Mi faris kartaron en Anki kaj Memrise por lerni la plej oftajn vortojn de Elefen

Espereble per ĝi, pli da homoj parolos ĉi tiun bonegan helplingvon

Vanege
3 min readOct 24, 2021
ero de la kartaro en Anki

Se, kiel mi, vi interesiĝas pri planlingvoj, vi verŝajne legis pri Elefen. Elefen estas helplingvo (kiel Esperanto) kiu inspiriĝas pri la gramatiko de kreolaj lingvoj (do “izolanta” kaj relative simpla), kaj la vortoj venas de la modernaj latinidaj lingvoj.

Elefen estas interesa laŭ mi, ĉar la gramatiko de kreolaj lingvoj estas bona modelo pri simpleco. Tio normalas, ĉar kreolaj lingvoj estis lernataj de nedenaskuloj de malsamaj lingvoj (kiam ĉi tiuj lingvoj estis piĝinoj). Laŭ mi, la gramatiko de Elefen estas iom pli simpla ol tiu de Esperanto. Multaj oftaj eraroj en Esperanto (kiel forgesi -j sur adjektivo, aŭ uzi “tiu” anstataŭ “tio”) estas neeblaj en Elefen. Fakte, la kreantoj de la lingvo estis Esperantistoj, kaj ili bone sciis kio estas ĝena dum la lernado de Esperanto.

Mi subtenas ĉiujn helplingvojn (Esperanto, Occidental, Globasa, Elefen…). Ĉiuj planlingvoj havas proprajn kvalitojn kaj proprajn komunumojn. Kaj planlingvoj estas tiom facilaj, ke oni povas lerni multe da ili kun la tempo kiun oni bezonus por lerni nur unu naturan lingvon kiel la Anglan. Same kiel oni povas ludi plurajn ludojn, oni povas lerni plurajn planlingvojn. Se vi ŝatas (aŭ ŝatis) lerni Esperanto, vi verŝajne ankaŭ ŝatus lerni Elefen.

La ofteclisto

Por helpi al la lernado de Elefen, mi do kreis liston laŭ ofteco. Esence, tio estas listo de la plej oftaj vortoj, kun traduko. Jam ekzistis kelkaj ofteclistoj, sed ili ne estas tiom bonaj kaj kompletaj kiel tiu, kiun mi kreis. La listo enhavas pli ol 12 000 vortoj, sed mi pensas ke se oni konas la 3 000 unuajn, oni jam povas paroli flue se oni uzas tiujn vortojn inteligente.

Por fari tion, mi uzis Corpo. Corpo enhavas preskaŭ ĉiujn tekstojn en Elefen kiuj troviĝas ene de elefen.org, kio estas multega (la korpuso enhavas pli ol 3 000 000 vortoj). El tio mi havas liston de la plej oftaj vortoj en Elefen. Poste mi uzas la vortaron de la sama retejo (Disionario), kaj per ĝi mi aŭtomate ligis ĉiun vorton al sia vortara vortoklaso kaj difino. El tio, mi havas csv-dokumenton, kiun mi povis alŝuti al Memrise kaj Anki.

Memrise

Memrise estas retejo kiel Duolingo, sed anstataŭ frazoj, la retejo prezentas al ni nur vortojn (kutime), kaj oni devas elekti aŭ tajpi la ĝustan tradukon. La kursoj de Memrise estas preskaŭ ĉiuj faritaj de volontuloj, kaj la kvalito de ĉi tiuj kursoj iras de tre malbona al iom bona.

Kelkaj homoj ŝatas la “ludan” manieron de Memrise, do mi kreis la kurson por ili tie, sed mi vere rekomendas uzi Anki anstataŭe se la fakto lerni lingvon pli rapide pli amuzas vin ol la fakto ekhavi virtualajn poentojn.

La plej oftaj vortoj el la Angla

1) https://app.memrise.com/course/6082294/most-common-words-in-elefen-lingua-franca-nova-p1/

2) https://app.memrise.com/course/6083015/most-common-words-in-elefen-lingua-franca-nova-p2/

3) https://app.memrise.com/course/6083043/most-common-words-in-elefen-lingua-franca-nova-p3/

La plej oftaj vortoj el Esperanto (mi rekomendas tiujn, ĉar estas pli facile kompreni la vortojn en Elefen per la tradukoj en Esperanto. Fakte, Elefen multe pli similas al Esperanto ol al la Angla.)

1) https://app.memrise.com/course/6083674/plej-oftaj-vortoj-en-elefen-lingua-franca-nova-p1/

2) https://app.memrise.com/course/6083851/plej-oftaj-vortoj-en-elefen-lingua-franca-nova-p2/

3) https://app.memrise.com/course/6083857/plej-oftaj-vortoj-en-elefen-lingua-franca-nova-p3/

Anki

Anki funkcias iom kiel Memrise kaj Duolingo, sed estas multe pli bona (almenaŭ laŭ mi). Oni povas pli facile diri kiam oni volas lerni karton/vorton denove, kaj oni ne bezonas tajpi/elekti la respondon (oni nur bezonas kompari onian respondon en sia cerbo kun la vera respondo). Rezulte, oni povas lerni multe pli rapide per Anki ol per Memrise aŭ per Duolingo.

Anki estas senpaga por komputilo (Desktop) kaj Android. Mi skribis artikolon pri Anki, kaj mi konsilas al vi legi ĝin se vi ne konas ĉi tiun mirindan programon.

Angla al Elefen: https://ankiweb.net/shared/info/840281455

Esperanto al Elefen: https://ankiweb.net/shared/info/1081786565

Kaj ĉu vi ŝatus praktiki Elefen aŭ trovi informojn pri ĝi? Venu paroli al ni:

--

--

Vanege
Vanege

Written by Vanege

Ĉiutage nova Esperanto-artikolo pri ŝatata aŭ grava afero. Ĉefa blogo: https://vanege-esperanto.blogspot.com/ Kontakti min: https://esperanto.masto.host/@Vanege

No responses yet