La birda kunsido

Vanege
2 min readApr 17, 2021

La akvonivelo estas pli kaj pli alta, kaj ĝi ne ĉesas altiĝi. Baldaŭ, ĉiuj partoj de la tero estos kovrita de akvo. Baldaŭ, birdoj ne plu havos lokon por surteriĝi. Por eviti la morton de ĉiuj birdoj, fama birdo organizas grandan kunsidon.

La fama birdo salutas ĉiujn birdojn, kiuj partoprenas la kunsidon.
“Bonvenon. Ni estas ĉi tie por trovi estonton al la birdaro.”
“Ni travivis katastrofojn.”
“Ni travivis la meteoriton.”
“Ni travivis la homaron.”
“Ni travivos la finon de tero.”

La fama birdo demandas:
“Ĉiu iu el vi havas ideon por helpi nin travivi?”
“Ni devas aŭskulti la ideojn de ĉiuj.”

Apodo proksimiĝas kaj diras:
“Ni povas konstante flugi!”
“Ni ne plu bezonos la teron!”
La aliaj birdoj ne ŝatas la ideon.
Ili diras ke estas tro malfacile flugi dum longa tempo.
Ili diras ke ili bezonas lokon por meti siajn ovojn.

Grebo proksimiĝas kaj diras:
“Ni povas loĝi sur akvo!”
“Niaj ovoj povus esti sur flosantaj nestoj!”
Kelkaj birdoj ŝatas la ideon, sed la plimulto ne ŝatas.
Ajna monstro povas kaŝiĝi en la granda oceano.
“Tro danĝere!”

Strigo proksimiĝas kaj diras:
“Ni povas loĝi en subakvaj kavernoj!”
Kelkaj birdoj ŝatas la ideon, sed la plimulto trovas ĝin neakceptebla.
Ili diras ke birdo bezonas lumon.
Kaj la kaverno rapide ne plu havos oksigenon.

Pingveno proksimiĝas kaj diras:
“Ni povas loĝi sur glacio!”
Preskaŭ ĉiuj birdoj ridas.
“Tro malvarmas tie!”

La fama birdo vidas ke ankoraŭ neniu proponis bonan ideon.
Ri proksimiĝas, kaj diras sian ideon:
“Ni povas flugi al alia planedo!”
La aliaj birdoj estas surprizataj.
Ili ne scias kiel reagi.
Sed la birdo estas fama.
Do ili esprimas sian aprobon per aplaŭdo.
Kaj ili diras:
“La fama birdo estas genio!”

--

--