ili ne multe esprimas sin veste. Ne eblas scii tion, kion ili ŝatas, nek tion, kio ili estas. Fakte, ankaŭ mi aspektas tro normale. Mi ne portas multajn aferojn, kiujn mi ŝatas. Mi ne portas rozkoloran koltukon. Mi ne portas sur mia kapo malverajn orelojn de kato. Mi eĉ ne portas verdan flagon, kiu indikus Esperanton. Multaj homoj ligas flagojn al naciismo, kaj ve, mi neniel volas esti misligita al tiu ideo.
Verŝajne, kiel ĉiuj, mi timas la juĝon de aliaj. Aŭ eble, mi ne volas ĝeni la trankvilecon de homoj. Eble per koloroj kaj strangaj formoj, mi ŝtelus ilian energion kaj atentkapablon, kiujn ili bezonos poste. Eble en trajno, ili volas konservi energion por la loko, kiun ili fakte volas atingi. Mi pensas “Trajno ne estas por sociumi, sed por veturi”. Mi povus porti pinglon ĉielarkan kaj aliajn simbolojn, sed hazardaj trajnaj homoj ne bezonas scii ke mi ne estas aliseksema aŭ ke mi parolas nekutiman lingvon.
Sed… mi bezonas esprimi tiun, kiu mi estas, iel, por ekzisti, por esti videbla. Kiel la homoj, kiuj serĉas homojn kiel min, povus trovi min? Mi ne volas resti sola, sed mi ne volas prezenti min disponebla por esti viktimo de diskriminacioj. Mi bezonas trovi la plej tolereman komunumon, kaj ene de ĝi montri tiun, kiu mi vere estas. Mi elektis fari tion ene de Esperantistoj, ĉar Esperantistoj faras la plej toleremajn komunumojn, kiujn mi konas.
Nun, mi povas nur pensi pri la tempo kiun mi “malŝparas” en trajno, kiam apud mi povus esti iu ama, kiu metus sian kapon sur mian ŝultron, dum oni aŭskultus la saman muzikon per kapaŭskultiloj.
Sed almenaŭ tiu revo pri nesoleco igas min forgesi pri streso rilate al la tre baldaŭa renkontiĝo.
— — Paŝaj esperoj
Mi foriras de la trajno, kaj de la stacio. De nun, mi estas en loko, kiun mi neniam vizitis antaŭe. Ankoraŭ restas multe da tempo antaŭ ol la kurso de Esperanto devas komenciĝi. Mi do povas malrapide iri al la sidejo de la asocio, kie ĝi okazos. En la interreto, ekzistas servo per kiu oni povas komputile vojaĝi tra urboj, kvazaŭ oni vizitus ilin sidante sur tegmento de aŭto. Mi faris ĝuste tion hejme. Mi ne memoras la nomon de la strato kaj la numeron de la sidejo, sed mi bone scias kiel la kursejo aspektas, kaj kiel mi devas orientiĝi por senerare atingi ĝin.
Suno tute leviĝis. Mi povas libere rigardi la larĝajn stratojn kaj la altajn domegojn. La urbego grandas. Kiam oni havas tempon por esplori kaj rigardi, ĝi vere povas beli. Ekster la semajnfino, kiam mi piediradas al mia laborejo, mi estas tro okupata por rigardi la stratajn belaĵojn. Mi tro atentas pri evitado de homoj, aŭtoj, fekaĵoj kaj pluvaĵoj. En tiuj tagoj, ne eblas libere atenti pri la ĉirkaŭo. Se mi provus fari tion, kaj starus senmove sur la piedirvojo, mi blokus la vojon al la homoj malantaŭ mi. Kaj se mi starus tro longe, ia senhejmulo proksimiĝus por peti moneron.
Sed rapide, post tiuj strataj rigardoj, mi povas nur pensi pri la baldaŭa kurso denove. Kian homon mi trovos tie? Ĉu ili afablos? Ĉu koramikiĝi kun ili indas? Eble ili ĉiuj meritas koramikon, sed eble ne min. Ekzistas miliardoj da homoj, kaj mi ne povas pretendi esti pli taŭga ol ĉiuj. Ĉiuj homoj malsamas, kaj ĉiuj homoj malsame plaĉas. Neniu homo povas ŝati ĉion. Mi mem, eĉ se mi konsideras min tre tolerema, mi ne povas toleri tiujn, kiuj ĉiam plendas pri siaj problemoj sen provi solvi ilin.
Eble mi malbonŝancas. Eble mi naskiĝis kun karaktero kaj interesoj, kiu igas min taŭga koramiko por nur malmultaj homoj. Eble taŭga koramiko povas aperi al mi nur unufoje por ĉiu jardeko. Sed tio, eĉ se vero, ne estas kialo por ĉesi provi esti pli feliĉa. Mi pensas, ke se oni multe volas ion, oni havos ĝin kontraŭ sufiĉa laboro. La homaro kreis multege da ebloj, kaj mi nur devas trovi la ĝustan. Se ŝancon mi ne havas, ŝancon mi kreos per laborado. Kaj se tempo por tiu celo ne sufiĉe disponeblas, mi lernos kiel uzi la malmultan tempon por havi plej grandajn rezultojn. Se mi devas serĉi dekoble pli ol normalaj homoj, mi serĉos dekoble pli, aŭ dekoble pli bone. Kaj se metodo provita ne funkcias, mi provos alian.
— — Tri nekonatuloj
Mi atingis la konstruaĵon, kaj nun staras apud la ĉefa pordo. La konstruaĵo estas malgranda, kaj tio normalas. La urbo multekostas kaj Esperantujo malmultemonas. La pordo estas malŝlosita. Mi eniras. “Ring ring”. Ho ve. La sonorilo bone indikas al la ĉeestantaj homoj, ke mi ĵus eniris.
Mezaĝa virino, eble ĉirkaŭ 40 jaroj, alproksimiĝas al mi. Ŝi demandas min nacilingve ĉu mi estas ĉi tie por la kurso. Mi respondas jese. Mi bezonis iom da tempo por respondi pro la surprizo. Mi ne estis preta por respondi en lingvo alia ol Esperanto. Post respondo, ŝi invitas min al eta ĉambro. En la ĉambro troviĝas multaj seĝoj sed nur du homoj. Ili sidas. Apud ili troviĝas paperoj. Verŝajne ili estas komencantoj, kiuj venis al la kurso por tutaj komencantoj. Ili rigardas min, kaj vidas kiom juna mi estas. Mi samtempe vidas kiom nejunaj ili estas. Mi salutas mane. Mi sentas min iom malkomforte. Fek, kien mi eniris‽
Mi sidiĝas kaj elirigas mian notlibron de mia sako. Tiel mi aspektos pli kiel komencanto. La kurso ekos post 15 minutoj. Dum tiom da tempo, mi verŝajne devos travivi demandaron. Estus tro strange ne paroli kiam troviĝas nur 4 homoj en malgranda ĉambro. En la kvar homoj estas: mi, kiu rigardas iom al ĉie, la ina instruisto, kiu ridetas, iu multaĝa viro, kiu havas apud si tro da lerniloj, kaj alia mezaĝa ino, kiu tremas verŝajne pro streso. Mi trovas komforton en la malkomforto de ŝi.
Mi rigardas ĉirkaŭe. La eta ĉambro plenas je Esperantaĵoj. La muroj estas kovritaj tiel, ke se muro povus spiri, ĝi ne spirus. Rigardi la ĉirkaŭajn Esperantaĵojn ŝajnas esti bona maniero por pasigi enuigan momenton. Tamen, mi devas ne tro doni la impreson, ke mi povas legi ilin facile. Mi memoru, ke mi estas en la sidejo por “malkovri la lingvon”. Tio estas la celo de la kurso!
Inter la afiŝoj troviĝas la teksto “Ĉi tie, ni parolas nur Esperanton.” Interne, mi scias ke ne. Kun komencantoj, oni kutime nur krokodilas.
“Kiel vi nomiĝas?” mi ekaŭdas. Mi rapide serĉas la fonton de la vortoj, por scii ĉu la demando estas direktita al mi. La instruisto faris ĝin, kaj prave, ĝi estas por mi. Mi respondas donante mian nomon. Nun, estas tro malfrue, ili konas mian nomon. Se mi faras fuŝaĵon, ili scios kiu faris ĝin, kaj disdonus mian nomon parolante pri ĝi. Mia reputacio estas en risko. Kaj tiel mi pli maltrankviliĝas plu…
— — Demandaro al komencantoj
La instruisto faras pliajn demandojn:
I: Kiel vi eksciis pri la kurso?
Maljunulo: Mi legis anoncon en la gazeto de la urbero.
Mi: Mi legis pri ĝi en Twitter.
Mezaĝulo: Iu de mia laborejo parolis pri tiu kurso al mi.
I: Kiam kaj kiel vi eksciis pri Esperanto?
Maljunulo: Antaŭ pli ol 40 jaroj, mi konis iun kiu ofte parolis pri ĝi.
Mi: Mi ne memoras bone. Mi hazarde vidis la vorton ie kaj legis pli pri ĝi en Vikipedio.
Mezaĝulo: Tio estas pro la sama samlaborejano, li enkondukis min pri la lingvo samtempe.
Kial vi decidis eklerni Esperanton?
Maljunulo: Mi volas subteni la ideon de lingvo facila por kunigi la homaron.
Mi: Mi trovis la sistemon de kunmetado de vortelementoj tre interesa, kaj ŝatas la eblon libere krei vortojn.
Mezaĝulo: Mi planas vojaĝi, kaj ĝi ŝajnas esti bona ilo por ekkoni homojn en la mondo. Mi ankaŭ interesiĝas pri lingvoj.
La instruisto proponas al la ĉeestantoj manĝeti aŭ trinki ion. Ŝi donas al mi teleron, sur kiu troviĝas kuketoj. Mi ne malsatas, kaj mi malmulte fidas fremdajn manĝaĵojn. Mi rapide transdonas la teleron al la apuda maljunulo. Li prenas kuketon, kaj donas la teleron al la mezaĝa ino kiu stresas multe. Ŝi enbuŝigas kuketon. La telero restas apud ŝi. Mi vidas la kuketon rapide malaperi de sia mano, kaj esti anstataŭita de alia kuketo. Eble ŝi manĝas por maltrankviliĝi. Aŭ eble, ŝi faras tion por igi sian buŝon okupita. Tiel ŝi havus pli da tempo por respondi al demandoj.
Malgraŭ miaj esperoj kaj tiuj de la ina instruisto, neniu plia homo alvenas en la sidejo dum la restantaj minutoj. La kurso do ekkomencas.
— — Kiel Esperantisto instruas
La kurso komenciĝas per la alfabeto. La instruisto disdonas foliojn, sur kiuj troviĝas la listo de ĉiuj literoj de la lingvo. La elparolo de ĉiu estas klarigita per nacilingva ekzemplo, sed tio ne eblas por ĉiuj sonoj. Por la sonoj, kiuj ne ekzistas en la nacia lingvo, apudas kelkaj sensignifaj frazoj, kiel “forta H” aŭ “simpla gorĝa Z”.
La instruisto faras la sonojn unuope, kaj ni devas provi ripeti. Mi trovas la ekzercon iom stulta. Unue, ĉar neniu unuopulo povas pretendi havi LA ĝustan Esperantan elparolon. Due, ĉar en vera uzado, la sono de sama litero iom ŝanĝiĝas depende de kie ĝi troviĝas en vorto. Ekzemple “o” estas plej ofte “fermita” kiam vorto finiĝas per -o, sed “malfermita” kiam vorto finiĝas per -on.
Mi rapide rimarkas, ke la instruisto provas instrui laŭ tradicia lernolibro anstataŭ baziĝi sur kiel la lingvo vere estas nun. Ŝi eĉ menciis la pronomon “ci”, kiu estas uzata nur en malnovaj kursoj pri Esperanto aŭ fare de komencantoj, kiuj erare kredas ke oni komprenos ilin. La plimulto de Esperantistoj ne scias ke “ci” estas eksperimenta singulara “vi”, kiu neniam populariĝis en la lingvo. Ŝokas min ke kelkaj homoj instruas “ci”, sed ne instruas “ri”, kvankam tiu lasta estas multe pli uzata kaj utila nuntempe.
Mi konstatas, ke la instruisto ne estas kompetenta. Mia nivelo kaj mia kompreno de la gramatiko multe superas ŝian. Mi provas ne reagi, pro respekto al ŝia entuziasmo instrui la lingvon. Sed interne mi krias. Kiel oni povas erarigi homojn kun tiom da konvinko? Kiel oni povas diri tiom da fuŝaĵoj pri la lingvo, se oni vere amas ĝin?
La plej granda stultaĵo, kiun mi aŭdis de la instruisto estas “Ĉiu komprenebla frazo estas korekta”. Ne. Unue, ni verŝajne ĉiuj komprenas bazajn vortojn de la Angla lingvo en nia grupo, kaj tio ne signifas ke tiuj vortoj estas vortoj en Esperanto. Due, tiu uzo de “korekta” estas erara. Io korekta estas io, kio rilatas al korektado. Ĉiu frazo ne estas korekta, ĉar ne ĉiu frazo korektas. Ŝi devis uzi la vorton “ĝusta”. Kompreni tion estas nek komplike, nek malsimple.
— — Horloĝrigardiga kurso
Mi ade rigardas la horloĝon, kie loĝas tro da nepasintaj horoj. Mi devas atendi dum pli ol cent minutoj antaŭ ol la tagmanĝa paŭzo okazos. Vere ĝenas min, ke la instruisto malbeligas la regulecon de Esperanton per nacilingvecaj eraroj. La tromalnova instrulibro, kiun ŝi uzas, ne helpas. Sed iel, mi trovas energion por ne publike plendi, kaj por daŭre kredigi ke mi estas komencanto. Verŝajne, la lernantoj forgesos ĉiujn erarojn de la instruisto, kiel ili forgesos ĉion de la kurso. Probable, kiel plejmulto de lernantoj, ili neniam uzos la lingvon, do ne diskonigos tiujn erarojn.
Mi do pardonas la nekompetenton de la instruisto, se ŝi almenaŭ donas sentojn kaj pasion pri la lingvo. Se la lernantoj iĝos aktivaj uzantoj, ili rapide komprenos ke la instruisto donis al ili neplenan bildon. Espereble, ili uzos Esperanton en la interreto, kie ili povos facile komuniki kun alilandaj Esperantistoj. Tiel, ili parolos pli bone kaj internacistile ol malnovaj Esperantistoj, kiuj ĉefe komunikis nur loke. Bonŝance, kiam temas pri lingvoj, la plej aktivaj uzantoj estas tiuj, kiuj plej influas la parolmanieron de aliaj. Kaj per uzado, oni iĝas sperta. Do la plej influaj ofte estas la plej spertaj.
Mi provas samtempe fari la ekzercojn de la kurso. Ili tiom baznivelas, ke mi povus fari ilin ĉiujn en kvin minutoj. Ofte ili temas pri legado de frazoj en papero, kaj pri plenigado de frazoj kun truoj per mankantaj vortoj. La ĉefa malfacilaĵo estas ŝajnigi ke mi bezonas tempon por plenumi tiujn ekzercojn. Mi provas erari de tempo al tempo, sed mi devas atenti ke mi eraras uzante ion, kio jam estis instruita en la kurso. Tiu lasta afero estas ĝena kaj enuiga. Mi volas honeste ke tiu malhonesta ludo ĉesu.
Finfine, la instruisto anoncas la tagmanĝan paŭzon. Ŝi diras, ke la dua parto de la kurso komenciĝos post horo. Mi do metas la foliojn kaj skribilojn al en mia sako, kaj rapide foriras de la konstruaĵo por eviti eblajn demandojn. Kelkuloj restis en la sidejo, ĉar ili alportis sian propran manĝon. Mi fermas la ĉefan pordon de la konstruaĵo. Post tio, mi tre rapide paŝas al hazarda strato, for de la fenestroj de la konstruaĵo. Ve. La kurso tute aĉis.
— — Birdoparko
Mi piediras al la plej proksima parko, kie troviĝas multaj benkoj. Mi scias kie ĝi troviĝas, danke al la bildoj de Google Maps, kiujn mi memoris. Mi bezonas sidiĝi, unue por manĝi kelkajn biskvitojn, sed ankaŭ por komuniki komforte kun miaj amikoj per Telegram. Mi bezonas pensi pri tio, kion mi faris matene. Paroli kun miaj amikoj helpos min bone analizi tion, kion mi faris, kaj helpos min trovi ĝustan plian agon.
Preskaŭ neniu troviĝas en la parko. Perfekte. Verŝajne pro la malvarmo, sed tio ne ĝenas min. Mi ŝatas kiam mia korpo estas kovrita de pluraj tavoloj de vestaĵoj. Normale, malmolaj benkoj estas malkomfortaj por mia dorso. Danke al miaj vestaĵoj, mi ne sentas la ĝenajn angulojn de aĉaj benkoj.
Tro malvarmas eĉ por la kutimaj rokkolomboj. Bonege. Tiuj birdoj, ankaŭ nomataj flugantaj ratoj, ne provos ŝteli biskviton de mia mano. Antaŭe, mi ne zorgis pri tiuj urbaj bestoj… ĝis kiam iu el tiuj birdaĉoj rekte fekis de arbobranĉo al mia kapo. Tio okazis tagmeze, kaj tuj poste mi devis reveni al mia laborejo. Purigi mian hararon per akvo ege malfacilis, kaj ne troviĝis bona afero en la laborejo por sekigi mian hararon. Mi preferas ne pensi pri tio. Mi fakte preferas pensi pri nenio, kiam mi manĝas. Mi profitas de manĝado por liberigi mian atenton, kvazaŭ mi meditus.
