La remora kontrakto

Vanege
2 min readMar 28, 2021
https://en.wikipedia.org/wiki/Remora#/media/File:Remora_Belize_Reef.jpg

Remoro naĝas en la maro. La fiŝo serĉas marajn bestojn.

Iam, ri vidas ŝarkon. Ri alproksimiĝas al la ŝarko.

Ŝarko: “Kion vi volas?”
Remoro: “Mi volas akompani vin.”
Ŝarko: “Kiel tio utilus al mi?”
Remoro: “Mi povas purigi vian haŭton.”
Ŝarko: “Ĉu vi diras ke mi estas malbela?”
Remoro: “Ne!” Ŝarko: “Foriru.”

La remoro estas malfeliĉa kaj foriras. Iam, ri vidas balenon. Ri alproksimiĝas al la baleno.

Baleno: “Kion vi volas?”
Remoro: “Mi volas akompani vin.”
Baleno: “Kiel tio utilus al mi?”
Remoro: “Vi estos malpli sola.”
Baleno: “Mi ne estas sola. Fakte, pluraj remoroj jam sekvas min.”
Remoro: “Ĉu mi povas tamen akompani vin.”
Baleno: “Ne.”
Remoro: “Okej.”

La remoro estas malfeliĉa. Iam, ri vidas testudon. La remoro ne ŝatas testudojn. Sed estas pli bone esti kun testudo ol esti sola.

Testudo: “Kial vi sekvas min?”
Remoro: “Mi bezonas protekton kontraŭ predantoj.”
Testudo: “Ĉu vi kredas ke mi povas helpi vin?”
Remoro: “Jes, vi havas fortan karapacon.”
Testudo: “Sed, kion vi povas fari por mi?”
Remoro: “Mi povas manĝi la krustulojn kiuj kreskas sur vi.”
Remoro: “Kaj tiel vi estos pli bela por la aliaj testudoj.”
Remoro: “Ĉu vi akceptas la kontrakton?”
Testudo: “Kio okazas se mi akceptas?”
Remoro: “Mi ligos mian korpon al vi per la suĉilo sur mia dorso!”

La testudo ne vidas kion ri perdus. La testudo akceptas. La remoro ligas sin al la karapaco sur la ventro de la testudo.

La testudo kaj la remoro babilas. Ambaŭ komencas ŝati la alian. Sed subite, la testudo sentas ke la remoro multe tiras.

Testudo: “Kion vi faras?”
Remoro: “Io tiras min per mia vosto.”

Efektive, longa linio ligas la voston de la remoro al boato de fiŝisto. La fiŝisto kaptis la remoron pli frue. La fiŝisto metis ringon ĉirkaŭ la voston, kaj ligis linion al la ringo. Kiam la remoro ligas sin al mara besto, la fiŝisto povas tiri la linion por kapti la beston.

Testudo: “Kio okazas? Ĉu vi helpas la fiŝiston?”
Remoro: “Ne. Mi volas liberigi min!”
Remoro: “Naĝu pli rapide! Ni povas rompi la linion!”
Testudo: “Mi ne povas naĝi pli rapide!”
Testudo: “Ĉesu teni min! Mi volas vivi!”

La remoro daŭre tenas la testudon per sia suĉilo. La testudo panikas. La remoro silentas. Post iom da tempo, la fiŝisto povas preni la testudon per la manoj. La fiŝisto mortigas la testudon. La remoro finfine ĉesas suĉi, kaj malligiĝas de la testudo.

Fiŝisto: “Bela kapto, remoro. Jen iom da manĝaĵo.”
Remoro: “Nun forigu la ringon. Mia vosto doloras!”
Fiŝisto: “Ne, vi ankoraŭ ne alportis al mi sufiĉe da maraj bestoj.”

La remoro pensas: “La fiŝisto trompis min.” “Ri diris ke unu besto sufiĉos.” “Akcepti kontrakton de nekonato ne estis bona ideo!”

--

--