Kial vi devus havi blogon en Esperanto
Blogo helpas montri ke Esperantujo estas diversa
Kiam mi komencis lerni Esperanton en 2014, mi estis tre feliĉa kiam mi malkovris lokon pri videoludoj kaj animeoj (Esperanimeo kaj Verda Ludejo). Ili helpis konvinki min ke junulo ne estas tro nenormala en Esperantujo kaj ke ili havas lokon por esprimi tion, kion ili ŝatas.
Blogo helpas krei novajn komunumojn
Blogo foje helpas pli la personojn, kiuj legas ilin, ol la aŭtoro de la blogo mem. Per blogo, homoj kun similaj interesoj povas trovi tiujn, kiujn ŝatas la samajn aferojn. Ili vidas la komentojn, kiujn lasas aliajn, trovas kiel ili nomiĝas en Twitter kaj en aliaj sociaj retejoj, povas diskonigi ligilojn, amikiĝi kaj kunlabori.
Blogo estas tre efika maniero igi homojn daŭre uzi Esperanton
Skribi artikolon estas io, kion ĉiu Esperantisto povas fari. Skribi Esperante estas relative facile, kaj ni ĉiuj havas tre malsamajn vivojn de la aliaj, ĉar ni vivas ĉie en la mondo. La vivo de ĉiu Esperantisto estas pli interesa ol ĉiu pensas. Skribi blogafiŝon estas relative rapide, kaj tio sufiĉas por doni legaĵon al multege da homo. Iu blogafiŝo kiu postulas nur horon de skribado povas tre facile distri 50 malsamajn homojn en unu tago se ĝi estas diskonigata bone.
Blogo helpas havi profiti pli se siaj pasintaj spertoj
Je persona nivelo (kiu ne rilatas al Esperanto), havi blogon estas bona, ĉar ili helpas memori pri la aferoj, kiuj jam okazis al vi. Tio donas okazon por pensi pri la kialoj de la malbonaĵoj kaj bonaĵoj, kiuj okazis al vi, helpe kun komentoj kaj konsiloj de legantoj.
Espereble mi sukcesis konvinki vin fari blogon. Tio povas helpi ambaŭ vin kaj Esperantujon. Se vi trovas la kreadon de blogo tro malsimpla, vi povas provi Medium, kiu tuj donas lokon al vi kie vi povas esprimi vin. Se skribi tutajn artikolojn estas tro malsimple aŭ longe por vi, bona alternativo estas fari etajn mesaĝojn per Twitter aŭ Mastodon