Mi provis laserludon (laser game / tag)
Kio estas laserludo
- Ĝi estas ludo, kie ludanto devas “pafi” aliajn ludantojn per lasero.
- La ludo okazas en labirinto. La loko havas multajn vojojn kaj estas tre malluma. Oni devas pagi por rajti partopreni dum ludsesio.
- Ĉiu partoprenanto devas porti specialan survestaĵon, kiu havas detektilon de infraruĝa radio, kaj pafilon kiu sendas specifan radion kiu permesas identigi la pafanton.
Kie mi partoprenis
- Kun 8 aliaj personoj, mi partoprenis en Laser Game Evolution, en la 14-a divido de Parizo.
- Laser Game Evolution estas firmao kiu havas multajn ejojn, kie okazas laserludoj. Firmaoj kaj lokoj malsamas laŭ kvalito. Ankaŭ tio, kio eblas en ludsesio (krom pafi) varias.
- Iu de la grupo devis lui la lokon antaŭe. Por tio, ri jam devis pagi partoprenon por du ludantoj.
- Ĉiu ludsesio tie daŭras 20 minutojn. Unu ludsesio kostas 11 €, du kostas 20 €, tri kostas 27 €.
Unue mi volis fari nur unu ludsesion (do pagi 11 €), ĉar tiam, se mi ne ŝatos, mi simple ne partoprenos la sekvajn. Kaj alie, se mi ŝatas, mi povus pagi denove, eĉ se mi perdus 2 € pro neantaŭpagi. Tamen, ĉiuj aliaj de mia grupo pagis por du ludsesioj, mi do faris same por ne malsimpligi aferojn.
Kion mi timis
- Ke la ludo estus tro sporta, kaj ke mi devus ekzemple multe kuri aŭ kaŭri, kion mi ne povas fari facile.
- Ke mi ne bone komprenos la regulojn, kaj ke tiuj, kiuj jam faris laserludojn profitos de tio por venki facile.
- Ke ne estus sekura loko, kie mi povus lasi miajn gravaĵojn (kreditkarto, identigiloj…) dum la ludsesioj.
- Ke mi ne ŝatos la ludon.
Kio fakte okazis
- Ja estis kelkaj ŝloseblaj ujoj por miaj havaĵoj. Mi devis meti eŭron en ujon por havi ŝlosilon. Mi neniam portas metalan/paperan monon, do mi devis peti provizoran moneron al iu alia.
- La reguloj estis klarigitaj antaŭ la unua ludsesio.
- La du ludsesioj okazis en malsamaj labirintoj. Ili aspektis tre simile, sed la dua estis multe pli granda.
(mi ankaŭ antaŭlernis per kelkaj videoj de la Youtube-a kanalo de la firmao (ili estas en la Franca))
Kio pri la reguloj?
La plej granda surprizo estas ke oni ne vere “pafas”. Oni devas daŭre premi butonon por aperigi ruĝan punkton, kaj oni devas per tiu punkto tuŝi detektilon sur la survestaĵo de alia uzanto. Ĝi ne estas kiel pafado, sed pli kiel desegnado ĝis kiam oni bonŝance tuŝas detektilon.
Pri aliaj reguloj:
- Oni ne rajtas malleviĝi.
- Oni ne rajtas bloki la vojon al sia detektilo (per la maniero kiel oni tenas sian propran pafilon, pervole aŭ ne)
- Oni ne rajtas pafi se la alia ludanto estas tro proksima.
Do esence, oni ne rajtas ludi laŭ kiel oni ludus bone. Kaj aperas evidenta problemo, tiuj reguloj funkcias nur se ĉiuj respektas ilin same bone. Kio ne okazis, do ili rapide iĝis ignoritaj, por pli justa ludo rilate al tiuj, kiuj ne respektas ilin.
La ludlokojn havis “portalojn”, kiujn oni povis ŝalti/malŝalti. Se oni trairas ŝaltitan, oni perdas poentojn. Tamen, neniu komprenis kiam ili estis ŝaltitaj aŭ ne, kaj ne klaris kie ili troviĝis, do ili rapide iĝis ignoritaj.