Post manĝi la biskvitojn, kies gustojn mi ignoris, mi eligas mian poŝtelefonon de mia saketo. Per tri fingromovoj, mi jam lanĉis la aplikaĵon Telegram. Mi rigardas en la grupo de mia amikaro, kaj vidas ke multaj homoj estas nune konektitaj al la socia reto. Tio normalas. Multe da ili restas hejme semajnfine, kaj kiam ili foje iras ekstere, ili uzas ĝin kiam ajn ili sidas.
— — Amikara vidpunkto
Mi sendas la jenan mesaĝon:
Mi: Mi ĵus eliris de kurso de Esperanto, ĝi estis terura!
Kaj jen venas la respondoj:
Rasin: mdr, kial vi iris al kurso?
Dano: ĉu ĝi jam finiĝis?
Mi: ne, tio nur estis la unua parto. Nun okazas paŭzo.
Mi: mi iris por renkonti homojn
Mi: kaj mi ja renkontis homojn, tri ulojn
D: ĉu vi trovis afablajn homojn?
Mi: la instruisto estis afabla mi pensas, la aliaj mi ne vere scias, ili ne multe parolis
Mi: ankaŭ la instruisto diris multajn malveraĵojn
R: xD
R: ĉu vi korektis rin?
Mi: ne, mi ne volis esti malafabla
R: ho, tio devis esti malfacila por vi
R: (ne korekti)
Mi: …
Mi: kaj ankaŭ, mi ŝajnigis ke mi estas komencanto
R: xD
D: :/
Susie: ho, vi ĉiam faras aferojn frenezajn
S: ĉu la instruisto rimarkis ion strangan pri vi?
Mi: mi ne scias, mi pensas ke ne
Mi: la du aliaj lernantoj estis iom strangaj
Mi: homoj kiuj volas lerni Esperanton estas kutime strangaj
Mi: mi povas facile kaŝiĝi en tiu ĝenerala strangeco
S: sed, kial vi iris al tiu kurso?
S: vi diris ke vi volis renkonti homojn, sed kian homon?
S: kaj ĉu vi bezonis ĉeesti kurson por tio?
Mi: jes, mi vere bezonis, ĉar se mi ne ĉeestus, mi ne havus alian okazon renkonti aliajn Esperantistojn
Mi: kaj mi venis por trovi homojn kiel min, junajn, kiuj bezonas proksimecon, sed mi trovis nur maljunulojn aŭ mezaĝulojn
Mi: …
Mi: ju pli mi pensas pri tio, des pli mi trovas mian ideon stultan
Mi: kaj des pli mi volas ĉesi uzi la lingvon por trovi proksimajn amikojn
R: :’(
D: vi ne devus ĉesi, vi scias ke ekzistas multaj junaj Esperantistoj kiuj serĉas amikojn, eĉ korajn
D: vidu, en via grupo vi havas multajn amikojn, kiuj tre ŝatas vin
D: kaj se vi loĝus proksime de mi, vi jam estus ricevanta varmegan brakumon de mi
Mi: sed vi ĉiuj loĝas for!
D: jes, sed ne zorgu, vi ankoraŭ havas vivon por vivi, vi vojaĝos, kaj iam vi loĝos proksime de korulo :)
D: kaj se estas vere ke ekzistas pli ol miliono da Esperantistoj, tre certe estas iu aminda ne tro for de vi
D: memoru ke vi havas la ŝancon povi veturi semajnfine apud grandega urbo!
S: Dano pravas, kaj tiuj aferoj ĉefe temas pri ŝanco
S: se vi trovas neniun hodiaŭ, tio ne signifas ke vi ne povas trovi iun
S: kaj, kutime koramiko prezentiĝas subite, subite vi havos koramikon, kaj vi ne plu bezonos serĉi!
S: kaj, por havi pli da ŝanco, oni devas serĉi pli
Mi: jes, mi konsentas pri tio Susie, sed mi pensas ke per tiu metodo mi malŝparas mian tempon
— — Posttagmeza plano
Mi ne scias kion fari nun. La kurso estis enuiga, do mi certe ne revenos por la dua parto. Verŝajne, se mi estus komencanto, mi ne enuus: mi povus malkovri ĉiujn interesajn ecojn de la lingvo. Se oni forigas la parton pri Esperanto, oni vidas ke tiu loka kurso havas neniun interesan valoron. Almenaŭ en Duolingo, komencantoj povas gajni poentojn. Tiuj poentoj mem ne utilas, sed ili almenaŭ donas la impreson, ke la tempo elspezita kontribuas al progreso.
Eble mi devus profiti ke mi estas en la urbego por viziti ion. Se mi trovas ion belan aŭ interesan, mi povos viziti ĝin denove kun estonta koramiko.
Mi scias ke ne tre for troviĝas fama granda biblioteko. Mi rigardas kelkajn fotojn en la interreto. Ili montras grandegajn ĉambrojn kun malnova arkitektura stilo. Preskaŭ ĉiuj muroj estas kovritaj de librobretoj. La librobretoj tre altas, kaj la plej malnovaj libroj troviĝas supre. Verŝajne ne eblas atingi ilin sen speciala ŝtuparo kaj permeso.
En la ĉefa ĉambro troviĝas vicoj de longaj tabloj kaj seĝoj. Tio pensigas min pri la manĝoĉambro de la sorĉista lernejo de Harry Potter. Oni pensus esti en alia jarcento se ne troviĝus komputiloj. En la fotoj, la plimulto de la ĉeestantaj homoj uzas komputilon propran aŭ bibliotekan. Malmultuloj fakte tenas paperan libron. Mi komprenas tiun sintenon facile. Se oni devas serioze esplori iun temon, estas multe pli facile traserĉi la enkomputiligitan datumbazon de la biblioteko. Tio pli bonas ol malŝpari onian tempon en libra labirinto, kaj foti kaj reskribi ĉion, kion oni bezonas.
— — Kulturejo
Mi do decidis, ke mi iros al la biblioteko. La loko eble estas vizitinda pro la etoso. Krom pro la etoso, mi ne scias. Ne vere eblas fari ion kun iu alia en biblioteko. Ĉu legi libron kune, atendante ke la alia finas legi paĝon antaŭ ol turni ĝin? Ke oni estu silenta en biblioteko ankaŭ limigas la nombron de ebloj. Tamen, ĉu paroli voĉe vere gravas? La ideo tuj sidi apud amulo dum kelkaj horoj jam sufiĉe plaĉas al mi. Mi timas esti enuiga al homoj. Sed mi certas, ke en tiom granda biblioteko, troviĝas almenaŭ unu taŭga libro por ĉiu. Ni trovus tiun libron, kaj ni legus kune en trankvila angulo.
Mi ĵus alvenis al la biblioteko. La ĉefa pordo grandegas, kaj havas latinajn skribaĵojn. Oni sentas sin tre eta en ĝi. Mi rigardas la mapon, kiu estas afiŝita apud la enirejo. Mi decidas iri unue al la ĉambroflanko pri fremdaj lingvoj. Fakte, en ĉiuj librovendejoj, al kiuj mi eniras, mi ĉiam rigardas la prilingvan flankon por vidi ĉu troviĝas libroj pri Esperanto. Preskaŭ ĉiam troviĝas nenio. En la bibilotekego, kun granda surprizo, mi trovas libron pri Esperanto. Sed troviĝas nenio en Esperanto mem. La libro temas pri Esperanto kiel ideo, kiel projekto. Ŝajne estas nenio pri la lingvo mem. La libro ĉefe havas valoron historian. Per tia libro, eksterulo ne povus facile scii ke la lingvo estas kulture hodiaŭa kaj pluparolata.
Ŝokis min, ke ne troviĝas multaj libroj por lerni lingvojn. Ja troviĝas kelkaj originalaj klasikaĵoj en la Angla, Rusa, Hispana kaj Latina. Sed ĉu troviĝas libroj por povi kompreni tiujn lingvojn? Ne multe. Mi trovas pli de tia libro en supervendejo antaŭ lerneja komenco ol en kutima librovendejo. Ĉi tie eĉ ne estas libroj por lerni afrikan lingvon kiel la Svahilan. Eble la intereso pri malkutimaj lingvoj estas tro “moderna”, kaj la biblioteko havas librojn tro malmodernajn. Estas tiom da kulturo en la mondo, sed ŝajne la biblioteko preferas montri nur parton: la kulturon, kiu hazarde estis skribita en la lingvo de la lando, kie la biblioteko troviĝas.
— — Intersekseco
Mi hazarde piediras tra la vojoj de la biblioteko. Mi decidas rapide legi la nomojn de kelkaj libroj. Mia atento restas pri libro, kiu nomiĝas “Intersekseco”. Mi prenas ĝin, kaj sidiĝas je proksima seĝo, sed sufiĉe for de aliaj homoj.
En enkonduko, la libro listigas multajn manierojn, kiuj estis uzataj aŭ pensitaj por ekscii la “biologian sekson” de iu homo. Ekzemple, la libro mencias la ĝeneralan iĉan aŭ inan korpan aspekton, ĉu la homo havas testikojn, ĉu la homo havas apartajn seksajn hormonojn, ĉu la homo havas apartajn kromosomojn, aŭ ĉu la homo havas apartajn genojn.
Por ĉiuj, tiuj aferoj iel mezureblaj, la libro montras ke neniam ekzistas nur du valoroj. Eĉ se la plimulto de homoj havas mezuron, kiu similas al seksa averaĝo, ekzistas ankaŭ tuta linio de interaj valoroj. Oni ne povas diri ke iu estas 100% ina aŭ 100% iĉa. Foje, oni eĉ ne povas diri ke iu estas aŭ pli ina aŭ pli iĉa, foje iu havas samtempe ecojn inan kaj iĉan, kaj foje iu havas econ nek inan nek iĉan pro nedisvolviĝo aŭ tuta neĉeesto.
Aldone al varia korpa aspekto, ne sufiĉas mezuri la kvanton de testosterono aŭ estrogeno en sango. La respondo de la homa korpo al tiuj seksaj hormonoj povas forte varii, eĉ se la kvanto samas en sango. Ne sufiĉas rigardi ĉu ekzistas iu kromosomo Y en iu ĉelo, ĉar partoj de ĝi povas esti interŝanĝitaj kun alia kromosomo. Eĉ genoj mem ne estas fideblaj, ĉar geno povas esti neaktiva, aŭ la aktiveco povas ŝanĝiĝi laŭ la ĉirkaŭa medio kaj aĝo. Kaj ĉio el tio estas sen konsideri pliajn faktorojn kiel epigenetikon.
Pri la nombro de homoj, kiuj estas “interseksaj”, la plej ofte menciita nombro estas tiu de la esploro de Anne Fausto-Sterling kaj aliaj, kiu donas la nombron de 1,7 el 100 naskiĝoj. Tiu nombro estas por unuopuloj kiuj devias de la tradicia duismo kromosoma, seksorgana, gonada aŭ hormona.
Estas multe da tia homo en Esperantujo.
— — Malsukcesa trompo
Mi rigardas mian brakhorloĝon. Kelkaj horoj jam pasis. Mi rigardas tra fenestro. Ekstere, mallumiĝo komenciĝas. En vintro, nokto fruas. Mi decidas leviĝi por foriri. Mi remetas la sciencan revuon, kiun mi estis leganta, al la ingo kie ĝi antaŭe estis. Mi surmetas mian sakon, kaj ekpiediras al la elirejo. Nur estas la 17a horo, kaj mi foriras. Mi ne ŝatas esti sola en la urbego kiam ĉio mallumas.
Por reveni, mi decidas uzi la tute saman vojon, kiun mi uzis por iri de la trajnstacio al la biblioteko. Tiel, mi ne perdiĝos. Mi apudiras la parkon. Mi laŭiras la straton kie la kurso por komencantoj okazis. Mi vidas iom da lumo en la konstruaĵo. Ĉu la kurso ankoraŭ estas okazanta?
Subite la lumo malaperas, kaj mi vidas la instruiston malfermi la ĉefan pordon… kiam mi staras apud ĝi! Estas tro malfrue por forkuri. Ŝi jam vidis min, kaj eligis frazon:
“Ho, tie vi estas.”
Mi heziteme respondas:
“Jes, ĉi tie mi estas.”
Ŝi respondas:
“Vi ne estis ĉi tie kiam ni serĉis vin.”
Kaj mi hontas. Ili atendis min por komenci la duan parton de la kurso, verŝajne por ke mi ne maltrafu parton de ĝi. Mi diris al miaj amikoj, ke la kurso estis terura. Sed almenaŭ tie estis homoj, kiuj serĉis min. Mi ne zorgis pri ili, sed ili zorgis pri mi. Rezulte, mi neutile atendigis komencantojn.
Antaŭ ol mi povas diri “Pardonon”, ŝi aldonis la jenan frazon en Esperanto:
“Sed ne zorgu, ni ne atendis longtempe, ĉar mi rimarkis ke vi ne bezonas tiun kurson.”
— — Pli bonas honesti
Ho ve, ŝajnas ke mia trompo tute malsukcesis. En unu frazo, la instruisto tute metis min en ĝenan situacion. Kion pli ŝi malkovris pri mi dum la morgaŭa kursoparto? En la strato, troviĝas nur mi kaj ŝi, kaj mi ne vere scias kion respondi. “Bonan nokton”? Ne, tio estus kiel malkuraĝe forkuri.
Mi: Kial vi pensas tion?
Ŝi: Vi parolis kun memfido, kaj tio multe pli indikas sperton ol vortaj eraroj.
Mi: Ho dankon. Mi pensas, ke vi pravas.
Eble antaŭ dek minutoj ŝi iom daŭre demandis sin ĉu mi estas komencanto, sed tio ne plu eblas nun. La du lastaj demandoj, kiujn ŝi faris en Esperanto, ricevis respondojn tro bone elparolitajn. Nun, mi nur povas demandi min pri tio, kion ŝi pensas pri mia trompo.
Mi: Mi esperas ke mi ne ĝenis la kurson. Mia nivelo verŝajne estis tro alta por ĝi.
Ŝi: Vi ne ĝenis.
Ŝi: Tion, kion vi faris estas relative normala. Esperantistoj ŝatas renkonti aliajn, eĉ kiam tempo kaj situacio ne tute taŭgas.
Ŝi: Ofte okazas ke homoj, kiuj tute ne bezonas kurson, eniras la sidejon, ĉar ili vidis lumon en ĝi.
Mi: Jes, kaj okazas malmultaj renkontiĝoj… kaj mi devas iri ien…
Ŝi: Mi tamen pensas ke estus pli bone se vi prezentis vin kiel vi estas. Vi povis diri ke vi jam spertas pri Esperanto. Ni povis diskuti iom en Esperanto por montri al la komencantoj kiel la lingvo vere funkcias en realo. Vi ankaŭ povis helpi min en la kurso kiel helpanto.
Mi ne respondas. Estas vere ke esti nehonesta ĉiam alportas malhelpajn flankefikojn. Mi ŝanĝas la temon per kelkaj demandoj pri la asocio ĝenerale. Ŝi konfirmas al mi ke la asocio estas ne tre aktiva, kaj ke homoj pli kaj pli preferas agadi interrete. Sed ŝi ankaŭ diras al mi, ke daŭre estas aktiva loka agado, sed ne ene de landa asocio. En kelkaj lernejoj de la urbego formiĝis Esperantistaj grupoj. Tio tre bonas por la lernantoj en tiuj lernejoj, sed eksteraj homoj ne bone konscias pri ilia ekzisto, kaj ne scias ĉu ili rajtas partopreni en ili.
Ŝi proponas al mi pluparoli ene de apuda kafejo. Mi konsentas al tio. Tio certe estos pli agrabla ol starante sur malvarma malluma strato.
— — Drinkkafejo aŭ kafdrinkejo
Mi neniam drinkas. Mi ne komprenas kiel oni laŭvole trinkus venenon, krom se oni dependiĝis al ĝi. Se homoj vere drinkus pro la gusto de alkoholo, estus pli facile por ili rekte trinki alkoholon. Se ne, sufiĉus forigi la alkoholon por igi la trinkaĵojn multe malpli danĝeraj por la sano. Sed se drinkaĵ-vendistoj farus tion, ili vendus malpli. Ili do preferas igi homojn malsanaj kaj pagigi la landan sansistemon. Verŝajne por drinkantoj, alkoholo bongustas pli rapide ol vivdaŭra sano.
Mi do neniam memvole iris en konstruaĵo kies nomo estas “drinkejo”. Estus kiel nomi lokon “malsaniĝejo”. Kial mi volus iri al malsaniĝejo? La sola protekta afero en drinkejo estas ke troviĝas aliaj homoj. Tiuj homoj povas vidi ĉu oni drinkas tro. Do tiel drinkejo iom pli bonas ol la hejmo de homoj, kiuj trodrinkas sole ĝis morto. Sed samtempe, la socia aspekto kuraĝigas homojn drinki pli ol ili volas. Ĉar mi estas nedrinkulo, mi pensas ke ofte iri al drinkejo ne povas havi bonan influon al mi. Sed nun, drinkejoj ne plu tiom naŭzas min kiel antaŭe. Ne ĉiuj aferoj aĉeteblaj en drinkejo estas alkoholaj: ofte oni povas trovi sukertrinkaĵojn, kaj aliajn aferojn. Mi mem preferas aĉeti manĝetaĵon kiel paneton.
