Ekzistas valo, kie ĉiuj plantoj vivas harmonie. Tie ekzistas socia regulo, ke planto ne rajtas iĝi pli alta ol tri metrojn. Tio certigas, ke ĉiu planta vivaĵo povas ricevi sufiĉe da sunlumo por bone vivi.
Tamen iutage, ventego alportas semon de fora loko. Post iom da tempo, la semo sufiĉe kreskis, por ke oni povu vidi, ke la semo estas de specio de folia arbo, kiu estas tute nekonata en la valo.
En la komenco, la plantaj loĝantoj de la valo feliĉiĝas pri la alveno. Ju pli medio estas diversa je specioj, des pli ĝi povas rezisti kaj adaptiĝi al ŝanĝoj.
La nova arbo kreskas kaj kreskas. Sed la nova arbo ne ĉesis kreski antaŭ la limo de tri metroj. Ri tre ŝatas lumon, kaj ĉiam volas pli. Ri komencas krei grandan sistemon de branĉoj kaj folio, por kapti pli da sunlumo.
Apudaj plantoj diras al la nova arbo: “Bonvolu ĉesi kreski, ni ne plu ricevas sufiĉe da lumo.”
La alta arbo respondas: “Se vi volas lumon, kresku. Mi meritas la lumon, ĉar mi kreskis.”
Sed ne ĉiuj plantoj povas kreski, kaj ne ĉiuj plantoj volas batali por lumo. Bonŝance, tiu arbo estas nur la sola kiu ne respektas la aliajn. La plantoj do decidis ignori ĉi tiun egoisman unuopulon.
Iutage, okazas ŝtormo. Multe da forta vento trairas la valon. Plantoj kune kliniĝas laŭ la ventpuŝoj. La proksimeco de unu kun la alia helpas ilin ne fali. Sed la alta arbo, pro sia alteco, ne povas ricevi helpon. Ri devas sole rezisti al ĉiuj ventpuŝoj, kiuj premas ĉiujn riajn branĉojn samtempe.
La alta arbo petas helpon: “Helpu min! Mi pensas ke mi baldaŭ falos!”
La aliaj plantoj, kiuj ne povas vere helpi, diras: “Malkresku! Malkresku!”.
Sed malkresko ne eblas. Kaj fine, la arbo falas.
Post la tempesto, suno revenas. Ĉiuj plantoj povas vidi la trunkon de la alta arbo, kiu nun tute kuŝas sur la tero. Ri mortis, kaj riaj folioj kaj semoj forflugis. Kelkaj plantoj mortis pro la falo, sed almenaŭ nun la loko estas tute kovrata de lumo.