Ĉu vi ŝatas legi pri misteraj vivaĵoj kun impresaj kapabloj? Legu la vikion de la SCP-Fondaĵo. La SCP-Fondaĵo estas fikcia organizo kiu provas listigi kaj priskribi ĉiujn aĵojn kaj vivaĵojn kun ecoj kiuj ne estas science klarigitaj.
La SCP Wiki estas granda malferma kunlabora projekto kie homoj povas elpensi tian misteran estaĵon kaj homoj povas voĉdoni (aŭ malvoĉdoni) por ili. Ĉiu estaĵo havas propran numeron, kiel SCP-529 kiu estas ĉarma duonkato kaj SCP-005 kiu estas ŝlosilo kiu povas malfermi ĉion.
https://scp-wiki.wikidot.com/scp-529
https://scp-wiki.wikidot.com/scp-005
Kelkaj estaĵoj povas esti danĝeraj, tial en la vikio estas dirite kiel sekure pritrakti ilin. Foje, la vivaĵo estas tro danĝere por la socio kaj bezonas esti kaptita kaj sekure apartigitaj
Ekzistas multaj hororaj ludoj kiuj inspiriĝas de SCP-estaĵoj. En tia ludo, SCP-estaĵo estas libera kaj la ludanto devas provi ne morti dum la farado de tasko.