Post eniro al la kafejo, mi mendas nuksojn al la vendisto, kiu troviĝas malantaŭ alta meblo. Nuksoj kostas kelkajn eŭrojn, multe pli ol en superbazaro, sed la kosto ĉefe estas por havi la rajton profiti de komforta seĝo kaj varmo. En ĉiuj antaŭaj kafejoj al kiuj mi iris, pro amikaj proponoj, estis multe pli da bruo ol en ĉi tiu. La instruisto bone elektis. Nur estas eta anglalingva fonmuziko. La fonmuziko iom ĝenas min, sed tio almenaŭ bonas por igi personajn konversaciojn malpli aŭdeblaj de aliaj.
La instruisto demandas al mi kial mi venis al la kurso. Fek al nehonesteco! Tiufoje, mi respondos tute honeste! Mi respondas, ke mi venis ĉar mi sentas min tro sola. Mi respondas, ke mi esperis trovi junajn homojn kun kiuj amikiĝi. Mi respondas, ke mi ne venis al la dua parto de la kurso pro tio, ke mi ne trovis tion, kion mi serĉis. Mi pardonpetas, denove, de mia posttagmeza neĉeesto. Mi ne volas ke ŝi komprenu ĝin tiel ke ŝi pensus ke la kurso estis malbona (eĉ se tio estas vera).
— — Junulara renkontiĝo
Post eta paŭzo, ŝi demandas ĉu mi jam iris al junulara renkontiĝo por Esperantistoj.
La vero estas ke jes.
Mi jam iris al semajnfina renkontiĝo organizita de junuloj, en apuda lando. La renkontiĝo tre bonis, malgraŭ tio ke la organizado iom aĉis. Estis multe da stultaj problemoj, ĉefe pri veturoj, manĝoj kaj dormĉambroj. Pro la aliaj partoprenantoj, mi devis enlitiĝi malfrue, kaj vekiĝi frue, do tio estis tre laciga. Sed tiuj ĝenoj ne tro gravis ĉar la homoj tie bonegis. Neniam nekonatuloj estis tiom afablaj al mi. Estis kvazaŭ ni ĉiuj iom konis la aliajn pro komuna Esperantisteco.
La etoso en tiu renkontiĝo estis speciala. Samtempe troviĝis sento de familio, ĉar ĉiuj konis la aliajn malrekte de unu aŭ du personoj. Samtempe, la familio ne estas “fermita”, kaj ĉiam pretas enhavi pli da membroj. Neniu povas sidi sole sen esti alparolita ene de horo. Iu sola estas iu, kiu estas interesa por tujposta diskuto. Mi tiel parolis kun kelkaj homoj, kiuj diris esti timemaj, sed ili tute ne ŝajnis timemaj en la renkontiĝo. La timo de juĝo fare de aliaj homoj preskaŭ ne ekzistis ĉi tie. Esperantistoj estas diversaj pensmaniere kaj kulture, kaj ili malpli hezitas montri sian diversecon. Ne gravas ĉu mi, vi aŭ ri estas nenormala, ĉar ni ĉiuj estas. La normalo estas nenormaleco.
Sed tiu renkontiĝo okazis for de kie mi loĝas. Mi jam havis grandegan ŝancon ke mi povis ĉeesti. Tio okazis nur ĉar mi malkovris ke iu ne tro for volis iri tien, do mi petis ĉu mi povus kunvojaĝi. Ĝenerale, renkontiĝoj kaj kongresoj kostas multe tempe, mone, kaj energie. Homoj, kiuj ankoraŭ estas en lernejo ofte havas malfacilaĵojn por ĉeesti kongresojn, ĉar ili ne povas elekti kiam ili estas liberaj por vojaĝi. Liberaj feriaj tagoj por lernejanoj malsamas depende de la lando.
La ĉefa problemo rilate al Esperantistaj renkontiĝoj estas ke ili ne okazas sufiĉe ofte. Post sperti mian unuan junularan renkontiĝon eksterlande, mi fartis tre malbone. Mi konstatis kiom bona estas “Esperantujo”, kaj kiom nebona estas la resto de la mondo kompare al ĝi. Mi sciis, ke mi devis, kaj ankoraŭ devas, atendi multe da monatoj antaŭ ol povi sperti similan eventon denove. De Esperantujo, mankas al mi homoj disponeblaj kaj aŭskultemaj. Mankas al mi la facileco je rilati kun homoj sendepende de kiuj ili estas aŭ de kiu mi estas. Ne mankas al mi specifaj homoj aparte, sed mankegas al mi la memfido ke mi povas trovi proksimajn amikojn.
Ekzistas relative ofta vorto por tiu sentaro: postrenkontiĝa sindromo. Ĝi estas tute vera fenomeno, kiu okazis al aliaj partoprenantoj de la sama renkontiĝo. Dum kelkaj tagoj, ili sendis mesaĝojn de malfeliĉo per Telegram en la grupo pri la renkontiĝo. Sed post iom da tempo, ili forgesas kaj ne plu malfeliĉa pri tio. Sed por mi, jam monatoj pasis kaj mi ankoraŭ sentas la postrenkontiĝan sindromon. Mi demandas min ĉu iam tiu sento de manko foriros. Verŝajne ne. Ĝi ne foriros antaŭ kiam mi loĝos en Esperantujo. Sed loĝi en Esperantujo ne eblas. Mi sentas min senhejma. Verŝajne la sentoj foriros dum kelkaj tagoj en la posta renkontiĝo. Sed iri al alia renkontiĝo estos nur provizora solvo. Tuj post la renkontiĝo mi denove suferos dum monatoj, ree kaj ree.
Ŝajnas al mi ke nur du ebloj disponeblas: aŭ mi lernas vivi ekster Esperantujo, aŭ mi pligrandigas Esperantujon. Tutcerte mi preferas la duan solvon. Se mi kreas junularan renkontiĝon, mi helpos ne nur min. Mi helpos samtempe ĉiujn Esperantistojn, kiuj estas en la sama situacio de mi.
Mi tute ne spertas pri organizado de renkontiĝo. Alparoli nekonatulojn neesperantistajn? Ve! Kalkuli kiom da mono estas bezonata? Ve! Administri teamon kaj disdoni ordonojn? Veeee! Sed se MI ne faras renkontiĝon, kiu faros? Jam nenio estas farata en mia regiono! La celo kaj la rezulto tro gravas. Eble mi faros ion malbonan, sed almenaŭ estos io. Kaj ajnulo povas iĝi bona je ajno kun sufiĉa tempo. La sola vera problemo estas… ke mi estas sola. Ne eblas organizi junularan renkontiĝon por multaj homoj sole. Jam por junulara renkontiĝo por du, ankaŭ nomata amrendevuo, mi ankoraŭ ne sukcesis.
— — Kontakto
“Ĉu vi kontaktis la junularan movadon?” diris la ina instruisto, kiun mi preskaŭ forgesis dum mia pripensado kaj manĝado de nuksoj.
“Ho. Jes. Mi trovis retadreson ie en la Esperanto-retejo de la landa asocio. Mi sendis mesaĝon al ĝi antaŭ tri monatoj. Mi neniam ricevis respondon.”
Pri tiu junulara movado, mi faris kelkajn serĉojn. Mi ne trovis ligilon al konto en socia reto kiel Facebook, Twitter aŭ Telegram. Mi do ekpensis, ke la junulara movado de la lando estas malviva. Strangegus se junulara movado ne ĉeestus en sociaj retoj. Se ili uzus nur retpoŝtajn mesaĝojn, tio signifus ke aŭ ili ĉiuj ne plu junas, aŭ ili terure neefikas.
Ŝi eligas poŝtelefonon kaj vizitkarton de sia poŝo. Ŝi skribas telefonnumeron al ĝi per malnova skribilo. Ŝi puŝas la karton al mi. “Jen, estas la telefonnumero de la prezidento de la junulara asocio, Ludoviĉ. Vi devus kontakti lin.” Pro afableco, mi akceptas la karton. Mi respondas ke jes, mi kontaktos tiun personon, eĉ se voki iun tiel sonas strange. Mi verŝajne unue sendos mallongan mesaĝon, antaŭ ol voki. Mi malŝategas kiam iu provas voki min el nekonata telefonnumero. La homoj kiuj faras tion estas aŭ vendistoj aŭ aliaj tipoj de homoj kiuj ne respektas la atenton de aliaj. Kiam mi ricevas nepetitan vokon, mi tuj aldonas la numeron al nigra listo, kiu aŭtomate blokos postajn vokojn.
La ina instruisto diras, ke ŝi ne vidis tiun personon de longa tempo. Eble li ekvojaĝis al alia parto de la lando. Eble li tute ĉesis uzi la lingvon. Sed ĉiuokaze, se li estas (aŭ estis) prezidento de la junulara asocio, li verŝajne konas aliajn junajn Esperantistojn. Inter ili povas esti ke iu loĝas proksime de mi, kaj ri povus helpi min.
Eble provos tion, sed mi ne antaŭvidas multe da rezultoj el tio.
— — Atentobatalo
Mi jam provis Amikumu, la aplikaĵo de Esperantistoj. Amikumu estas poŝtelefona programo per kiu oni povas vidi je kiu distanco troviĝas la plej proksimaj registritaj Esperantistoj. La registritaj uzantoj povas rapide prezenti sin kaj diri kiujn lingvojn ili parolas. Estas kelkaj Esperantistoj en la urbo, eĉ tri aŭ kvar kiuj ŝajnas junaj. Mi kontaktis ilin ĉiujn, sed mi neniam ricevis respondon de ili. Apud ilia profilo, oni povas vidi ke ili ne konektiĝis al la aplikaĵo de multaj monatoj, foje eĉ jaroj. Ili verŝajne jam malinstalis la aplikaĵon, aŭ ili blokas ĝiajn sciigojn. Tiu aplikaĵo neniam utilis al mi, krom por montri ke Esperantujo estas granda je nombro kaj malaktiveco. Estas kiel malviva urbo. Oni scias ke iam troviĝis multege da homoj, sed oni ne vidas ilin nun. Mi pensas ke estus pli bone se Amikumu estus parto de kompleta vera mesaĝilo aŭ populara komunikilo, tiel ke homoj havus kialon por daŭre troviĝi en ĝi eĉ kiam ili ne estas uzantaj Esperanton.
Kial homoj kiuj lernas aŭ parolas Esperanton, kaj kiuj loĝas proksime, ne renkontiĝas? Ĉu tiu problemo ĉiam estis tiom forta, aŭ ĝi iĝis pli forta pro niaj modernaj vivstiloj? Kiam mi aŭdas iun proponi fari ion kun aliaj, la plej ofta respondo estas “Mi ne havas tempon”. Tamen, homoj uzas multege da tempo en superbazaroj, sociaj retoj, kaj negravtemaj babiloj. Mi ne pensas ke tiuj lastaj aferoj nepre malpli bonas, sed ke ili ne estas sufiĉaj kialoj por tute ignori renkontiĝojn. Kaj tio eĉ se oni loĝas for. Mi vivas relative for de la urbego, sed mi sentas ke mi devas profiti de ĉiu okazo, kiun mi havas por veni. Mi ne ĉiam havis kaj havos la eblon vidi Esperantistojn. Ankaŭ, veni al Esperantista renkontiĝo ne estas nur por mia bono, sed ankaŭ por la bono de la aliaj, kiuj havos la ŝancon renkonti min.
Kiam mi rigardas ĉirkaŭ mi, mi vidas amasojn de reklamoj, kiuj atentigas homojn pri multege da malsamaj aferoj. Tiuj aferoj ofte ne temas pri io esenca por homa vivo. Ili ofte donas erarajn ideojn. Neniu iĝis pli seksalloga manĝinte kokaĵon. Neniu povas solvi solecon per sukertrinkaĵoj. Ekzistas temo pri kiu mi vidas neniun reklamon: Esperanto kaj renkontiĝoj. La atento de homoj estas ĉie ŝtelita per aliaj aferoj. Tiu atentŝtelado okazas kaj rete, kaj viandmonde. Nun la plej popularaj retejoj kiel Facebook kaj YouTube faras ĉion por ke uzantoj restu plej longe en iliaj retejoj. Ili ne zorgas ĉu uzantoj havas liberan volon aŭ bezonas fari aliajn aferojn. Tio, kio nur gravas al ili estas ke ili donu siajn informojn, kaj ke ili vidu iliajn reklamojn. Mi ne scias kiel Esperanto povas trovi lokon en tiu konstanta batalo pri atento. Estas pli kaj pli da Esperantistoj, sed malpli kaj malpli da atento disponebla por la lingvo kaj ĝia uzado.
— — Pensofluo
Almenaŭ horo pasis. Mi devus reveni hejmen nun por ne atendi la sekvan trajnon dum horo. Mi mem tre lacas pro multo da interagoj kun nekonatuloj. Mi ĝisas la instruiston per simpla “dankon pro tiu diskuto”, kaj eliras de la drinkejo. Nokte, ĉio en la urbo aspektas tre malsame. Nur la aferoj ĉirkaŭ stratlumiloj videblas. Sabatvespere, eĉ stratvendejoj mallumas. Per Street View, ne eblas elekti la momenton de la tago kiam oni nereale vizitas urbon. Sed mi sufiĉe fidas mian memoron kaj miajn kapablojn pri vojtrovado. Mi senprobleme rekonas mensajn lokindikilon kaj plusekvas la vojon al la trajnstacio.
Mi atingis stratangulon de kie, mi nur devas laŭiri longan straton. Mi lasas mian cerbon libere pensi. Mi ŝategas tiun senton de libereco. Ĝi estas io, kion mi ŝatus neniam perdi. Mi ne scias ĉu aliaj homoj pensas tiom multe kiel mi. Mi kredas ke ne. Ili ofte tenas poŝtelefonon, aŭ ĵurnalon, aŭ parolas kun homoj. Mi demandas min ĉu mi estos malpli libera kiam mi havos kunulon. Miaj pensoj eble ĉiam estos aŭ oftege estos pri ri. Ĉu mi ĉiam devos paroli kiam ri estos apud mi, por ke ri ne enuiĝu? Mi esperas ke ne. Mi esperas ke ri scias (aŭ scios) kontentiĝi de voĉa silento. Mi ofte silentas voĉe, sed ne sente kaj esprime. Pli bonas silenti ol diri ion, kio ne helpas krei ligon de scio, fido aŭ sento.
Mi iom pensas pri ĉio, kio okazis al mi hodiaŭ. Mia cerbo repripensas ĉiujn situaciojn, kaj provas trovi kion mi povis fari pli bone. Mi pensas pri la frazo “Kiel vi fartas?”. “Kiel vi fartas?” “Kiel vi fartas?” “Kiel vi fartas?”. La instruisto multfoje ripetigis tiun frazon. Mi preskaŭ povas reaŭdi la voĉon de ĉiu lernanto, kaj eĉ de multaj aliaj homoj kiujn mi aŭdis diri tiun frazon antaŭe.
Kiel demando, “Kiel vi fartas?” ofte neutilas. La demando estas tiom kutime, ke la respondoj estas nur sensignifaj kaj aŭtomataj. Malmultaj homoj kuraĝas respondi honeste per “Malbone” al tiu demando. Kiu pretus diri, per tuta normala maniero, ke ili havas problemojn? Kiu pretas diri al homoj preskaŭnekonataj, ke oni estas malfeliĉa, kaj kial oni pensas esti malfeliĉa? Onia alparolato kutime scias preskaŭ nenion pri onia persona vivo, do ri ne vere povas helpi.
Resume, “Kiel vi fartas?” estas tre bona maniero por ekigi neekzistantan aŭ malkomfortigan konversacion. Mi do preferas aliajn postsalutonajn frazojn, kiuj estas malpli kutimaj, kaj kiuj igas homojn pensi pri utilaj kaj interesaj respondoj. Inter miaj plej ŝatataj demandoj troviĝas “Kion novan vi planas fari hodiaŭ?” kaj “Ĉu io bona okazis al vi hodiaŭ?”.
— — Pruvo de amo
La trajno jam troviĝas ĉi tie. Ĝi foriros post kelkaj minutoj. Mi sidiĝas. Mi pensas pri la ideo de trovi koramikon per Esperanto. Hodiaŭ ne estis sukcesa tago por tio. Tamen, mi havas esperon. Mi ricevis telefonnumeron de iu, kiu eble povas helpi min. Eble tio estas la komenco de io bona.
Kelkuloj verŝajne pensas ke ne eblas ami per Esperanto, pro tio ke ĝi estas planita lingvo. Sed al tio, mi tute malkonsentas. Ne ekzistas sento, kiun mi ne povas esprimi per ĝi. Kaj historio montras ke Esperantaj amrakontoj multe okazas. Kial ekzistas miloj da Esperanto-parolantaj denaskuloj? Ili ne aperis en nenio. Tio nur povas signifi, ke stabila rilato per Esperanto tute eblas. Estus perfekte se mi povus uzi la lingvon ĉiutage ene de familio. Mi eĉ ne bezonas iĝi parento por tio.
Mi demandas min kiel du Esperantistoj, kiuj amas unu la alian, atingas la punkton de krei familion en komuna hejmo. Se ili renkontiĝis dum internacia Esperantista renkontiĝo aŭ interrete, ili verŝajne loĝas en malsamaj landoj, kun malsamaj lingvoj. Tiuj landoj povas havi tre malsimilajn leĝojn, kiuj malpermesas facilan vizitadon aŭ facilan enloĝadon. Oni devas havi multe da kuraĝo kaj energio por decidi ellandiĝi, eĉ por vivi kun iu, kiun oni amas. Eĉ ne estas certe ĉu la ĉiutaga kunvivado bone okazos kaj longe daŭros. Lerni fremdan lingvon kaj landajn kutimojn nur por vivi kun iu alia ŝajnas al mi estis grandega pruvo de kuraĝo kaj amo.
