La aksolotla protesto

Vanege
2 min readMar 22, 2021

Salamandroj estas tre religiemaj. Ilia religio konsistas el multaj ritoj. Unu el la ritoj estas la adoltiĝa rito. Kiam salamandro atingas specifan aĝon, ri devas trinki specialan brunan likvon. Tiam, la salamandro perdas siajn brankojn, kaj ria formo tute ŝanĝiĝas. Tiam, la salamandro ne plu povas vivi en akvo, sed ri povas vivi sur tero.

Antaŭe, neniu publike plendis pri la tradicio. Sed kun la paso de tempo, pli kaj pli da salamandroj esprimis sin kontraŭ ĝi. “La lago estas varma kaj komforta.” “Mi jam ŝatas kiel mi aspektas.” “Oni ne ŝanĝu min.” La salamandroj kiuj rifuzas trinki la adoltigan likvon ĉefe estas aksolotloj. “Mia korpo, mia decido.”

Adoltaj salamandroj ne kontentas pri tiuj, kiuj ne volas ŝanĝi sian formon. La adoltoj pensas, ke tio estas insulto al ili, al ilia beleco. La adoltoj diras, ke tio estas insulto al iliaj dioj. “La dioj punos vian malrespekton.” Sed jam la plimulto de aksolotloj ne plu trinkas tion. “Ni jam adoltas kiel ni jam estas.”

Jaroj pasas. La lago kie la salamandroj loĝas iĝas pli kaj pli netravidebla. La salamandroj ne scias la kialon. Laŭ multaj, la akvo nun havas malbonan odoron. Ĉasi en la lago iĝas pli kaj pli malfacile.

La adoltoj diras: “Vi ne devas resti en la akvo!” “Trinku, kaj venu vivi kun ni sur la tero!” Sed aksolotloj daŭre rifuzas trinki la brunan likvon por adoltiĝi.

Post iom da tempo, la lago iĝas tute netravidebla. La aliaj salamandroj ne scias ĉu aksolotloj ankoraŭ vivas en ĝi. La salamandroj piediras for. La akvo de la lago ne plu estas taŭga por iliaj beboj. “Al tiuj, kiuj rifuzas sekvi la religion, ni parolos pri la kondamnitaj aksolotloj.”

Sed iam, altaj simioj malkovris la lagon. En la lago, la simioj trovas kelkajn aksolotlojn. La simioj pensas ke tiuj bestoj estas interesaj kaj belaj. La simioj konsideras ke la aksolotloj estas etaj dioj.

Nun, ĉiu aksolotlo vivas en kubo de pura akvo. Kaj ili troviĝas ĉie en la mondo. La simioj donas al ili ĉion, kion ili bezonas.

La aksolotloj demandas sin kio okazis al la aliaj salamandroj.

--

--