
Se vi uzas Esperanto jam de pluraj jaroj, estas tre probable ke vi jam vidis la supran afiŝon. Ĝi estas tiom konata, ke sufiĉas diri “Kion vi faras por eviti tion?” por pensigi pri la bildo al multaj homoj, eĉ se ili venas de malsamaj partoj de la mondo aŭ havas malajn aĝojn. Iel, ĝi estas simbola pri la fakto ke Esperanto havas komunan kulturon.
Ĝi ankaŭ estas simbolo de la historio de Esperantujo. Dum la dua mondmilito, Esperanto-parolantoj estis persekutitaj fare de Hitler kaj Stalin. Esperanto estas simbolo de internaciismo, kio evidente ne plaĉas al naciismaj reĝimoj. Pri tio, multaj informoj estas troveblaj en la libro de Ulrich Lins, La danĝera lingvo.
Volante diskonigi Esperanto-kulturon, kaj pensante ke la frazo “Kion vi faras por eviti tion?” havas sufiĉe bonan potencon kiel memeon, mi kreis la subajn bildojn kiel pepaĵojn (1, 2).


Esence, la memeo estus aldoni la frazon “Kion vi faras por eviti tion?” al amuza bildo, kie io/iu estas minacanta per tranĉilo. Ĝi kuriĝigas la vidanton al ago, kiu varias depende de la bildo uzata kaj de kunmesaĝoj.
Espereble vi provos partopreni al tiu memeo, ĉar tio estas bona okazo popularigi parton de la Esperanto-kulturo, kreante ion novan amuzan samtempe!