Mia pensado ne igis min atenti pri la ĉirkaŭaj aferoj. Jam la trajno foriris de la urbego, kaj atingis la stacion apud kie mi loĝas. Mi eliris de la trajno tute senpense. Kaj nun, mi piediras aŭtomate, kiel mi faras en ĉiuj normalaj tagoj. Ĉiam la samaj arboj, domoj kaj stratoj aperas antaŭ miaj okuloj. Mi tute ne plu bezonas atenti pri tiuj aferoj, por ke mia korpo moviĝu plej lerte kaj rapide al mia domo. Miaj tagoj tiom similas al la aliaj, ke estas kvazaŭ mi ne vivas ilin. Mi ofte sentas, ke mi estas roboto, kaj la nura libereco kiun mi havas estas pensado. Miaj pensoj certe estas pli interesaj ol mia nuna reala mondo.
Mi atingis la domaregon kie mi loĝas. Mi jam supreniris la ŝtuparon kaj eniris mian hejmon. Mi faras la ĉiutagajn posthejmeniraĵojn: senvestiĝi, pisi, manĝeti. Sed tuj poste, anstataŭ iri al mia komputilo, mi faras ion alian: mi sidas al sur mia lito. Mi ne plu moviĝas. Mi rigardas nenion.
Plia pensaro:
“Tiu sento de soleco vere fekigas mian vivon! Pri ajna problemo kiun mi havas, la plej simpla solvo estus ke mi ne estus sola!”
“Tiu tago estis tuta malsukceso.”
“Estas nenio por mi tie.”
“Kial mi eĉ provis?”
— — Espo
Mi kuŝas sur mia lito. Mi rigardas la plafonon. Iom post iom, verda kaj blanka figuro aperas. Ri trairas la plafonon kiel fantomo. Nun, ri malrapide falas al mi, kun malfermitaj brakoj. Ri havas amplenan rideton kaj perfektan korpon. Neimageble bele. Kun ĉiuj plej dezirindaj ecoj. Tio ne estas la unua fojo, ke ri venas. Ri venas en nokto, kiam mi plej bezonas rin. Ri nomiĝas Espo. Mi amas rin.
Espo komencis viziti min kiam mi iĝis Esperantisto. Antaŭe, Espo estis sola, kiel fantomo nevidebla. Per la lingvo, ri sukcesis trovi min, kaj nun ri estas mia koramiko. Ju pli mi helpas homojn amikiĝi per la lingvo, des pli ofte Espo vizitas min. Ju pli mi helpas homojn lerni kaj uzadi la lingvon, des pli Espo helpas min pri miaj sentoj kaj ni ludemas kune por komuna feliĉo.
Mi fidas neniun pli ol Espo. Ri ĉiam estas tie, kiam mi bezonas rin. Kiam mi volas fari ion kun ri, ri samtempe volas. Neniu povas kompreni min pli bone. Kiam mi estas malfeliĉa, ri estas pli feliĉiga ol ajna amiko. Kiam mi estas sola, ri estas pli malsoliga ol ajna homo. Ri esence estas formiĝo de pura senkondiĉa amo.
Nun, mi volas profiti de la moleco kaj varmeco de ria korpo. Riaj malpezaj kruroj nun tuŝas la miajn. Niaj nudaj ventroj kovriĝas. Ri tenas mian kapon per siaj du varmaj manoj. Kun okuloj fermitaj, ri alproksimigas sian buŝon, kaj lasas sur mia frunto longan kison.
Per miaj du brakoj, mi ĉirkaŭkaptas rian bruston, kaj tiras ĝin al mia brusto. Mi volas, ke ri estu plej proksima. Same kiel ri trairis la plafonon, mi ŝatus ke ri povu iom trairi mian haŭton. Ri karesas mian hararon, dum mi salive kisadas rian kolon.
Ri levas sian kapon, kaj rigardas min. Mi vidas min en riaj grandaj brilaj okuloj. Ri denove alproksimigas sian kapon, sed tiufoje al mia buŝo. Ri malforte kaptas mian malsupran lipon per siaj dentoj, kaj suĉas ĝin. Mi tre ŝatas la senton. Mi malfermas mian buŝon, kaj ri profitas de tio por enmeti sian langon. Niaj buŝoj estas fermita tunelo.
Dum ri esploras la internon de mia buŝo, mi karesas rian dorson per miaj manoj. Mi iras de supre al malsupre, de la ŝultroj al la pugo. Mi nun forte tenas riajn du sidvangojn, kaj masaĝas ilin per grandaj cirkloj.
Ri decidas glitigi sian langon de mia buŝo ĝis mia brusto. Per langfrapetoj, ri lekas unu de miaj cicoj. Nun, ri enbuŝigas iun, kvazaŭ ri povus eltiri lakton. Tio estas ĉarma. Ri estas kvazaŭ bebo kiun mi nutras. La sento mem surprize agrablas. Mi volas, ke ri suĉu pli forte, por ke mi sentu tion pli bone.
Samtempe, io inter miaj du kruroj pli grandiĝas kaj leviĝas. Ĝi rekte tuŝas rin. Mi scias ke ri sentis ĝin, ĉar ri reagis per rideto. Ri verŝajne scias tion, kion mi ŝatus fari. Ri ŝategas plezurigi min. Ni ĉiam havas novajn ideojn, kaj ni ŝatas provi ilin kune.
Sed. Timo ekatakas min. Kio okazos se iam mi perdas esperon? Ĉu Espo malaperos? Mi ne volas perdi rin. Ĉu iu povus anstataŭigi Espon? Subite, mi aŭdas korrompiĝan ĝemon. Mi provas rigardi Espon, sed ri estas nerekonebla. Kio okazas? Mi eĉ ne plu povas vidi riajn brilajn okulojn. Ri disformiĝas kiel ĉokolado en forno. Miaj manoj estas kovritaj de tio, kio estis oreloj. Mi timas. Mi ne plu povas teni rin. Ria kapo falas kaj kaĉiĝas al sur mia brusto. Estas kvazaŭ mi estas kovrita de mortaĵo, kiu rapide putras. Mi provas igi rin moviĝi, sed ri ne plu estas ri, sed ĝi. Nur fizikaj reguloj plu regas la restaĵojn. Ĝi rapide likviĝas. El mia tuta korpo disglitas Esperoj. Mia lito rapide malpuriĝas, kaj mi rapide malvarmiĝas.
Mi subite vekiĝas. Mi estas kovrita de ŝvito.
— — Plurmonata malkuraĝiĝo
Mi revenas de mia laborejo. Kiel kutime, mi lacegas. La kvin tagoj de laborsemajno finiĝis. En du mallongaj tagoj, mi povos ĉesi labori por aliaj homoj, kaj mi povos labori por mi. Mi okupiĝos pri la aferoj, kiuj plej gravas al mi. Mi ne scias kion fari morgaŭ. Estus bona ideo trovi ion por fari. En la lastaj semajnfinoj, mi restis hejme. Sed nun la monato estas aprilo, la komenco de printempo. Eble mi vizitu kelkajn parkojn por vidi kiom multe la floroj revenis.
Por pleja komforto, mi malplenigas mian sakon kaj saketon. Ju pli malpeze ili estos, des pli libera mi sentas min, kiam mi piediras. De la sako, mi forigas notlibrojn kaj administrajn dokumentojn. De mia saketo, mi forigas pezajn monerojn kaj flugfoliojn. Foje, moneroj glitas al en internaj poŝoj. Do mi foje esploras ilin fingre por forigi ilin. Ĉi tie iam troviĝis kondomo, sed mi forigis ĝin. Ĝi estis neutila pezo.
Karto tranĉetas mian fingron. Mi prenas ĝin per alia fingro por eligi ĝin de la saketo. Kio estas tio? Ĝi aspektas kiel vizitkarto, sed ĝi havas pli da koloroj ol kutima serioza vizitkarto. Sur ĝi estas printita per violkolora inko la vortoj “Instruisto de Esperanto”. Telefonnumero troviĝas sub tiu titolo. Sur la alia flanko de la karto troviĝas io mane skribita, la vorto “Ludoviĉ”, kun apuda telefonnumero. Mi nun memoras. Tiuj kontaktinformoj apartenas al prezidento de la junulara Esperantista asocio de la lando.
Mi memoras en kiuj cirkonstancoj mi ricevis tiun karton. Estis en unu el tiuj tagoj, kiam mi provis serĉi koramikon. Mi ne provi serĉi de pluraj monatoj. Lastvintre, serĉado de koramiko tro okupis mian menson. Mi pensis multe tro pri tio. Estus pli bone se anstataŭe, mi pensis pri aliaj aferoj, kiel laboro, sano kaj familio. Post multaj provoj, post eko de nenia amrilato, mi malrapide perdis esperon. Mi havas la impreson, ke mi malŝparis multege da tempo.
Dum tiu tempo senserĉada, mi pensis “mi nur bezonas esti mi mem” kaj “nur tempo estas bezonata”. Interne mi scias ke tiuj pensoj estas eraraj. Ne sufiĉas normale vivi por trovi amon. Trovi koramikon hazarde ŝajnas eĉ pli malverŝajna kiam oni ne estas malsamseksama. En la nuna socio, se oni aspektas iĉe, homoj supozas ke oni povas ami nur inojn. Kontraŭ tiuj antaŭsupozoj, oni devas montri la tipon de homo, kiun oni estas. Se oni ne faras tion, oni ekhavos nenion. La ampreferoj de homoj ne videblas sur ili.
Do jes. Mi povus trovi koramikon nur per montro de miaj seksaj kaj amaj preferoj. Por tio, la reala mondo, la viandmondo, estas malefika. La “reala” mondo montras homojn malreale. Por povi esprimi onin, oni devas fari tion kadre de sociaj kaj personaj retejoj. Jen laboro, kiun homoj “ame kaj romantike normalaj”, do ne kviroj, malofte bezonas fari. Kiam malsamseksamulo plendas pri soleco, mi kompatas, sed ri devas konstati ke je nombro de ebloj por trovi malsolecon, ri estas bonŝanca.
— — Invito al reprovo
Vidi la telefonnumeron estas kiel invito al reprovo. Ĉu per ĝi mi kontaktu la junularan movadon, kaj de tie mi trovus koramikon? Mi pensas ke tio estas malbona ideo. Nu, estas la celo trovi koramikon tiel kiu estas malbona ideo. Se mi denove malsukcesos, mi fartos eĉ pli malbone ol antaŭe. Se oni rigardas aferojn objektive, junulara Esperantista movado ne ekzistas por helpi siajn membrojn trovi koramikojn. Koramikiĝi nur estas ebla flankefiko de la uzado de Esperanto. Mi ne devus helpi, se mi pensas unue pri miaj propraj personaj mankoj, kaj ne unue pri la mankoj de la junulara movado. Nu, eble al ĝi mankas junulo kiel mi.
Mi tute certas ke Esperanto igas multajn homojn trovi aliajn homojn kaj krei amrilatojn. Tio estas nur unu el la multaj avantaĝoj, kiujn la lingvo povas doni al siaj uzantoj. Se la lingvo estus multe pli populara, mi havus multe pli da okazoj ekhavi amrilaton per ĝi. Se mi ne havas koramikon nun, tio eble estas ĉar ne sufiĉe da homoj agadis por diskonigi kaj uzigi la lingvon. Mia nuna problemo eble ne ekzistus se aliaj homoj estis pli aktivaj pri la lingvo. Mia problemo estas ligita al problemoj de la lingvanaro. La sento de soleca aĉas. Mi ne volas ke aliaj homoj sentu ĝin. Se Esperantistoj ne faras la farendaĵojn pri tio, mi faros ilin. Mi tro zorgas pri mi kaj mia Esperantisteco.
Do ŝajnas al mi nun evidente, ke kontakti Ludoviĉ estas la bona decido. Tio estas la plej rekta metodo por proksimiĝi al la loka agado. Mi volas helpi homojn renkontiĝi per Esperanto, krei aferojn kune, kaj diskonigi tiujn aferojn. Eble mi renkontos kelkajn homojn, iujn ĉarmajn iĉojn, inojn aŭ aliajn. Eble mi ne renkontos tian ulon, al kiu mi povus malkaŝi amajn sentojn. Sed mi devas iom forgesi min. Mi ne agados por mi, sed por la komunumo, eble eĉ por la homaro. Malrekte tiu agado helpos min, sed post longa tempo de kunlaborado.
Espereble, pro la laboro, mi eĉ ne havos tempon por pensi pri soleco. Mi pli feliĉas, kiam mi sentas ke mi regas la aferojn, kiuj okazas. Mi amas partopreni en projektoj, kaj vidi ilin progresi. Trovi koramikon temas pri ŝanco, dum agadi por Esperantujo pli temas pri ĉiutaga fakta laboro. Kaj laboro estas io, kion mi povas fari kun certeco. Kaj honeste, fek al ŝanco, fek al bezoni ŝancon. Oni ne bezonu ŝancon por havi bonan vivon. Ĉiuj homoj meritas bonan vivon, sed ne ĉiuj homoj ricevas bonan ŝancon. Mi volas krei mondon, kie ŝanco ne nepras por esti feliĉa. Mi volas mondon, kie Esperantistoj estas pli feliĉaj. Ajna ago aŭ aĵo plia por Esperantujo estas kontribuo, kio restos al la komunumo post mia morto. Tio pli gravas ol ĉiuj amdeziraj pensoj egoismaj.
— — Interreta spionado
Mi ne volas ĝeni Ludoviĉ per telefonvoko. Pli bonas kontakti lin unue per mesaĝo, tiel li havos pli da tempo por respondi bone. Sed antaŭ ol sendi telefonan mesaĝon, mi volas esplori pri tiu homo en la interreto. Tio helpos min scii pli pri li. La celo ne estas scii ĉu li koramikigeblas, la celo estas scii ĉu li ne danĝeras. Se mi trovas, ke li estas ligita al grupoj aŭ opinioj maltoleremaj, mi evitos paroli kun li. Certe mi ne volus kunlabori kun tia homo, kiu kredas ke iĉoj pli valoras ol inoj, aŭ kiu kontraŭas rajtojn de minoritatoj.
Mi antaŭvidas, ke mi trovos kelkajn informojn pri li. Eĉ mi, kiu uzas la interreton alinome kaj zorge, mi havas multajn privatajn informojn publike videblaj. Mi ne kulpas pri tio. Tio, kio kulpas estas la socio en kiu mi devas vivi. Mi estas ĉirkaŭita de homoj, kiuj ne zorgas pri privateco. Ili uzas sian veran nomon en la interreto, kaj publike disdonas mesaĝojn kaj fotojn pri ĉio ĉirkaŭ ili. Ili donas multajn informojn pri si, kaj aliaj, foje nekonscie. Ili ne komprenas kiom danĝera tio estas. Ŝokis min lastatempe, ke la Esperantista renkontiĝo, al kiu mi iris, aldonis mian nomon al listo de partoprenantoj. La listo tute publikas, kaj tuj videblas per Google. Ili ne atentigis min, ke ili faros tion. Nun, ĉiuj povas facile scii, ke mi estas Esperantisto. Espereble ne okazos nova mortigado de Esperantistoj dum mia vivo.
Profesiaj dungistoj tre ofte esploras la interreton por ekhavi pli da informoj pri la homoj, kiuj volas laboron. Homoj, kiuj donas informojn pri si, facile iĝas viktimoj de antaŭjuĝoj. Ĉi tie, ricevi laboron pli malfacilas por homoj, kiuj venas de sudaj landoj. Retserĉiloj multe faciligas la ekhavon de informoj, kiuj kondukas al malegalecaj preferoj. Ankaŭ bankoj kaj sanasekuroj faras tion. Se homo donas signojn, ke ri uzas monon riske, bankoj malpli emas pruntedoni monon. Se homo donas signojn pri malsano aŭ malsanemo, ekzemple pro trodikeco aŭ depresio, sanasekuroj asekuros kontraŭ pli da mono, ĉar tia homo pli emas multekosti.
Mi ne povas sufiĉe komprenigi al miaj amikoj la riskon, kiun ili alportas al si kaj al mi. Verŝajne ne eblas ŝanĝi homojn unuope. Ilia sinteno ŝanĝiĝos, kiam ilia socio ŝanĝiĝos. Dumtempe, por protekti min, mi metas multege da bariloj inter la viandmonda vivo, kaj la interreta vivo.
Mi sentas min iom kulpa, kiam mi facile trovas kaj rigardas la informojn lasitajn de homoj en multaj retejoj. Eĉ se mi tute ne volas juĝi homojn, havi tiujn informojn faras ke mi antaŭjuĝas senkonscie. Mi devus ĉesi “spioni”, sed ne, mi plu informiĝas pri homoj. Mi ne estas la sola, kiu faras tion. Mi tro timas ke sen esplorado, mi ne havos gravan informon.
Mi tajpas “Ludoviĉ Esperanto” en fama retserĉilo. 40 rezultoj aperas. La unua trafo estas paĝo en Vikipedio, la Esperanta Wikipedia. Iu uzas la nomon “Ludoviĉ” en tiu retejo. Verŝajne temas pri la sama homo. Mi alklakas, kaj iras al la historio de kontribuoj. Li kontribuis al Vikipedio, sed ankaŭ al angla kaj slavaj Wikipedia-oj. Li ĉefe redaktis kelkajn artikolojn pri lingvoj, pri programado, kaj pri Esperantistoj mem. Li ŝajne havas bonajn konojn pri gramatiko, kaj en diskuto, li argumentas ke “dank’al” estas eraro. Per la historio, estas facile scii pri kio li interesiĝas aŭ scias. Tre bone. Li ŝajnas simili al averaĝa Esperantisto: iu interesa kaj alparolinda.
