La kolorblinda birdo

Vanege
2 min readFeb 1, 2021

--

Ekzistas specio de birdo kiu tre ŝatas bluajn aferojn. Tiuj birdoj tre ŝatas meti bluajn aferojn en sia nesto kaj en la apuda ĝardeno. Ju pli ĝardeno estas dekorita per bluaĵoj, des pli ĝi estas alloga por birdaj partneroj.

Sed unu el la birdoj estas kolorblinda. Ri ne vidas diferencon inter bluaj kaj flavaj aferoj. Por ri, blua floro kaj flava folio havas la saman koloron. Rezulte, ri senkonscie kolektas aferojn de ambaŭ koloroj.

La aliaj birdoj ŝatas ridi pri tiu nenormala birdo. “Rigardu, ri denove elektis malĝustan koloron!” “Ria ĝardeno estas tiom malbela!”. “Ri neniam trovos koramikon“.

Unue, tiuj mokoj ĝenas la kolorblindan birdon. Sed post iom da tempo, ri ignoras ilin. “Laŭ mi, miaj aferoj estas bluaj.” “Miaj aferoj estas malbelaj laŭ ili, sed ili estas belaj laŭ mi.”

La aliaj birdoj rimarkas ke la kolorblinda birdo ignoras ilin. Moki rin ne plu estas amuze ĉar ri ne reagas. Do ili ĉesas ĝeni. Ili denove iras serĉi bluajn aferojn por sia propra nesto.

Ekzistas malmultaj bluaj aferoj, sed multaj birdoj kiuj volas ilin. Birdoj ofte devas batali por bluaĵoj. Ofte okazas, ke birdo ŝtelas la aferojn de alia birdo. Tio senĉese kreas konfliktojn.

La kolorblinda birdo ne partoprenas tiujn konfliktojn. Ri trankvile laboras por sia propra ĝardeno, kiun li dekoras laŭ sia propra gusto. Al sia ĝardeno, ri aldonas multajn belajn ŝtonojn kaj nuksojn, kiujn la aliaj birdoj ignoras.

Iutage, vizitanta birdo (VB) surteriĝas en la ĝardeno de la kolorblinda birdo (KB).

VB: “Vi havas la plej belan ĝardenon el ĉiuj, kiujn mi vidis!”

La kolorblinda birdo estas surprizata. Estas la unua fojo ke iu diras tion al ri.

KB: “Dankon. Sed kial vi ŝatas mian ĝardenon?”

VB: “Ĝi estas tre granda kaj flava. Mi ŝatas la flavan koloron.”

KB: “Ho, mi pensas ke mia ĝardeno estas blua.”

VB: “Haha, vi estas amuza. Flava kaj blua estas sinonimoj! Tiuj du vortoj signifas la saman aferon!”

Fakte, ankaŭ la vizitanta birdo estas kolorblinda!

--

--

Vanege
Vanege

Written by Vanege

Ĉiutage nova Esperanto-artikolo pri ŝatata aŭ grava afero. Ĉefa blogo: https://vanege-esperanto.blogspot.com/ Kontakti min: https://esperanto.masto.host/@Vanege

No responses yet