La artisto

Vanege
3 min readJan 23, 2021

--

Estas simio kiu tre ŝatas desegni. Ĉiutage, ri desegnas novajn aferojn. Ri ŝatas desegni ĉielon, naturon, bestojn. Ri ŝatas desegni ĉion, kaj ri ŝatas desegni ĉiam.

“Kiam mi estos granda, mi estos artisto. Tio estas mia revo.”

La parentoj de la simio kolektas monon por sia infano. Per la mono, la simio povas studi en fama arta lernejo. En la lernejo, la simio studas multe. Ri volas atingi sian revon, sed ri ankaŭ ne volas malŝpari la monon de siaj parentoj.

La simio ofte devas montri siajn desegnaĵojn al instruistoj. La instruistoj donas multajn komentojn: “Via desegnaĵo estas bona, sed ĉu vi povus ŝanĝi tiun parton?” Foje, ili diras ke la desegnaĵo bezonas detalojn. Foje, ili diras ke estas tro da detaloj. Foje, ili diras ke estas nesufiĉe da koloroj. Foje, ili diras ke estas tro da koloroj. Ĉiam, ili ne estas sufiĉe kontentaj.

La simio sukcesis je la finaj ekzamenoj, kaj ricevis diplomon. Ri estas feliĉa, ĉar nun li estas libera. “Nun mi povas desegni kion mi volas, kiel mi volas!”.

Sed la simio bezonas gajni monon. Ri do serĉas personon, kiu volas aĉeti desegnaĵojn. Bonŝance, la simio trovas klienton.

La simio volas fari tre bonan laboron por sia unua kliento. Se klientoj estas kontentaj, ri iĝos pli fama kaj havos pli da klientoj. Post multe da laboro, ri fiere prezentas sian desegnaĵon al la kliento. La kliento respondas: “Via desegnaĵo estas bona, sed ĉu vi povus ŝanĝi tiun parton?”. La simio decidas refari la tutan desegnaĵon.

Kvankam la simio estas tre talenta, ri bezonas regulajn klientojn por ricevi sufiĉe da mono. Ri ĉiam pensas “Se la kliento ne kontentas, ri ne revenos”. Ofte, ri devas desegni la samajn aferojn dum la tuta tago. Ri ofte ne plu havas energion dum la vespero. Tiel la simio vivas dum pluraj jaroj.

Sed unutage, ri decidis fari paŭzon. Ri sukcesis konservi sufiĉe da mono por tio.

Ri pensas “Nun mi povas desegni kion mi volas, kiel mi volas!”. “Mi ripozos per libera desegnado, kiel mi faris kiam mi estis tre juna.”

Ri sidas apud blanka papero, kun peniko kaj inko. Ri vidas la paperon. Ri provas imagi ion. Ri vidas la paperon. Ri provas imagi ion ajn. La papero restas blanka. Ri faras liniojn. Sed nenio signifa aperas. Ri ne sukcesis desegni dum la tuta tago. Ri forgesis kiel desegni kun ĝuo kaj libereco. Desegni ne plu estas pasio, sed nur laboro.

Multaj jaroj pasis. La simio nun estas maljuna. Ri laboras en la farmo, kiun ri heredis. Ri ne tuŝis penikon de longa tempo. Kadre de festo, la simio ricevis viziton de sibo kaj de riaj infanoj.

(“sibo” estas genroneŭtrala kaj gramatike ĝusta maniero diri “gefrato”*)

Unu juna infano volas montri desegnaĵon de stranga besto al sia ontio.

(“ontio” estas genroneŭtrala kaj gramatike ĝusta maniero diri “geonklo”*)

Ontia simio: “Kio estas tiu besto?”

Infano: “Ĝi estas bovo!”

Ontia simio: “Ho kompreneble, nun mi vidas.”

Infano: “Ĉu vi ŝatas mian desegnaĵon, ontio?”

Ontia simio: “Ĉu vi ŝatas vian desegnaĵon, infano?”

Infano: “Jes! Mi feliĉas pri ĝi.”

Ontia simio: “Do via desegnaĵo estas perfekta. Ŝanĝu nenion.”

Infano: “Dankon! Kiam mi estos granda, mi estos artisto!”

Ontia simio: “Vi jam estas!”

--

--

Vanege
Vanege

Written by Vanege

Ĉiutage nova Esperanto-artikolo pri ŝatata aŭ grava afero. Ĉefa blogo: https://vanege-esperanto.blogspot.com/ Kontakti min: https://esperanto.masto.host/@Vanege

No responses yet