La sekvaj trafoj de la retserĉilo montras al mi diversajn retejojn, en kiuj li partoprenis. Li respondis al kelkaj demandoj en Stack Exchange, retejo kie homoj povas fari demandojn pri multaj temoj, ekzemple pri Esperanto. Li ankaŭ kontribuis al pluraj Esperanto-vortaroj publike alireblaj, eĉ se neniu tre valoras ekster Reta Vortaro kaj Vortaro.net. Kaj ho, li havas konton en Facebook. Mi alklakas la paĝon, kaj Facebook blokas min: mi devas krei konton por rajti vidi tiujn informojn. Nu, tio ne multe gravas, mi nur bezonas rigardi malnovan version de tiu paĝo, kiu estis konservita per alia retejo. Jen, mi havas la informojn. Li havas 28 jarojn, kaj li loĝas… for. En la sama lando, sed tre for.
— — Ekparola timo
Mi ne trovis ligilon al tujmesaĝilo, kiun mi uzas. Mi tamen trovis retadreson en malnova reteja paĝo. Mi povus sendi retmesaĝon al la adreso, sed mi timas ke ĝi estas tro malnova kaj ne plu uzata. Eble la mesaĝo neniam estos legata, kaj mi ne povos facile scii tion. La nura bona solvo, kiu restas, ŝajnas do uzi telefonon.
Mi do sendas SMS-mesaĝon. Mi evitas uzi ĉapelliterojn, ĉar la teknologio SMS ne traktas ilin bone. La literoj kiel ĉ, ŝ kaj ŭ malaperas de la SMS-mesaĝoj, kiujn mi sendas.
“Saluton, mi estas juna Esperantisto kiu logxas apud la urbego. Mi sxatus helpi la uzadon de Esperanto proksime. Cxu vi scias kion mi povus fari, kaj kiujn homojn mi povus kontakti por tio? Mi dankas vin pro legado kaj ebla respondo. :)”
Ve. Mi esperas ke mi estis sufiĉe afabla. Ĉu mi elektis la ĝustan momenton por sendi la mesaĝon? Eble mi devis sendi tiun mesaĝon morgaŭ matene. Eble li lacas nun, do kiam li vidos la mesaĝon, li pensos “mi respondos morgaŭ”, kaj li forgesos respondi morgaŭ. Ve. Aĉas. Mi vere devis sendi tiun mesaĝon morgaŭ matene. Matene, homoj pli feliĉas kaj faras decidojn pli bonajn. Ho. Fakte, eble ne. Li estas junulo, do li verŝajne dormas sabatmatene. Mi do elektis la ĝustan momenton, mi esperas.
Por pensi pri io alia, mi premas bildetojn de aplikaĵoj de mia poŝtelefono, por vidi ĉu troviĝas ie io interesa. Aaaaaa! Mia telefono subite ekvibris. Jena SMS-mesaĝo aperas:
“Jes. Cxu ni povos paroli pri tio morgaux?”
Tio okazis rapide. Li ne malŝparis tempon kun salutoj, kaj tuj diris tion, kion li volas diri. Mi ŝatas tion. Oni ne perdu tempon pri negravaĵoj. Oni ankaŭ ne perdu tempon por stresi ĉu oni estis sufiĉe afabla. Mi similstile respondas:
“Jes. Mi tute disponeblas morgaux por tio. Cxu mi povas voki vin je la 10a aux alitempe?”
Li denove respondas tre rapide:
“Tio tute bonas por mi. Gxis”
Mi finas la interŝanĝon:
“Dankon. Gxis morgaux :)”
Bone. Tio multe pli simplis ol mi pensis. Mi sukcesis fari unuan kontakton. Mi esperas, ke mi donis bonan impreson. Mi uzis la vizaĝsignon “:)” kvazaŭ mia vizaĝo aspektis tiel, kiam mi respondis. Mi kredigas min pli afabla, kiam mi uzas ĝin, mi pensas.
— — Junulara movado
Hodiaŭ estas sabato. 10:00. Mi tenas mian poŝtelefonon. Mi premas la butonon por voki. Mi atendas respondon dum 1 sekundo, 2 sekundoj, 3 sekundoj. Je la deka sekunda, li respondas.
Ludoviĉ: Saluton?
Mi: Saluton. Mi sendis mesaĝon al vi hieraŭ vespere. Mi estas Miles.
Lu: Ha, jes, vi volas scii kiel helpi la junularan movadon. Bone. Kiel vi fartas?
Mi: Mi fartas bone.
Lu: Okej… do, en kiu urbo vi loĝas?
Mi: Oriente de la urbego. Mi estas ligita al ĝi per trajno.
Lu: Ha, mi loĝas en la sudo de la lando. Bedaŭrinde, mi konas preskaŭ neniun apud la urbego.
Mi: Ĉu vi ja ankoraŭ estas la prezidento de la landa junularo?
Lu: Jes. Mi estas tio de pluraj jaroj.
Mi: Mmmmm, ĉu vi scias ĉu okazas aferoj ĉirkaŭ la urbego?
Lu: Mi povas rapide konsulti la mesaĝojn senditajn al la dissendolisto… momenton… ne ŝajnas ke nenio okazas.
Mi: Se io okazos apud la urbego, kiel mi povus scii tion?
Lu: Nu, ekzistas tiu dissendolisto, kiun vi verŝajne povas trovi en la retejo de la landa asocio. Aldonu vian retadreson al ĝi. Sed atentu ke homoj ofte ne uzas ĝin kiam ili organizas ion. Do se mi estus vi, mi rigardus la retejon de via loka asocio.
Mi: Ha jes, mi fakte konsultas tiun retejon de tempo al tempo. Preskaŭ nenio estas anoncata ĉi tie. Neniam okazis evento specife por junuloj.
Mi ankoraŭ ne ricevis utilan informon.
Lu: Do vi serĉas eventon por junuloj? Mi kredas ke tia evento ne ekzistas. Krom eble de tempo al tempo en apuda lando. Se vi volas eventon por junuloj en nia lando, vi devos fari tion.
Mi: Mi? Mi ŝatus, sed mi ne certas ĉu mi kapablas fari tion.
Lu: Ofte estas pli facile ol oni pensas. Iu ajn povas fari bonan renkontiĝon. En la interreto, vi povas trovi kelkajn gvidilojn fare de TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Mi: Mi ne pensas ke mi povas fari tion sole.
Lu: Ho, se vi faras ion simplan kiel kafejan renkontiĝon, vi ne bezonas alian homon, krom se vi timas tro.
Mi: Kafeja renkontiĝo?
Lu: Jes. Vi nur bezonus elekti kafejon kaj daton, anonci tion, kaj esperi ke kelkaj homoj venos por uzi la lingvon kun vi.
Mi: Tio ja ŝajnas farebla. Mi tamen ŝatus fari tion kun iu alia, tiel se neniu venas, mi havus iun kun kiu paroli. Kaj eble mi ne estas la plej interesa homo. Esti kun iu alia estus pli komfortiga, kaj pli aspektus kiel vera renkontiĝo.
Ludoviĉ ne respondas. Espereble mia timemo ne ĝenis lin.
Mi: Ho, mi havas alian demandon. Kiel mi povas iĝi membro de la junulara Esperantista asocio?
Lu: Vi nun estas.
Mi: Kio? Kion mi faris?
Lu: Mi ĵus aldonis vian nomon al la listo de junaj aktivuloj de la lando.
Mi: Kio? Ĉu tio sufiĉas por esti membro de la asocio?
Lu: Jes. Antaŭe membroj devis plenumi aliĝilon. Ili devis sendi ĝin kun 10 eŭroj al specifa adreso. Kaj tion, ili devis fari ĉiujare. Ni decidis ĉesi fari tion.
Mi: Ĉu tiuj formalaĵoj malhelpis?
Lu: Ege. Fakte niaj membroj ĉiam forgesis re-aliĝi. Rezulte, en mia loka aktiva junulara klubo, nur la duono de la aktivuloj efektive estis membroj de la junulara asocio.
Mi: Mi supozas ke tio ankaŭ malhelpis homojn kiuj loĝas for de tiuj kluboj aliĝi al la asocio.
Lu: Jes. Ju pli estas plenigendaj paperaĵoj, des pli homoj malkuraĝiĝas. Kaj homoj, kiuj ne loĝas apud Esperantista klubo aktiva, ne povas facile ricevi informojn pri la aliĝado. Do multaj homoj ne aliĝas, kvankam ili estas aktivaj loke por Esperanto.
Ludoviĉ plu klarigas:
“Ni do konkludis ke la aliĝa sistemo donis malbonajn informojn pri la aktiveco de la junularo de nia lando. Estas multe pli da aktivuloj ol estas faktaj membroj surpapere. Por reflekti tion, ni decidis ke ĉiu homo kiu volas esti en la listo de membroj povas, kaj ili nur bezonas peti ĉiujare por esti en ĝi.”
“Pri la mono, antaŭ tri jaroj, ni havis 20 membrojn, kaj ni do ricevis 200€ entute. La sumo estas malgranda. Mi mem povus facile doni 50€ rekte el mia propra banko se Esperanta projekto plaĉas al mi. Multaj aliaj membroj de la asocio ankaŭ povus.”
“La fakto ke oni devis pagi por membriĝi igis multajn homojn malinteresiĝi pri la asocio. Junuloj ne emas aŭ ne povas pagi per la interreto. Ankaŭ kulpas la malnovaj sistemoj, kiujn ni uzas pro kunlaboro kun la ĝenerala landa asocio.”
Mi mem, estante junulo, nur povas konsenti kun tiuj ŝanĝoj. Mi ne bone komprenas kiel asocioj funkcias, sed estas evidente ke homoj nuntempe forkuras de ĉia administreca ago. Eĉ pli se ili ne utilas por povi helpi.
Mi: Momenton, ĉu vi vere havis nur 20 membrojn? Nun kiom da membroj vi havas?
Lu: Ĉirkaŭ 35.
Mi: Kie ili estas?
Lu: Ĉirkaŭ 20 en mia urbo, la aliaj iom ĉie. Tiuj aliaj estas en etaj kluboj, aŭ translokiĝis, aŭ estas konataj de ni nur nome.
Mi: Kial estas tiom da Esperantistoj en via urbo?
Lu: Ni sukcesis konvinki lernejon fari nedevigan kurson pri Esperanto, kaj multaj homoj sekvis la kurson. Post la kurso, la instruisto permesis al mi prezenti la asocion al la klaso, kaj multaj aliĝis.
Mi: Ha jes, indus konvinki pli da lernejoj fari tion, kaj en aliaj urboj. Strangas ke la plimulto de la “landa” junulara asocio fakte troviĝas en unu urbo.
Ludoviĉ respondas al tio longe:
“Do jes. La celo igi la aliĝadon multe pli facila ankaŭ estas kuraĝigi homojn kiuj loĝas en aliaj urboj aliĝi. La malnova sistemo profitis al agado tro loka. Rezulte, la Esperantistaj grupoj kun malpli da membroj iom post iom mortis ĉar ili sentis sin ignoritaj kadre de la asocio. Ankaŭ okazis problemetoj pri transdono de la mono al aliaj lokaj grupoj. Multaj grupoj “sendependiĝis”, kaj ili verŝajne ĉiuj formortis ĉar oni ne plu aŭdas ilin. Eble kelkaj ankoraŭ iom agadas, sed oni ne scias per kiu sistemo.”
— — Preparado al kafeja renkontiĝo
Tiu konversacio estis interesa. Mi imagis, ke iĝi membro de la asocio ŝanĝus aferojn, sed ne. Tio ŝanĝis tute nenion. La junulara asocio mem povus esti tute normala grupo, sen la titolo de “asocio”. Pro tio ke ĝi estas “asocio”, homoj devas plenigi enuigajn dokumentojn. Iel mi pensis ke per aliĝo al la asocio, aferoj iĝus pli facilaj. Mi havus kunlaborantojn, sed ne. Ŝajne oni povas atendi nenion de aliaj, kaj se oni volas ion, oni devas fari tion mem.
Mi ekparolas al mia amikaro en Telegram:
Mi: mi volas organizi renkontiĝon
Dano: ĉu internacia renkontiĝo?
Mi: ne, simpla loka renkontiĝo en kafejo
Mi: ideo de la prezidento de la junulara asocio
D: ho, vi kontaktis ilin, tre bone
D: mi ŝatas la ideon, kaj mi ŝatas ke vi volas fari tion =)
D: ĉu ili helpos vin?
Mi: ne, ili ne povas
Mi: mi faros ĉion sole, kiel kutime
Rasin: momenton, kiel vi planas trovi partoprenantojn?
R: Esperanto nur estas granda interreta memeo
Mi: mdr, ne trolu bv
Mi: mi scias ke preskaŭ neniu plu uzas la lingvon ekster la interreto
Mi: sed eble tio okazas pro manko de okazoj
Mi: unue estos la okazoj, kaj poste estos la homoj
R: sed neniu volas uzi Esperanton en loka renkontiĝo
Mi: mi volas
Mi: bonvolu ne ĉiam sedi miajn ideojn
R: okej
R: 8ej
Susie: ĉu vi jam elektis lokon?
Mi: ne
D: en mia lando ekzistas famaj kafejoj nomataj Starbucks, foje homoj renkontiĝas en ili
R: ili estas multekostaj! pli bonas iri al restoracio kiel McDonald’s
R: ili havas bonajn fritojn
S: multaj Esperantistoj ne iros tiam, multe da ili estas veganaj, kaj ili ne volas subteni invadan McDonald’s
S: Esperantistoj kutime preferas iri al bonaj lokaj restoracioj
D: sed tradicia restoracio estas tro malsimpla por renkontiĝi kun homoj kiujn oni ne konas
D: homoj povas veni kaj foriri iam ajn de normala Esperanto-renkontiĝo, kaj tio ne facilas en restoracio
S: jes, nu, mi ne vere proponis tiun ideon
D: mi vere pensas ke kafejo estas pli taŭga
D: la prezo de Starbucks ne vere estas problemo
R: malriĉuloj ne lernas Esperanton, do jes
S: mi konsentas ke la prezo verŝajne ne estas problemo
S: iu kiu jam havas la kuraĝon por iri al Esperanta renkontiĝo ne multe pensas pri la prezo de kafo
Mi: mi ĉiuokaze povas aĉeti ion por tiuj, kiuj ne havas monon… kondiĉe ke ili venas
Mi: eĉ se mi malŝatas kafejojn, mi ŝatas vian ideon Dano
D: jes, kaj grandaj trajnstacioj ofte enhavas tiujn kafejojn
D: do homoj povos trovi ilin facile :)
Mi: jes, mi pensas ke mi faros tion en trajnstacio
Mi: bonŝance, la stacio kiun mi uzas en la urbego havas iun tian
S: do bone, nun, ĉu vi elektis daton?
Mi: mi volas fari tion sabate aŭ dimanĉe
Mi: mi ne povas organizi aŭ ĉeesti ion ajn en la semajn-ne-fino, mi revenus hejmen tro malfrue
Mi: tial mi preferas semajnfine
Mi: tiel mi povos iri, sed ankaŭ ĉiuj aliaj kiuj ne loĝas en la urbego povos iri
Mi: por la horo, mi pensas pri io je 13:00 aŭ 16:00
Mi: se tio okazas tro malfrue, homoj kiuj ne loĝas rekte en la urbego povas havi problemojn por reveni hejmen, do ili entute ne venos
D: inter la du, mi elektus 13:00
D: tio donas pli da tempo por fari aferojn poste
R: ekzemple se vi renkontis iun, kiun vi tre ŝatas ;)
Mi: nu jes, kaj mi supozas ke tiuj, kiuj bezonas 1 aŭ 2 horojn por veni ne venus por nur 1 aŭ 2 horoj da babilado
Mi: eble ili profitos de la okazo fari aliajn aferojn en la urbego
D: mi do faros je 13:00
D: mi estos libera venontsemajnfine, do mi povos fari tiam
S: nun, kiel vi planas reklami vian renkontiĝon?
Mi: mi volas ke la lokaj Esperantistoj estu informitaj, sed mi ne trovis vojon de komunikado por tio, ekzemple mi ne trovis Telegram-an grupon pri la regiono
S: ĉu vi reklamos per Facebook?
R: Facebook aĉegas! Ĝi igas Esperantaĵojn malvideblaj kaj kaŝas Esperantistojn de la resto de la mondo!
Mi: mi ne uzos Facebook
Mi: la grupoj Facebook-aj estas spamejoj por eventoj kiuj okazas tro for
Mi: ili ne estas utilaj krom por vidi nuntempajn trolaĵojn kaj polemikojn
D: sed estas multe da homoj en Facebook, kaj tiuj homoj ofte uzas nur Facebook. Se vi ne uzas Facebook, vi ne povos informi ilin
Mi: mi scias, mi jam provis reklami multajn Esperantaĵojn en la interreto per Facebook, sed tio neniam donis verajn rezultojn.
