La heroo de la kunikloj

Komunumo de kunikloj loĝas en valo. Ĝi estas tre trankvila. Ne multaj aferoj okazas. Neniam okazas problemo. Neniam okazas danĝero. Kaj la infanaj kunikloj ĉi tie tre enuas.

Unu el la kunikloj de la komunumo estas komercisto. De tempo al tempo, ri vojaĝas al foraj landoj por interŝanĝi maloftajn varojn. Kaj kiam ri revenas, la infanoj ĉiam amasiĝas ĉirkaŭ ri. Kaj tiam, la komercisto rakontas siajn aventurojn al ili.

La komercisto rakontas pri mirindaj lokoj. Kie troviĝas malfacilaj defioj kaj kiel ri kuraĝis kaj sukcesis. Kie ri batalis kontraŭ monstroj rapidaj kiel leopardoj kaj fortaj kiel ursoj. Kompreneble, la rakontoj tre imponas la infanojn. Anstataŭ uzi la veran nomon de la komercisto, ili diras “la heroo”.

Sed, kompreneble, la rakontoj estas plejparte malveraj. La komercisto neniam vidis monstrojn. Dum siaj vojaĝoj, ri nur priparolas prezojn kun aliaj komercistoj. La heroo pensas: “Nu, tio nur estas malgranda mensogo.” “Tio amuzas la infanojn, kaj tio amuzas min.”

Sed infanoj parolas. Multe kaj senĉese. La rakontoj de la heroo populariĝis inter ĉiuj infanoj. Kaj ili populariĝas inter iliaj parentoj. Kaj ili populariĝas inter la aliaj membroj de la komunumo.

Iutage, okazas paniko en la kunikla komunumo. Vulpo danĝere proksimiĝas de la nestoj. Grupo de kunikloj rapide iras al la nesto de la heroo por peti helpon.

“Heroo!” “Monstro alproksimiĝas!” “Ni bezonas iun kuraĝan!” “Iun rapidan!” “Iun fortan!” “Ni scias ke vi povas defendi nin ĉiujn”

La heroo vekiĝas kaj ekkonscias pri la situacio. Ri stresas. Ri scias ke ri ne povas batali kontraŭ monstro. Ri ŝatus fuĝi, sed tro da buŝoj kaj okuloj volas ke ri venku la vulpon. Post iom da tempo, ri pensas: “Nu, mi estas komercisto, eble mi povas negoci kun la monstro por ke ri ne ataku.”

La heroo iras, kaj nun estas sola antaŭ la vulpo.

Heroo: “Monstro, mi petas ke vi ne iru plu antaŭen”

Vulpo: “Mi ne estas monstro, mi estas vulpo”

Heroo: “Se vi ne manĝos nin, ni povas promesi al vi riĉecojn”

Vulpo: “Ho mi estas vegetarana”

Vulpo: “Vi kunikloj… vi havas multajn antaŭjuĝojn… Tio ne estas afabla”

Kiam oni estas vegetarana, tio signifas ke oni ne manĝas viandon. Do tio ankaŭ signifas, ke oni ne manĝos kuniklon. La heroo blovas pro trankviliĝo. Ri pensas ke ri multe stresis pro nenio. Ri pensas: “Mi nun povas reveni al la aliaj kunikloj.” “Mi diros al ili, ke mi konvinkis la monstron ne ataki nin”. “Mia reputacio kiel negocanto iĝos eĉ pli alta!”

La kuniklo turnas sian kapon kaj komencas piediri direkte al la komunumo. Sed tuj post tio, la vulpo saltas sur la kuniklon kaj tranĉas rian kolon.

La vulpo fiere diras: “Malgranda mensogo, grandaj konsekvencoj!”

(Mi ne plu eldonas ĉiujn rakontojn per Medium ĉar Medium postulas tro da neutila laboro (bildoj, reformatado, etikedoj, licenco ktp). Se vi volas resti ĝisdata, sekvu min per Twitter aŭ rekte konsultu la ĉiamĝisdatan liston de fabloj en Github)

Esperanto, Esperantaĵoj, Planlingvoj, Hazardaĵoj, Opinioj | @VanegeEsperanto | @vanege@mastodon.social

Esperanto, Esperantaĵoj, Planlingvoj, Hazardaĵoj, Opinioj | @VanegeEsperanto | @vanege@mastodon.social