Oni ankaŭ ne rajtas kuri. Kaj tio estas komprenebla, ĉar estus danĝeraj kolizioj kun aliuloj. Tio plaĉas al mi, ĉar mi ne volis kuri, kaj moviĝi rapide sufiĉis.
Kion mi ne ŝatis
- Survestaĵo ne havas multajn detektilojn. Tio signifas ke vidi alian ludanton ne sufiĉe por pafi rin. Plej ofte, oni devas atendi ke iu detektilo estu videbla, kaj kiam tio okazas, la ludanto jam vidis onin. Tiam kiu unue sukcesas pafi la alian (trafi etan detektilon per la ruĝa punkto) ĉefe temas pri ŝanco, kaj ne vere pri atentkapablo kaj precizeco.
- Kiam oni estas pafita, oni ne plu rajtas pafi dum pluraj sekundoj. Tiam oni teorie devas kaŝiĝi por ke tiu kiu pafis onin ne povu sekvi onin. Probleme: la unu ludloko (kaj iom la dua) estis tro etaj. Estis ludantoj ĉie, kaj ne eblis rifuĝi. Estis tro facile ĉiam pafi la saman ludanton post kelkaj sekundoj por rapide gajni poentojn.
- Ili aldonis muzikojn de filmoj, kaj rezulte la loko estis multe tro brua por kunlabora komunikado. Ni estis 9 ludantoj, dividitaj en 3 teamoj. Esti membro de teamo nur konsistis je ne pafi samteamanon por ne perdi poentojn.
Kion mi ŝatis
- Ĝi estas unika sperto. Mi ne konas similan sporton kie oni rajtas trafi aliajn homojn kaj provi eviti esti trafita. Dodgeball eble?
- Iu ludanto akiris multege da poentoj dum la du ludsesioj, kaj tio ne okazis pro filudado (kaŝi detektilojn, pafi proksimajn homojn…), sed pro vera sperto. (Ri jam partoprenis multajn laserludojn antaŭe kaj aliloke). Mi do ŝatis ke poentoj povas iom reflekti sperton. Mi mem triobligis miajn poentojn inter mia unua ludsesio kaj mia dua ludsesio.
- Oni ne bezonas esti sportema por amuziĝi. Ne estas longaj koridoroj, kiuj postulas kuradon. Oni povas same rapide kaŝiĝi per rapide flanka paŝo. Se oni laciĝas, oni povas resti iom kaŝita en loko, kaj profiti de nemoveco por koncentriĝi kaj vidi la aliaj ludantojn unue.
- Ili donas paperon kiu resumas la rezultojn de la ludsesioj. Tio estas bona memorilo.
Kiel mi resumas tiun laserludon
- Ĝi estas iom amuza. Ne tre, sed sufiĉe. Ĝi estas bona kaj simpla maniero por rilati kun grupo de homoj, kiun oni ne bone konas. (La reguloj simplas, oni nur bezonas partopreni). Tamen oni ne ludu kun homoj tute nekonataj, aŭ la nejusteco de la ludo povas krei konfliktojn.
- Oni ne ludu nur por venki, ĉar tiam oni certe frustriĝos. Estas tro facile filudi, kaj la reguloj ne bone evitigas tion.
- Oni serĉu lokon sufiĉan grandan rilate al la nombro de ludantoj. Verŝajne tiuj, kiuj ne troviĝas en la urbego de Francujo pli grandas.
- Unu ludsesio sufiĉas por havi sufiĉe kompletan sperton de tio, kio estas laserludo. Post la 20 minutoj de la unua sesio, ĉiuj ŝvitis. Kaj mi mem pro laciĝo estis preferanta ne fari duan ludsesion.
Dankon pro via legado. Se vi ŝatis ĉi tiun blogan artikolon, bonvolu diskonigi/ŝati ĝin kie ajn vi povas, tiel pli da Esperantistoj trovos interesajn aŭ amuzajn Esperantaĵojn.