La helpo al la lupoj

Vanege
2 min readOct 9, 2021

Lupoj iĝas pli kaj pli maloftaj. En la tuta lando, restas nur kelkaj apartigitaj. Simioj volas helpi ilin. La simioj konstruas grandan kaĝon. En ĝin ili metas multajn arbojn, riverojn, kavernojn ktp. Ili decidas nomi tiun belan kaĝon “bestoĝardeno”. La simioj pensas ke la lupoj estos feliĉaj ĉi tie. La lupoj havos multe por amuziĝi, kaj ili ne plu estos solaj. Kaj espereble, la lupoj havos bebojn, tiel estos pli da lupoj en la lando.

Sed nun, la simioj bezonas trovi la lupojn, kapti ilin, kaj alporti ilin al la bestoĝardeno. Por tio, ili organizas tutlandan mision. Multaj simioj ŝatas la projekton, kaj multe helpas kiel volontuloj. Ili pensas ke estas bone por la lupoj. En kaĝo, la lupoj ne plu povos akcidente morti en la naturo.

La misio estas sukcesa, kaj la kvin lupoj de la lando nun troviĝas en la kaĝo. La prizorgantoj de la kaĝo rapide rimarkas, ke multaj simioj volas rigardi la lupojn. Multaj simioj pretas pagi multe por povi vidi sovaĝan beston per siaj propraj okuloj. Do multe da turistoj venas, kaj kun ili venas multaj vendistoj, kiuj trovis interesan fonton de klientoj.

Sed unutage, du lupoj fuĝis de la kaĝo. Paniko ekestas. La lupoj povas esti ĉie. Kaj la lupoj ankoraŭ estas sovaĝaj bestoj. Kaj simio povas esti interesa manĝo por malsata lupo. Nova misio estas organizata: kapti la du nekontrolitajn lupojn kiel eble plej rapide. Estas por la bono de la lupoj. Ekster la kaĝo, la lupoj povas akcidente morti pro la danĝeroj de la simia mondo.

La lupoj estas rapide rekaptitaj, kaj remetitaj en la kaĝon. Uf. La prizorgantoj finfine povas ripozi post ĉi tiu intensa kaj stresa okazaĵo. Sed, post kelkaj tagoj, ili rimarkas ke io grava okazis dum la nokto.

Unu el la du lupoj kiu fuĝis mortis. Unu el la du lupoj kiu fuĝis estas grave vundita de lupo kiu ne eskapis. Bestokuracisto konkludas ke la unua mortis pro streso. La du lupoj ne estis akceptitaj kaj ŝatitaj en la lupa grupo. Kaj ili faris ĉion, kion ili povis, por esti for de ili. Bedaŭrinde, ili ne estis komprenitaj. Per rekapti ilin, la lupoj estis realportitaj al siaj problemoj, al grupaj problemoj, kaj al morto.

La prizorgantoj pensas: “Tio estas bedaŭrinda, sed ni vere provis helpi.” “Venontfoje, ni helpos pli bone.”

(Mi ne plu eldonas ĉiujn rakontojn per Medium ĉar Medium postulas tro da neutila laboro (bildoj, reformatado, etikedoj, licenco ktp). Se vi volas resti ĝisdata, sekvu min per Twitter aŭ rekte konsultu la ĉiamĝisdatan liston de fabloj en Github)

--

--