La drako kaj la pando

Vanege
2 min readNov 7, 2020

Proksime de la pinto de alta monto troviĝas kaverno. Drako loĝas sole en ĝi kun sia trezoro. Ri havas multe da oro, juveloj kaj aliaj altvaloraĵoj, kiujn ri prenis de apudaj urboj.

La drako sentas, ke ankoraŭ mankas al ri aferoj, kaj la apudaj urboj ne plu estas interesaj. Do ri decidas flugi al fora loko por trovi novajn aferojn por aldoni al sia trezoro.

Post longa flugado, la drako finfine trovas urbon. Ĝi estas nekutima urbo, kiu troviĝas en arbaro. Ĉar ĉio estas kaŝata sub la folioj, la drako decidas surteriĝi. Surtere, ri vidas pandon, kiu ŝajne havas neniun timon pro la ĉeesto de drako.

Ri demandas al la pando: “Kie troviĝas la kastelo?”

La pando respondas: “Kastelo? Ne ekzistas kastelo ĉi tie.”

La surprizita drako demandas: “Kie do vi konservas viajn valorajn aferojn? Ĉu vi havas bankon aŭ eĉ simplan deponejon?”.

La pando diras: “Ne, ne. Ni ne havas tian aferon.”

La drako estas videble konfuzita. La pando pludiras: “Ni ne konservas. Ĉio, kion ni bezonas jam troviĝas ĉirkaŭe.”

La pando diras: “Mi nun malsatas, do mi kolektis bambuon. Ĉu vi ŝatus manĝi kun mi?”. La drako, kiu estas laca pro sia longa vojaĝo, akceptas. La pando ĝojas, kaj diras “Se vi bezonas ion, simple petu. Tiel aferoj funkcias ĉi tie.“

Ili manĝas bongustan bambusupon kaj parolas dum longa tempo. La pando, kiu estas tre amika, rakontas multe pri sia vivo. Ankaŭ ri havas solecan vivon.

La drako fine diras: “Mi nun devas foriri”.

“Ĉu jam?” diras la pando.

“Jes, mi bezonas protekti mian trezoron.”

La pando alproksimiĝas al la drako, kaj donas al ri longan brakumon. “Kion signifas tio?” diras la drako, kiu neniam ricevis brakumon antaŭe. “Ĝi estas maniero montri ke mi ŝatis ĉi tiun momenton kun vi. Ĉu vi ŝatus provi?”

La drako metas siajn fortajn brakojn ĉirkaŭ la pando, kaj ekmovas siajn flugilojn. “Kion vi faras nun?” demandas la pando.

“Mi alportas vin al mia kaverno, ĉar vi estas mia trezoro.”

--

--