Mi: la retejo ne emas montri miajn afiŝojn al homoj, ĉar la algoritmo kiu decidas ĉu afiŝo estas montrata ne ŝatas Esperanton
Mi: ĝi preferas montri la afiŝojn, kiuj kreas reagojn rapide, kaj tio pli ofte okazas por afiŝoj en lingvoj kiuj havas pli da parolantoj
Mi: kaj Esperantistoj kutime parolas plian lingvon, kiu estas pli uzata ol Esperanto, do Facebook preferas montri la mesaĝojn en la lingvo neesperanta
S: do kiel vi faros por reklami?
Mi: mi anoncos en Amikumu, tiel apuduloj kiuj havas la aplikaĵon ekscios. Verŝajne ne multe legos sed 1 estas pli ol 0
Mi: mi ankaŭ petos al tiu, kiu zorgas pri la retejo de la loka asocio. Mi ne konas tiun homon. Espereble ri legos mian retmesaĝon rapide, kaj afiŝos ĝin
Mi: kaj mi sendos pepaĵon pri la evento en Twitter. Tio verŝajne alportos neniun homon sed estas grave disponigi informilojn al tiuj, kiuj volas informiĝi. Twitter povas iĝi tre utila se mi faras multajn renkontiĝojn kaj ekhavas multajn sekvantojn. Estas pli bone komenci krei komunumon frue en tiu retejo.
S: eble ankaŭ provu reklami per Eventa Servo, kiu listigas ĉiujn eventojn en Esperanto laŭ loko kaj dato. La retejo estas nova, sed ĝi estas tre bone farita
Mi: ni vidos ĉu la reklamado funkcios
— — Papera taso
Papera taso staras sur mia tablo. Mi rigardas la tason. Verda emblemo kun blanka stelo videblas sur ĝi. Evidentas ke tiu emblemo ne estas pri Esperanto, ĉar en ĝi troviĝas ino. Tra la papero de la taso, mi vidas la nigrecon de kafo. Tion mi mendis, tuj post eniri la kafejon. Tiu taso estas la sola afero kun mi, krom la tablo kaj kvar sidlokoj. Kvin minutoj restas antaŭ ol la renkontiĝo devas komenciĝi. Por esti rekonebla, mi portas verdan ĉapelon el lano. Ĝi tute verdas. Se mi scius triki, ĝi parte blankus, kaj havus verdan stelon. Tia ĉapelo estus pli rekonebla de Esperantistoj. Se iu venas por la renkontiĝo, mi ne estas maltrafebla. Mi esperas.
Mi atendas. Mi plu atendas. Bonas ke malmultaj homoj troviĝas en la kafejo. Alie, estus malafable okupi kvarpersonan tablon unuope. Mi sidis tiel ke mi povas facile vidi la homojn, kiuj eniras kaj eliras la kafejon. Neniu eniranto ŝajnas serĉi min. Aŭ tiuj enirantoj estas kun aliaj homoj, aŭ ili rapide aĉetas ion kaj foriras. Mi ĉirkaŭrigardas, kaj vidas homon, kiu sole sidas kun komputilo. Ŝajne ri laboras pri ia teksta dokumento aŭ prezentaĵo. Kunporti komputilon estas bona ideo. Aĉas ke mi ne faris tion. Mi havus ion por fari. Mi eĉ povus uzi ĝin por montri kelkajn aferojn al la Esperantistoj, kiuj eble venus. Nun, mi solas senkomputile kaj kvarpersontable. Mi ĉiel donas la impreson ke mi vanege atendas homojn.
Mia nomo estas skribita sur la taso. Tiel ili faras ĉi tie: oni donas sian nomon kiam oni aĉetas ion. Ili preparas per strangaj maŝinoj, kaj kiam la trinkaĵo pretas, ili uzas la nomon por voki tiun, kiu aĉetis.
Mi ankoraŭ atendas. Mi atendadas. La renkontiĝo devis komenciĝi antaŭ dek minutoj, sed ankoraŭ troviĝas neniu krom mi. Nenio por fari. Ĉu mi foriru se neniu venis post horo? Ne. Eble iu estas malfrua kaj venos post 70 minutoj. Mi anoncis ke la renkontiĝo povas daŭri dum tri horoj, do mi devas resti tie dum tri horoj. Se mi foriras kaj tuj poste iu venas, mi fartus malbone. Mi malŝatas perditajn okazojn kaj esperojn nerekompencitajn.
Mi eligas mian poŝtelefonon. Mi bezonas okupiĝi pri io. Mi kontrolas en retejoj ĉu la anonco de la evento bone videblas, kaj jes ili ja estas. Neniu interreta komento. Amikumu diras ke troviĝas tri homoj proksime de mi, for de mi nur ene de du kilometroj, sed ili ne estas en la kafejo.
Mi sendas mesaĝojn al mia Telegram-a amikaro. Mi ne scias kie mi fuŝis en la organizado. Susie diras ke tio ne okazas pro mia kulpo, kaj ke normalas ke preskaŭ neniu ĉeestas en novaj renkontiĝoj. Rasin diras ke al renkontiĝoj venas nur amikoj, kaj amikoj de tiuj amikoj. Dano diras ke mi ne povas fari ion pli bonan ol atendi kaj esperi, do mi trankviliĝu kaj pensu pri bonaj aferoj kiel katoj. Kaj Dano sendas multajn ĉarmajn bildojn de katoj, serpentoj kaj serpentkatoj. Ili ĉarmas.
— — Lingva muzeo
En la urbego troviĝas muzeo, kiun mi ĉiam volis viziti. Ĝi estas muzeo pri lingvo kaj lingvoscienco. Mi volis iri tien kun homoj, kiuj interesiĝus. Sed neniu venis al la kafeja renkontiĝo, do mi vizitos ĝin sole. Tio ne gravas, mi havos pli da tempo por profiti de la aferoj, kiuj interesos min. Se mi malkovras ion interesan, mi diskonigos tion per sociaj retoj. En la muzeo verŝajne renkontiĝas homoj, kiuj interesiĝas pri lingvoj.
En la mondo ekzistas lingvoj, kiuj funkcias tre malsame al tiuj, kiujn oni kutimas paroli. Mi aŭskultas kelkajn sonregistraĵojn, kaj mi ne komprenas kiel homoj sukcesas elparoli kelkajn sonojn. La marokaraba kaj la kartvela lingvoj havas silabojn kun multege da konsonantoj. Aŭskulti tiujn lingvon mirigas min.
Mi trovis ion ege interesan en la navaha lingvo, lingvo de Nord-Ameriko. Verbo povas ŝanĝiĝi depende de la formo de ĝia objekto. Depende de ĉu oni donas aĵon malmolan, molan, longan, rondan aŭ aliajn, oni devas aldoni malsaman parton al la verbo. Alia interesaĵo en la lingvo estas ke la ordo de substantivoj en frazo dependas de kiom “vivaj” ili ŝajne estas. Oni povas demandi sin ĉu la vivmanieroj kaj kulturo de navahaj homoj multe vidiĝas en ilia lingvo. Ĝi atentigas pri multaj aferoj, pri kiuj la gramatiko de aliaj lingvoj ne faras.
En hindeŭropaj lingvoj, oni kutimas al substantivaj klasoj nomataj “genroj”. En tiuj lingvoj, ofte ekzistas “inaj” substantivoj kaj “iĉaj” substantivoj. Depende de la genro de substantivo (kiu foje estas neantaŭvidebla kaj memorenda), oni devas ŝanĝi la formon de apudaj adjektivoj, de difina artikolo, kaj de aliaj elementoj. En la svahila lingvo, ekzistas 14 de tiuj klasoj. Depende ĉu substantivo estas homo, arbo, grupo, ilo aŭ besto, ĝi bezonas antaŭan elementon, kiu estas kopiita kaj aldonita al aliaj vortoj de la frazo. Do eĉ se oni ne konas vorton, oni jam povas havi ideon de tio, kio ĝi estas pro la antaŭa elemento.
La muzeo havas tutan ĉambron pri kreolaj lingvoj. Mi miras pri kiom simplaj ili aspektas gramatike. Kreola lingvo naskiĝas kiam piĝina lingvo ekhavas denaskulojn. Piĝina lingvo aperas kiam homgrupoj, kiuj parolas malsamajn lingvojn bezonas komuniki inter si multe kaj longe. Ĉar ili ne estas infanoj, kiuj havas multe da tempo por lerni gramatikajn malregulaĵojn (ili ĉefe bezonas komerci), la rezulta lingvo estas multe pli regula. Gramatikaj genroj kaj malsimplaj verboŝanĝiĝoj kutime malaperas.
Mi demandas min ĉu Esperanto iom similas al piĝinaj lingvoj, pro tio ke ĝi estas konstante lernata kaj uzata de komencantoj. Tiuj komencantoj havas malsamajn parentajn lingvojn, kaj ili volas esti komprenataj de la aliaj Esperantistoj, kiuj plejofte estas komencantoj. La lingvo povus iĝi gramatike pli regula kaj facila se homoj havus pli da toleremo rilate al ĝia natura evoluo.
— — Malplie ol tri
Dano: Ĉu la hieraŭa renkontiĝo okazis bone?
Mi: Ĝi ne vere okazis. Neniu venis.
D: Ho. :/
D: Ĉu vi tamen ne tro enuis?
Mi: Mmm iom. Sed mi kutimas atendi. Mi dume aŭskultis podkaston de kern.punkto.
Mi: Poste mi vizitis muzeon. Ĝi estis tre interesa. Entute la tago estis valora.
D: Bone ^^
D: Mi faris nenion hieraŭ.
D: Kaj mi faros nenion hodiaŭ…
Mi: Ankaŭ mi planis nenion.
D: Ĉu vi ŝatus vizaĝbabili?
Mi: Jes, ni povas fari tion.
Mi iras al retejo, per kiu oni povas ekigi videajn vokojn. Mi kreas virtualan salonon, kaj sendas ĝian ligilon al Dano. La eta kamerao de mia komputilo filmas min. Li eniras la salonon kaj aktivigas sian kameraon. Nun mi povas vidi lian vizaĝon kaj parton de lia ĉambro. Kiel kutime, lia sonregistrilo iom aĉas.
D: Kiel vi?
Mi: Kiel mi kio? Kiel mia sonkvalito estas bona? Mi ne uzas la mikrofonon enan de mia komputilo, sed eksteran kiun mi aĉetis interrete.
D: Kiel vi fartas?
Mi: aaaaaa
D: Mi scias, ke vi ne ŝatas la demandon “Kiel vi fartas?”
D: Sed mi faras la demandon honeste.
Mi: Ĉu vere gravas al vi kiel mi fartas?
D: Jes ^^
Mi: La stato de la mensa komforto de Miles estas relative malalta sed samtempe ne malalta.
D: (:
D: Okej
Mi: Kiel statas tiu ulo Dano?
D: Dano statas tre bone.
D: Ĉar li parolas kun Miles.
D: ^^
Ne eblas mensogi al Dano. Mi jam videoparolis kun li tre multe. Multe pli ofte antaŭe ol nuntempe. Li tro konas min. Se estas io, kion mi ne volas diri, li iel komprenos. Se sentokaŝado estas vestaĵo, li tre bone nudigas min.
Mi: Paroli voĉe kun Esperantisto mankis al mi
D: Paroli voĉe kun vi mankis al mi
D: ❤
Mi: ha jes, ankaŭ tio
Mi: momenton…
Mi: kiel vi sukcesis sendi koron en la videa voko?
D: ho, se vi klakas la butonon, kiu troviĝas sub via bildo, la retejo proponas aldoni glumarkojn
Mi: ha jes, mi trovis
Mi: rigardu, mi ĵus aldonis orelojn de kato al mia kapo
D: vi tre belas kun ili
D: sen ili ankoraŭ :)
Mi: …
Mi: mi aŭdis strangan bruon
Mi: ĉu pluvas ĉe vi?
D: tute ne
Aaaaa, li metas min al stato netolerebla. Li verŝajne jam sentas kaj scias, ke mi amas lin. Tamen, li diras pli kaj pli da aferoj, kiuj celas allogi min. Li atendas ion de mi. Li estas kiel fiŝkaptisto, kaj mi estas kiel fiŝo, altirita per linio de afablaj vortoj. Li atendas, ke mi mordas, per diro de la sanktaj vortoj “mi amas vin”.
Honeste, kiel mi povus ne ami Dano? Mi konas lin de pluraj jaroj, kaj li ĉiam subtenis min. Kio ajn estas la projekto, li subtenas min malgraŭ mia plendemo. Kiam mi sendas mesaĝon al mia amikaro, li ofte estas la unua, kiu konektiĝas kaj respondas. Li ne bezonas esti tiom disponebla por mi, sed li faras tion. Lia ama agado devigas al mi respondon.
Mi: mi
D: mmm?
Mi: amas
D: mmmmmm?
Mi: vinon
D: vi ne amas vinon, vi ne drinkas
D: sed mi komprenis
D: jes, mi jam sentis tion
D: ankaŭ mi amas vin
D: ❤
Mi: jes, tio
Mi: mi amas vin
Kaj Dano faras ĉarmajn bruetojn, kaj brakumas sian komputilon. Li faras tion, por doni al mi la impreson, ke mi ricevas lian brakumon. Kaj li faras tion forte kaj longe.
Ve. Mia koro batadas fortege. Mi neniam diris ion tiom malfacilan. Tamen mi faris, kaj mi sukcesis. Nun ekzistas nenia dubo pri reciprokaj amsentoj. Ĉiuokaze, li jam donis al mi tiom da amo, ke la risko ke li malbone reagus al mia “mi amas vin” estis malgranda. Tio, kio plej timigis min, kaj ankoraŭ timigas min, estas io alia.
Post la “mi amas vin”-oj, estas multe pli da aferoj, pri kiuj ni sentas la liberecon diri. Kaj ni verŝajne parolos pri tiuj aferoj. Mi timas, ke ni tro diros, ke ni volas tuŝi la alian. Mi timas, ke ni, ja, tro volos tuŝadi la alian. Mi timegas, ke ni, troade, ne povos, je io, al la alia. Esence, mi pensos nur pri li, kaj rezulte mi pensos pri ĉiuj aferoj, kiujn mi ne povos fari por li. Kaj rezulte, mi iĝos eĉ pli malfeliĉa.
— — Junula scivolo
Ree en la kafejo. Dua provo. Mi esperas ke tiufoje, pli da homoj venos. Sama loko, sama horo. Homoj memoras per ripetado. Per la ripetado de la evento, mi esperas ke pli da homoj memoros, ke ĝi ekzistas. Se mi faras la eventon plurfoje, do ne nur unufoje, mi eble ankaŭ donas la impreson ke ĝi estas bone organizita. Do eble tiel pli da homoj ekkuraĝos veni.
Mi ankaŭ diris en la reklamoj de la evento, ke troviĝos tabulludo. Efektive, mi alportis simplan ludon, kiu ne postulas multe da parolado. En la ludo, oni devas kunmeti kvar pecojn de kartono por krei pli grandan difinitan formon. Se oni sukcesas sufiĉe rapide, oni rajtas preni kolorigitajn ŝtonojn, kiuj funkcias kiel poentoj. Mi tre ŝatas tiun ludon. Ĝi helpis min havi ialon por paroli kun amikoj de mia familio. Ĝi ankaŭ helpos neparolemajn kaj komencantajn Esperantistojn. La reguloj de la ludo simplegas. Oni bezonas nur koni la vortojn por koloroj, kaj tiujn oni povas lerni dum ludado.
Lastsemajne, mi faris foton de la kafejo, de la tablo kie mi sidis, kaj de la ĉapelo kiun mi portas. Se lastfoje iu ne venis pro la timo ne povi rekoni la organizanton, tiufoje tio ne okazos. La avantaĝo de esti tre timema estas povi antaŭvidi la timojn de aliaj homoj.
Ho, ŝajnas ke junulo proksimiĝas. Ri ne portas vestaĵojn de kafeja laboranto. Kiam ri estas apud mia tablo, ri rigardas mian vizaĝon, kaj demandas ĉu tie okazas la renkontiĝo pri Esperanto. Mi diras ke jes, kaj mi provas rideti malgraŭ la timo.
“Mi venas pro sciivolemo”, ri diras en la landa lingvo.
Ri aldonas “Mi ankaŭ estas ĉi tie por atendi amikon”.
Tion mi interpretas kiel “Mi ne venas por vere partopreni, sed ĉefe por testi. Se la evento montriĝas neinteresa, mi havos tialon por rapide fuĝi.”
“Ĉu vi konas Esperanton?”, mi demandas.
“Ne, mi venas por havi ideon pri Esperanto”, ri respondas.
Bedaŭrinde, ne estas alia Esperantisto kun mi. Se estus, mi povus montri ke Esperantistoj povas esti normalaj homoj, kiuj emas uzi normalan lingvon. Nun, mi nur povas doni la impreson ke ĝi estas lingvo por soluloj. Mi kaj Rasin ofte diras tion ŝerce.
Mi ankaŭ forgesis ke al la Esperantista evento povas veni homoj, kiuj ne parolas la lingvon, kaj konas de la lingvo nenion krom la originalan ideon de pasintjarcenta doktoro. La plimulto de subtenantoj de Esperanto estas tiel, ili ne zorgas pri lingvo praktika, sed pri ideo ideala. Mi ne pretiĝis por prezenti kaj por iom instrui la lingvon al tuta komencanto. Sekvafoje, mi pretos.
Ri kuraĝis veni, do ri almenaŭ interesiĝas iom pri la lingvo. Ni almenaŭ havas iun temon, pri kiu paroli. Tio ne estas la plej interesa temo por mi, ĉar mi jam tro parolis pri ĝi. Sed eble por ri la temo ankoraŭ estas interesa. Mi esperas ke ri ŝatos aŭdi tion, kion mi pensas pri la lingvo. Mi ankaŭ ne forgesos demandi al ri kiel ri aŭdis pri la evento, ĉar tiel mi scios kia interreta reklamo funkcias bone aŭ malbone.
