Kiel rilataj subfrazoj funkcias en Esperanto kaj kompare al Globasa

Globasa havas interesan solvon por igi rilatajn subfrazojn pli facilaj kaj malpli eŭropcentrismaj.

Vanege
2 min readFeb 27, 2021

Rilataj subfrazoj en Esperanto

Ili normale komenciĝas per rilata korelativo (kiu, kio, kiel ktp.):

  • Mi volas katon, kiu ŝatas min
  • Mi volas katon, kiun mi ŝatas

“kiu” kaj “kiun” rilatas al “katon”.

Notu ke la vortordo en “kiu ŝatas min” estas “Subjekto Verbo Objekto (SVO)” kaj la vortordo en “kiun mi ŝatas” estas “Objekto Subjekto Verbo (OSV)”. La normala vortordo en subfrazoj ne ĉiam estas la sama.

Tio okazas, ĉar en Esperanto (kiel la plimulto de eŭropaj lingvoj), oni komencas subfrazon per rilata vorto (kiu, kio, ktp), sen zorgi ĉu ĝi estas uzata kiel subjekto aŭ objekto.

Teorie, oni povus ĉiam uzi la vortordon SVO, se oni skribus tiel:

  • Mi volas katon, mi ŝatas kiun

Sed la unua frazo ne estas normala Esperanto. La libera vortordo estas nur teoria, kaj ne iĝis efektiva en la lingvo. Oni ankaŭ povas argumenti ke la frazo ne estas dezirinda, ĉar oni malpli klare scias kie la subfrazo komenciĝas. (La aŭskultanto aŭdas la rilatan korelativon kiu nur en la fino.)

Malfacilaĵo de Esperanto por komencantoj (ĉefe por tiuj, kiuj parolas neeŭropajn lingvojn), estas ke la normala vortordo ofte ŝanĝiĝas:

  • SVO en aserto : Mi volas pomon.
  • OSV en kelkaj demandoj : Kion mi volas?
  • OSV en kelkaj emfazoj : Tion mi volas!
  • SVO aŭ OSV en rilata subfrazo : kiu ŝatas vin / kiun vi ŝatas

Tiu ŝanĝema vortordo malfaciligas por komencantoj la kreadon de ĝustaj frazoj, kaj la ĝustan interpreton de ili.

Tiu problemo ne ekzistas en la planita mondlingvo Globasa, ĉar la normala vortordo ĉiam estas SVO.

Rilataj subfrazoj en Globasa

Ili komenciĝas per la markilo “ki”:

  • Mi wole myaw ki da suki mi. (Mi volas katon, kiu ŝatas min.)
  • Mi wole myaw ki mi suki da. (Mi volas katon, kiun mi ŝatas.)

da” estas speciala vorto, kiu rilatas al la vorto tuj antaŭ “ki”, do ĉi tie “myaw” (kato).

La bona ideo de Globasa estas havi la du malsamaj vortoj “ki” kaj “da”:

  • “ki” permesas klare indiki kie la subfrazo komenciĝas
  • “da” permesas klare indiki per sia pozicio ĉu la rilata afero (kato) estas subjekto aŭ objekto

Do Globasa ne bezonas ŝanĝi vortordon aŭ uzi akuzativon : se la substantivo “da” estas antaŭ la verbo, ĝi estas subjekto, se “da” estas post la verbo, ĝi estas objekto:

  • myaw ki da suki mi = kato, kiu ŝatas min
  • myam ki mi suki da = kato, mi ŝatas kiun = kato, kiun mi ŝatas

Tio funkcias ekzakte kiel en normalaj frazoj. Komencantoj ne bezonas lerni novajn regulojn rilate al vortordoj en subfrazoj por ĝuste scii kio estas la subjekto kaj kio estas la objekto.

Kaj ankaŭ tiel la gramatiko iĝas malpli eŭropcentrisma.

--

--