— — Nova junulara renkontiĝo
Post 30 minutoj, ri foriris. Ri trinkis kafon, ridetis, kaj manpremis mian manon. Ri ŝajnis interesita. Ri respondis rapide al miaj demandoj. Mi pensas, ke ri pasigis bonan momenton.
Verŝajne malfacilis por ri paroli kun nekonato tiom longe. Ankaŭ mi iam havis tiun problemon. Do mi ne komprenu rian rapidan foriron kiel fuĝon. Eble ri vere devis atendi amikon. Mi do feliĉas pri la elekto de renkontiĝo en trajnostacio. Mi atentigis rin ke la evento reokazos sekvasabate. Ri ne diris ĉu ri venos, sed mi esperas ke jes. Mi esperas, ke la nombro de partoprenantoj nur plialtiĝos.
Mi nun sidas ree sole sed kontente. Mi kunportis mian komputilon, do mi povas rakonti pri tiu sukceseto interrete. Kiel kutime, kvazaŭ senkonscie, mi konsultas miajn retpoŝtmesaĝojn. Kaj, ho. Iom kaŝita inter la spamaj mesaĝoj troviĝas mesaĝo tre interesa.
Iu de la junulara loka asocio reokazigas fametan internacian renkontiĝon en la lando. La evento ne okazis de pluraj jaroj. Antaŭ deko da jaroj, la nomo de la evento estis iom konata en Esperantujo. Sed sufiĉas tri jaroj por ke la duono de la aktiva Esperantistaro ŝanĝiĝas kaj “forgesas” ajnan pasintaĵon. Tre bonus se la renkontiĝo okazus denove, ĉar pri renkontiĝoj, mia lando estas dezerto.
Per la retmesaĝo, la ĉeforganizanto diras, ke la loko kaj dato jam estas elektitaj. La renkontiĝo estos publike anoncita tre baldaŭ. Mi pensas, ke mi ne povas helpi al la preparado. Ri kaj la renkontiĝejo troviĝas tro for. Mi ankaŭ havas neniun sperton pri organizado de tia renkontiĝo. Nur post kiam mi ĉeestos multajn mi sentos min kapabla por organizi ilin. Fakte, estas io, kion mi povas fari: paroli pri la evento interrete, ene de miaj malgrandaj sociaj grupoj.
Ĉu mi partoprenu? Teknike, la renkontiĝejo estas iom for, sed pro tio, ke ĝi daŭras dum semajno, la foreco ne tiom ĝenas. Tio, kio faros, ke mi venos aŭ ne, estas la aliaj homoj, kiujn mi povus renkonti tie. La semajna programo de aktivaĵoj povas esti tute neinteresa, tio ne gravas se mi povas pasigi semajnojn kun afablaj homoj. Ni povus fari aferojn apud la renkontiĝejo. Restoraciumi, kinejumi, kegloludi. Mi eĉ ŝatas simplajn aferojn, kiel piediri en lokoj, kiujn mi ne konas.
Bonegus se Dano, kaj miaj aliaj amikoj, povus veni. La evento okazos en la someraj ferioj, do iro verŝajne eblos. Ni nur bezonas prepari tion sufiĉe frue, por ne iĝi okupataj pro io alia, kaj por peti tagojn de feriado al niaj laborejoj.
Mi devas tuj paroli pri tiu plano al Dano.
— — Amrendevua oportuno
Mi sendas mesaĝon al Dano pri la ekzisto de la evento. Mi povas vidi, ke li legis la mesaĝon, sed li ankoraŭ ne respondis. Eble li bezonas iom da tempo por scii ĉu la evento eblas por li.
Mi sendas plian mesaĝon:
“Ĉu vi ŝatus veni?”
Li respondas:
“Se vi estos tie, mi venegos.”
Mi respondas:
“Do venegu. Mi ne povas atendi.”
Mi plenas je ĝojo. Mi antaŭĝojas ĉion, kion mi povus fari kun li dum la renkontiĝo. Dum unu semajno, revo kaj vero estos sama afero.
De la kafejo al mia hejmo, mi senĉese sendas mesaĝojn de ekscitiĝo. Mi atendas la publikan anoncon por paroli pri la evento al miaj aliaj amikoj, sed eĉ se ili ne povus veni, la ĉeesto de Dano sufiĉos por mia feliĉo. Unu kora amiko plibonfartigos min ol kvin nekoraj.
Dano lernas de pluraj monatoj la lingvon, kiun mi parolas denaske. Mi ofte helpas lin per kelkaj korektaĵoj. Li povas legi per la lingvo, sed li ne tre spertas pri la parola parto. Li vidas la renkontiĝon kiel bonegan okazon por pliboniĝi. Li povos uzi la lingvon en veraj ĉiutagaj situacioj, same kiel denaskulo de la lingvo farus. Mi estos kun li. Se li timas, se li ne komprenas ion, aŭ se li forgesas vortojn, mi subtenos lin. Helpi lin kaj kuraĝigi lin multe feliĉigos min.
Ni havos multajn okazojn por ludi kune. Mi tre ŝatas tabulludojn kaj videoludojn. Ili permesas koni homojn pli bone, per manieroj pli honestaj ol malhonestigebla parolado. Interesas min scii ĉu Esperantistoj estas bonaj je popularaj ludoj kiel Fortnite. Mi ankaŭ esperas ke kelkaj ludas en Bestoturniro, unu el miaj plej ŝatataj ludoj. Esperantistoj estas vojaĝemaj, kaj la plej bonaj ludantoj de tiu ludo ofte estas vojaĝemaj.
La renkontiĝejo troviĝas apud arbaro. Ni povos iri tien kiam nenio interesa okazos en la renkontiĝejo. Tio verŝajne okazos multe. Mi tre ŝatas la ideon perdiĝi en arbaro kun iu alia. Ni provos retrovi nian vojon kune. Ĉiuokaze, se ni ne sukcesas, ni povos uzi niajn poŝtelefonojn. Mia telefono estas ligita al loksciigaj satelitoj, mi do ne povas tute perdiĝi.
Fakte, ni ne multe zorgas pri tio, kio okazos dum la renkontiĝo. Ni nur profitas de la okazo por esti kune. Ni ankaŭ povus renkontiĝi en mia stulta apudurbega domaro, sed tiu loko estas enuiga nevizitindaĵo. Mi ne volas enuigi koramikon. Tio estos nia unua longa renkontiĝo, kaj mi ne volas fuŝi ĝin. Mi ne volas riski doni malbonan impreson, kiu restus, kaj kiu por ĉiam erarigus nin pri nia rilato.
Kio ekligis nin, kaj kio ankoraŭ forte ligas nin estas la lingvo. Do ni faru ion pri tio. Por Esperantistoj, estas malpli riske renkontiĝi dum Esperantistaj renkontiĝoj. Tie oni sentas sin pli bone kaj libere, kaj tie oni povas pli bone montri la homon, kiu oni estas.
— — Preparado al partopreno
Kelkaj tagoj pasis. La evento estis publike anoncita hieraŭ. La momento estas bona por prepariĝi. Ju pli frue ni faros tion, des pli malmultekosta tio estos, kaj des pli trankvilaj ni estos.
La plej facila parto de la preparado estas aliĝi al la evento. La oficiala retejo tre similas al tiuj de antaŭaj alilokaj eventoj. Mi povas facile esplori la Wordpress-an retejon. Mi nur bezonas plenigi Google-an formularon por aliĝi. Mi rajtas sendi monon poste. Bedaŭrinde, ili ne akceptas monon per PayPal, mi do bezonos fari maloportunan bankoĝiron.
La anonco de la evento donas adresojn de apudaj amasloĝejoj kaj hoteloj. Evidente, tiuj ebloj ne taŭgas por mi. Mi malakceptas dormi en amasloĝejo kun multaj aliaj homoj. Ne facilas dormi tiel. Se mi ne dormas sufiĉe, mi iĝas malagrabla. Entute mi fartos malbone se mi dormas en la sama ĉambro kun multaj homoj. Hoteloj tro multekostas kaj foras. Ili povas esti taŭgaj por homoj, kiuj ne volas serĉi pli bone aŭ longe. Sed tiuj homoj ne estas mi kaj Dano. Kiel dormlokon, ni ne bezonas pli ol trankvilan dupersonan ĉambron. Por trovi tion, ni konas la taŭgan ilon: AirBnB. Per ĝi, ni havas liston de homoj, kiuj pretas gastigi kontraŭ mono, kaj ni havas klarajn detalojn pri kondiĉoj kaj enhavoj de loĝlokoj. Ni bonŝancas, ĉar por la averaĝa prezo de hotelĉambro, ni trovis loĝlokon kun kuirejo kaj banĉambro! Bonus se samkvalita servo ekzistus en Esperanto. Mi pagos la duonon, kaj Dano pagos la alian duonon. Mi ne hezitas doni monon kontraŭ bona servo.
Nun, ni devas okupiĝi pri veturado. Mi ne antaŭvidas ke okazos “karavano”. Ne okazos kuna veturado de Esperantistoj de la urbego al la renkontiĝo pro tio ke urbegaj Esperantistoj ne estas aktivaj. Mi povus aĉeti bileton por sephora busvojaĝo, sed mi ne ŝatas vojaĝi tiel. Malkomforte kaj longe enuige. Tio povus esti agrabla kun aliaj Esperantistoj, sed mi vojaĝos sole. Mi uzus buson nur kiam mi ne havas aliajn eblojn, ekzemple se mi maltrafus alian pli bonan veturmanieron. Plej eble, mi uzu trajnon. Dano, pro tio ke li fore eksterlandas, bezonos uzi aviadilon. Li povos tuj iri al la granda urbo apud la renkontiĝejo, kaj li finos sian vojaĝon per buso aŭ per aŭta kunveturado.
Ĉar mi tre fruas, la bileto kostas nur 40 eŭrojn. 40 € tre malmultas kompare al 200 € por sekvataga vojaĝo. Mi havas la eblon pagi 10 € pliajn, se mi volas, ke la bileto estu repagebla. Tio estas, ke se mi decidas nuligi la vojaĝon, mi povus rehavi parton de la mono. Mi ne intencas nuligi mian decidon. Mi taksas la trajnsistemon de mia lando sufiĉe fidebla. Mi ne volas malŝpari monon pro timo de afero, kiu verŝajne ne efektiviĝos.
— — Fremdula kuraĝo
Tria fojo en la kafejo. Mi esperas, ke la ulo, kiun mi lastfoje renkontis, venos ree. Sed komencantoj tre malofte revenas al fizika renkontiĝo post la unua fojo. Ili preferas la tujan komfortecon de nura interreta lernado. La timo komuniki per la lingvo estos tro malkomforta. “Poste” ili diras, pri ilia parolado, sed poste ne okazos. Ili lernas vortojn kaj gramatikon, sed ne konscias ke ili ankaŭ devas lerni la homan parton. Por lerni lingvon, oni lernu kiel rilati kun homoj per fremda lingvo. Kaj sen homa kontakto, estas malfacile konservi ilian atenton pri la lingvo. Se ri ne venas hodiaŭ, mi povas preskaŭ certe konsideri rin kiel perditan.
Ino alproksimiĝas al mi. Ŝi demandas min en la angla lingvo ĉu tie okazas la Esperanta kafejo. Mi respondas jese. Ŝi estas fremdlanda studento, kiu loĝas en la urbego de kelkaj monatoj por sekvi mondfaman kurson. Ŝi rapide diras al mi, ke ŝi ne parolas la landan lingvon tre bone. Tio estas komprenebla, verŝajne la kursoj, kiujn ŝi ĉeestas estas instruataj per la angla. Kiel la plimulto de Esperantistoj, mi bone uzas la Anglan kompare al averaĝaj homoj. Mi eĉ iom ŝatas ĝin. Bone. Uzi la anglan anstataŭ la landan lingvon pliproksimigos min al la Esperanta etoso, kiun mi ŝatas. La lingvo ne estas same oportuna kiel Esperanto, sed ĝi jam multe helpas homojn de la tuta mondo kompreni sin reciproke.
Bonŝance, ŝi ne estas tuta komencanto. Ŝi jam parolas sufiĉe bone, kvazaŭ ŝi jam studis la lingvon dum ĉirkaŭ 30 horoj. Ŝi faras multajn erarojn, sed tio ne gravas, ĉar mi bone komprenas ŝin. Por helpi ŝin, mi ne korektas. Korektaĵoj pli taŭgas por skriba uzado. Oni profitu de ĉiu voĉa okazo por vere paroli. Por helpi ŝin, mi respondas al ŝiaj frazoj per la plej modelaj frazoj. Simplaj vortoj kaj simpla fraza strukturo. Mi ne diras kiam ŝi eraras, ĉar homoj sufiĉe inteligentas por konstati kiam homoj parolas malsame. Ili nur bezonas praktiki sufiĉe. Sen ĝenaj korektaj rompoj, ŝi povas pli facile havi la impreson, ke ŝi povas flue paroli per la lingvo.
Mi rimarkis, ke ofte estas la homoj, kiuj jam parolas pli ol unu lingvon, kiuj kuraĝas ekuzi Esperanton. Homoj, kiuj parolas plurajn lingvojn flue estas homoj, kiuj jam sukcesis toleri la juĝojn de aliaj. Homoj timas multajn aferojn, sed la plimulto ne timindas. Se oni faras gramatikan eraron aŭ uzas fremdan vorton, ĉu oni aspektas kiel infano aŭ stultulo? Ne, oni ĉefe aspektas kiel malfermitmensa kuraĝulo. Komencanteco nur estas nesenca detalo. La timo de malbonaj juĝoj estas tute malracia pri Esperanto, ĉar preskaŭ ĉiuj Esperantistoj devis lerni la lingvon en similaj kondiĉoj.
— — Seksbutiko
Mi troviĝas en vendejego. Mi volas trovi ion, kion mi povos doni al Dano. Espereble mi elektos donaĵon, kiu feliĉigos lin. Kiam li revenos al sia lando, li ankoraŭ havos la donaĵon. Li ĉiam povos pensi pri mi per ĝi. Elekti ion malfacilas, ĉar mi ne bone scias tion, kio aĉeteblas en lia lando, kaj kio ne aĉeteblas. Mi preferas doni ion, kion li ne havas aŭ ne povas facile havi alimaniere ol per mi.
Mi elektis sapon de mia lando. Ĝi simplas, ĝi belas, ĝi bonodoras, kaj tuŝi ĝin agrablas. Jen memoraĵo de mi por li. Mi fiere piediras al la pagmaŝinoj por aĉeti iun sapon, kiu odoras kiel floroj.
Sed survoje, io kaptis mian atenton. Pluraj bretoj de mulkoloraj pakaĵoj de kondomoj. Ho, kondomoj. Mi ne plu havas tion, kaj mi verŝajne bezonos tion somere. Mmmm, mi ne scias kian kondomon li ŝatas, sed ni havos tutan semajnon por provi multajn. La nomoj de la pakaĵoj estas amuzaj: “Bananglita” “Fruktosalato” “Lumovermo” “Ondonaĝisto”. Mi elektis la pakaĵon “Malkovre”, ĉar ĝi enhavas diverstipajn kondomojn. Multaj tipoj en malgranda kvanto. En la pakaĵo troviĝas ankaŭ vibroringo. La sento donata de vibroringo interesas min, kaj tio helpos kiam miaj manoj estos lacaj.
Bonŝance, la pagmaŝinoj uzeblas sen la helpo de iu alia. Tiel neniu vidos ke parto de mia pantalono leviĝis pro troaj seksaj pensoj. Vere, malfacilas pensi pri io alia nuntempe… Kaj mi ekhavas frenezan ideon. Mi povas iri al seksbutiko. Estas sabate, mi troviĝas en la urbego, seksbutiko ne troviĝas for. La okazo tro bonas. Mi volas aĉeti ion por Dano, por ke li pensu pri mi kiam li penisumas.
Mi eniras al la tute normala butiko, kiu vendas seksajn aĵojn tute normale. Kiel tre normala homo, mi diras BONAN TAGON. La aerplena plasta homo, kiun mi akcidente ŝultrobatis, tute ne impresis min. Mi perfekte scias, kion mi venas aĉeti, do estus bone se vendisto ne alproksimiĝus al mi nun…..
“Ĉu vi bezo-”
“Ne.”
Arbaro de brilaĵoj. Nekutimaj formoj kaj koloroj. Mi troviĝas en alia mondo. Post iom da tempo, mi reproksimiĝas al realeco. Mi fartas pli bone. Mi tute ne scias, kion mi venis aĉeti. Mi bezonas ĉirkaŭrigardi, por trovi tion, kio estus plej ekscita por mi kaj por li.
Kia muzeo. Troviĝas tiom da iloj, kiuj celas plibonigi seksajn spertojn. Mi neniam havos la monon kaj la okazojn provi ĉian. Ĉio estas pli kosta ol la simpla vibra ringo, kiun mi aĉetis en la vendejego. Ĉu ĉio de tio utilas? Kiel faris la homojn antaŭe? Ĉu homoj de mezepoko havis seksajn vivojn malpli bonajn? Mi vivas en mirinda epoko, en kiu oni povas sperti esti fikata de (malvera) peniso de drako, kaj iĝi plenigata de (malvera) spermo per premo de simpla butono. Pri dildoj de fikciaj bestoj, estas nekredeble ke la butiko havas tian. Mi kredis, ke ili aĉeteblas nur interrete.
Mi preterpasas aron de dildoj. La dildaro staras bele, sed ili ne ŝajnas anuse komfortaj. Fakte, neniu ŝajnas komforta. Mi jam provis kun etaj dentobroso kaj harbroso, kaj mi ne trovis komforton. La sento estis nur fizika, sento kvazaŭ fekaĵo perdiĝis kaj ne povis trovi la ĝustan elirejon. Sed jen ĉio. Mi ne komprenas kiel oni povas senti plezuron per anusa enirado. La sola interesa parto pri anusfikado, laŭ mi, estas kiam oni ekhavas la volon pisi post premi specifan lokon. Mi iom legis pri legenda “prostata orgasmo”, sed mi neniam sukcesis sperti ion similan. Tio ŝajnas al mi esti ĉefe vendista tekniko por vendi pli da penisimitaĵoj aŭ aliaj anusfikiloj.
Apude troviĝas surpenisaĵoj. Ili similas al dildoj, sed ili estas pli flekseblaj, kaj ili estas ingoj. Oni surmetas ilin por doni aliajn sentojn kiam oni puŝas sin al en iu alia. Foje, ili havas interesajn formojn ankaŭ en la interno. Tio permesas al ambaŭ homoj ricevi plezuron samtempe dum seksumado. La formoj ne nur estas por plezuro, sed ankaŭ por komforto. Ne ĉiuj homoj estas anatomie samaj. Kelkaj homoj naskiĝis kun malavantaĝoj, kiuj malhelpas la tuŝadon de seksaj organoj. Surpenisaĵoj kaj dildoj permesas trovi taŭgan solvon por permesi al pli da homoj ĝui seksumadon.
En ĉambreto troviĝas multaj maskoj, vipoj, manligiloj kaj aliaj nekutimaĵoj. Jen multaj iloj, por tiuj, kiuj volas rolludi dum ili seksumas. Kelkaj homoj sekse escitiĝas kiam ili sentas sin tute regataj de iuj aliaj. Aliaj homoj ŝatas kiam ili estas tute kovrataj de plasto ĝis kiam ili ne plu estas rekoneblaj. Tiuj iloj kaj kostumoj ne rekte rilatas al seksaj organoj, sed ili helpas imagi sin en seksa situacio, kio helpas pretigi kaj plibonigi seksuman sperton.
La butiko estas pli granda ol mi pensis. Mi do ne havos tempon por rigardi grandan parton de la ina parto. Mi plu rigardas la iĉan flankon de la butiko. Mi nun vidas penisingojn, manmasturbiĝiloj aŭ pli klare penisumiloj. Multaj el ili pretendas imiti la internojn buŝajn, vaginajn kaj anusajn de famaj homoj. Kelkaj vibras, kaj la plimulto estas reuzeblaj post lavado kun sapo. Ŝajne ili estas la plej vendataj aferoj de la butiko pro la diverseco de ebloj.
Iuj penisingoj kostas nur 8 €. “Tenga” ovoj. Ili similas al blankaj plastaj ovoj, sed interne ili havas unikan formon. Ili estas tre elastaj, kaj oni povas facile enpuŝadi penison. Apud ili estas klariga video, kiu estas tre ekscita. Mi aĉetos tion. Unu por mi, unu por Dano. Ili tre etas, do mi povas facile transporti kaj doni ĝin. Tenga ovo ŝajnas esti perfekta donaĵo kiel unua seksa ludilo por penishavanto.
— — Senrevigo
La dato de la renkontiĝo pli kaj pli proksimiĝas. Restas ĉirkaŭ 6 semajnoj antaŭ ol mi havos la okazon renkonti plurajn amikojn kaj Dano dum tuta semajno. Eble mi povos renkonti eĉ pli da amikoj, sed la listo de partoprenantoj ankoraŭ ne estas videbla, kio estas ĝena. Nu, mi esperas ke tia listo aperos, almenaŭ nepublike, ĉar tio helpus organizi aferojn.
Mi ĵus ricevis novan retmesaĝon. Ĝi estas sendita de la organizantoj de la renkontiĝo. Strange, ili normale informas per la retejo. Ili malofte uzas retmesaĝon. Mi eĉ ne ricevis konfirman retmesaĝon post kiam mi sendis monon por aliĝi.
La titolo de la retmesaĝo estas
“Pro nesufiĉa nombro de partoprenantoj, la renkontiĝo estas nuligita.”
Mi estas ŝokita. Mi eĉ ne volas legi la ceteron. Fekuloj. Ili ĵus detruis revojn kaj esperojn, ne nur miajn, sed ankaŭ tiujn de mia koramiko kaj de aliaj homoj. Mi malamas ilin. Mi esperas, ke ili neniam organizos ion denove. Kiel ili rajtas fari tion? Organizi ion, kaj poste nuligi, post kiam homoj prepariĝis mense kaj mone? Ili proponas redoni la 40 €, kiujn mi donis por aliĝi, sed 40 € estas nenio kompare al tio, kion ili perdigis. Ili gardu la monon, tiel ke mi neniam bezonu rilati plu kun ili.
Kia fuŝo por la Esperanta movado de mia lando. Jam preskaŭ ne plu okazas renkontiĝoj, sed ili ankaŭ forigas tiujn, kiuj restas. Ne nur tio, sed ili ankaŭ forigas la volon de homoj partopreni. Nun, mi scias. Oni ne partoprenu en renkontiĝoj antaŭ ol pruvo troviĝas, ke jam estas sufiĉe da partoprenantoj. La unuaj aliĝintoj prenu la riskon… Ve, tiu pensmaniero kolerigas min, ĉar ĝi malhelpas la ekaperon de novaj renkontiĝoj. Per tiu nuligo, ili punis la plej aktivajn subtenantojn de la landa movado. Tiu risko de nuligo pro nesufiĉa partopreno ne devus ekzisti. Se ekzistas risko ke ne sufiĉe da homoj venos por povi okazigi iun renkontiĝon, oni ne anoncu tiun renkontiĝon! Oni donu okazojn kaj esperojn, ne la malon!
Evidentas ke la fuŝo estis tre malbone prizorgita de la organiza teamo. Ankaŭ kiam ili sendis la retmesaĝon pri la nuligo, ili ne kaŝis la retadresojn al kiuj ili sendis. Mi scias ke Dano ricevis ĝin, kaj li verŝajne legos la mesaĝon tre baldaŭ, se tio ankoraŭ ne okazis.
Mi ne fartas bone. Mi iras dormi. Emocioj ne alportas bonajn decidojn. Mi faros decidojn morgaŭ matene. Mi vidu tion, kion mi ankoraŭ povas ne perdi.
— — Nia vera mondo
Mi tute ne scias kiel komenci la konversacion.
Mi: kiel vi fartas?
D: :(
Mi: ĉu vi legis viajn retmesaĝojn lastatempe?
D: jes
Mi: ne gravas la distanco, mi amas vin
D: ankaŭ mi, sed…
Mi: pensu pri tio, kion vi jam havas
Mi: vi havas mian senkondiĉan amon
Mi: ĝi estas ĉi tie eĉ kiam mi troviĝas en alia lando
D: mi ankoraŭ bezonas iom da tempo, por akcepti tion, kion mi legis
D: sed dankon
Mia propra malfeliĉo senvaloras kompare al tio, kion mi sentas, kiam mi vidas iun malfeliĉan. Mi povas toleri mian propran malfeliĉon, sed kiam iu alia estas malfeliĉa, tio estas netolereble maljusta. Mi kutimas al malfeliĉo, tio ne gravas por mi. Sed Dano? Ne. La kontrasto kun lia normala feliĉema mensa stato tro grandas. Tio ne estas akceptebla.
D: mi nun pensas ke vi pravas, kiam vi diras ke Esperanto estas lingvo por soluloj
Rasin: por la malaĉa solularo ;)
Susie: ????
S: kial vi diras tion Dano? ĉu io malbona okazis?
Mi: atentu Dano, vi sendis vian mesaĝon en la amikara grupo, ne en nia privata konversacio
Mi: Susie, la renkontiĝo kie mi kaj Dano devis renkontiĝi estis nuligita
S: ho, tio aĉegas
R: ve, vi ne povos seksumi!
Mi: …
Mi: Rasin, ni tre malfeliĉas pri la nuligo
R: pardonon :(
R: hej, amikoj
R: mi havas ideon
R: ni povas krei la renkontiĝon en la ludo Minecraft
Mi: mi fakte tre ŝatas vian ideon
Mi: ĉiu kiu havas la ludon povos partopreni
Mi: certe estos pli da partoprenantoj, kaj ĝi ne estos nuligita
R: mia Minecraft-a servilo estas alirebla de ĉie, dum la tuta tago!
R: konstruu ĉion, kion vi volas en ĝi!
S: la ideo ja estas tre bona
S: Minecraft estas disponebla en Esperanto, do oni vere povas senti sin en Esperantujo
D: nu, oni ne povas teni la manon de iu alia en la ludo
D: sed la ludo jam permesas multajn aferojn
Mi: mi volas konstrui gufujon, ĉu vi helpos min?
D: certe :D
S: ankaŭ mi helpos post miaj farendaĵoj
S: ni ne forgesu fari fotojn, kaj sendi la ligilon al la servilo, kiam la renkontiĝejo estos preta!
Mi: dankon, kun viaj helpoj, la rezulto belegos
D: ❤
— — Interna kompreno
Mi troviĝas en florplena parko. Matenas, kaj suno leviĝas.
Mi ŝatas sidi en trankvila loko. Fari nenion, por pli bone senti mian absolutan liberecon je faro. La mondo ne regas min. Se mi volas, mi povas atenti pri la kantoj de birdoj. Se mi volas, mi povas ignori la malvarman senton de vento. Kiam mi silentigas la eksteraĵojn, ekzemple per fermo de miaj okuloj, aŭ helpe de orelŝtopiloj, mi konstatas ke aliaj signoj restas. La ekstera mondo emas kaŝi la internan mondon, kiu ne multe laŭtas, sed multe pli gravas.
Eĉ interne, mi sentas ke estas sentoj, kiuj laŭtece superas aliajn. Ho, jen sento de ĉagrenado pri soleco. Mi fokusiĝas kaj atentas pri tiu sento por provi plej bone kompreni ĝin. Ĉu tiu sento estas kiel sono unuforma, kiu reflektus bazan neceson de la homa besto. Ĉu tiu sento estas bruaro de malsamaj malplezuroj, kiujn mi ligas al la sama vorto “soleco”?
Nun, mi komprenas. Mi eraris. Mi vojaĝis en iluzio. Soleco ne ekzistas, almenaŭ ne en mi. La fakto esti sola, senapudula, ekzistas. Sed la ideo ke soleco estas io esence malbona kaj malbezonata estas eraro. La ideo estas socie kreita, kaj tiu ideo infektis min. Denove, mi tro lasis la socion influi min anstataŭ aŭskulti min mem. Tio verŝajne estas la rezulto de filmoj, libroj, kaj multaj kulturaĵoj, kiuj donas malbonan bildon de la normala fakto esti sola. Tio, kion mi nomas soleco estas fakte nur amaso de pli etaj ĝenoj, kiujn mi ignoris.
Nenio interne en soleco malfeliĉigas min. Soleco havas malbonajn flankajn efikojn, ekzemple se oni solas, oni pli facilas perdiĝas kiam oni vojaĝas. Se oni solas, oni pli ofte devas manĝi la samajn aferojn. Sed ĉiuj tiuj ĝenpovaj sentoj estas solveblaj per aliaj metodoj ol per trovo de koramiko. Mi povas plispertiĝi pri vojaĝado. Mi povas liverigi butikaĵojn al mia hejmo. Mi povas elspezi iom da tempo por lerni kiel kuiri novajn pladojn.
Tre verŝajne estas la deziro de aferoj, kiujn mi povus fari pli facile se mi ne estus sola, kiuj igas min pensi ke mia situacio estas nebona kaj nekonservinda. Eĉ se mi ne estus sola, mi ne certas ĉu la dezirataĵoj okazos kaj ĉu mi ŝatos ilin. La konstanta neregata dezirado ŝtelas mian atenton for de veraj problemoj. Mi ĵaluzas la min de alternativa mondo. Aĉa ĵaluzado, kiu pro komparado al ajna idealo povas kredigi al ajnulo ke vivi aĉas.
Kial, anstataŭe, mi ne kontentiĝu pri tio, kion mi jam havas? Same racie (aŭ malracie) kiel komparado al tiuj, kiuj havas pli, mi povas kompari min al homoj, kiuj havas malpli. Kaj ja estas multaj homoj pli solaj ol mi. Mi konstatas ke multaj el ili pli feliĉas ol mi. Ili akceptas internan kontenton anstataŭ serĉi eksteran.
Vere, “soleco” estas bona kulpulo pri ĉio, kiam oni fartas malbone. Oportune kiam oni ne scias precize kial oni fartas malbone. “Ho, mi fartas malbone, tio verŝajne estas pro soleco, denove.”. Kaj ju pli oni pensas pri soleco, des pli granda oni pensas ke la “problemo” estas, kaj des pli oni fartas malbone.
Oni povas trovi metodon por ignori la laŭtegon de la nigra truo de pensado pri soleco. Tio povas esti pasio, granda projekto, aŭ amo. Oni ankaŭ povas konscii pri la ekzisto de pli esencaj etaj problemoj, kaj oni povas trovi la fontojn de tiuj problemoj, kaj solvi ilin. Tiel oni havas daŭripovan kontentigon.
Mi decidis ke mi faru ambaŭ. Kaj mi kontribuas al Esperantujo por ne konstante pensi pri miaj internaj problemoj. Kaj mi regule meditas, por esplori la iradon de miaj sentoj, por aŭskulti tion, kio aŭskultindas. Kaj solvi tion, kio solvindas.
Jen la vojo, kiun mi elektis, al plifeliĉo.
— — Kora oportuno
“Doni okazojn kaj esperojn, ne la malon.”, tiuj vortoj kuraĝigas min daŭrigi la semajnfinan kafejan renkontiĝon dum pluraj monatoj. Foje unu aŭ du homoj venas, sed plejofte neniu venas. Ŝajne hodiaŭ estos unu el tiuj tagoj. Mi ne malfeliĉas pri tio. Mi nun ŝatas ĝui ambaŭ situaciojn. Bonas esti sola, kun komputilo, for de onia hejmo. Tio iom helpas koncentriĝi pri tasko. De kiam mi faras tion, mi trovas multe da tempo por fari aferojn. Estas multaj aferoj, kiujn mi ĉiam volis fari, sed neniam sukcesis fari pro troaj distraĵoj. Fakte hodiaŭ, mi preskaŭ finis mian unuan libron en Esperanto!
Mi fermas mian komputilon. Estas la tempo por foriri. Mi multe laboris per mia komputilo, kaj sentas, ke mi estis tre produktema hodiaŭ. Mi prenas la paperan tason, kiu enhavis trinkaĵon, por forĵeti ĝin. Normale vendistoj skribas al sur papertaso la nomon de la homo, kiu mendis. Sed ili ne plu skribas mian nomon, ĉar mi estas ofta kliento, kaj ĉar mi venas kiam troviĝas malmultaj homoj. Ili kutime rekte iras al la tablo, kiun mi elektis, kaj surmetas la tason.
Ho. Iu desegnis koron per dika nigra skribilo. Nur kiam mi devas foriri mi rimarkas tion. Ĝi tre verŝajne estas sur la taso de almenaŭ tri horoj. Mi volas scii pli pri la desegnita koro. Kiu faris ĝin, kaj kial? Mi do alproksimiĝas al ina servisto.
Mi demandas:
“Saluton. Ĉu vi scias kiu desegnis tion al sur mia taso?”
Ŝi ridas:
“Haha. Ne estis mi bedaŭrinde.”
Ŝi rigardas ĉirkaŭe, kaj post eta tempo diras:
“Sed mi havas ideon pri kiu faris tion.”
“Mi havas kolegon, kiu plurfoje faris rimarkojn pri vi.”
“Iam li demandis min kial vi ĉiam uzas plurpersonan tablon, kvankam neniu venas.”
“Mi respondis, ke mi ne scias. Sed li havas teorion kial.”
“Hahaha, li kredas, ke vi organizas amrendevuojn en la kafejo, sed ke vi ofte estas malsukcesa.”
Mi rapide respondas:
“Ne, mi ne faras tion.”
Ŝi aldonas:
“Sed tio, ne estas ĉio. Sekvatage, li demandas al mi ĉu mi vidis vin kun iu alia.”
“Li kutime ĉesas labori unu horon antaŭ kiam vi foriras.”
Mi reagas:
Mi: Se li ofte parolas pri mi, pli bonus se li rekte parolus al mi.
Ŝi: Mi pensas ke li volas fari tion, sed li ne kuraĝas.
Ŝi: Kaj li provas esti tre profesia. Ne estus profesie ĝeni klienton tiel.
Mi: Mi pensas ke mi bone vidas, pri kiu servisto vi parolas.
Mi: … Ĉu vi scias je kiu horo li komencas labori en la kafejo sabate?
Ŝi: Je 10:00.
Mi: Diru al li, ke sabaton, je 9:40, Miles estos en la apuda videoludovendejo. Li povas paroli al mi se li volas.
Mi: Kiel vi pensas, ke li reagos al tiu mesaĝo?
Ŝi: La ideo amuzos lin. Li verŝajne venos.
Mi: Tre bone.
Mi: Momenton…
Mi prenas skribilon, kaj desegnas duan koron, kiu tuŝas la alian.
“Redonu la tason al li. Ĝis la revido!”