Mia robotkuirilo ne plu funkcias, kaj tio estas katastrofo
Hodiaŭ, mi provis prepari mian vespermanĝon. Do kiel kutime, mi arigis la recepterojn, kaj metis ĉion en la ujon de mia Cookeo. Tion, mi faras ĉiutage. Sed, neniam mi pensis ke tiu tago estos la lasta (de mia ĝisnuna vivkutimaro).
Momenton, kio estas Cookeo?
Cookeo estas robotkuirilo de Moulinex. Moulinex estas franca firmao kiu faras multajn ilojn por simpligi kuiradon. Robotkuirilo (tradukite de la Franca “robot cuiseur”) estas maŝino kiu kuiras laŭ kodo programita en ĝi.
Tiu maŝino Cookeo, ne malmultekostas. Ĝi fakte kostis 150 €, sed al mi tio valoras. Oni nur bezonas enmeti ĉion, kion oni volas kuiri, fermi la ujon, kaj poste elekti la kuirmetodon kaj daŭron. Akvo en ĝi iĝas vaporo, kaj ĉio kuiriĝas rapide en forta aera premo, sen ke oni bezonu alporti plian atenton.
Mi vere ŝategas tiun maŝinon. Antaŭe, mi absolute pigris kuiri, kaj ekde mi havas tiun maŝinon, mi havas sufiĉan kuraĝon prepari ion alian ol sandviĉojn aŭ mikroondilaĵojn.
Kaj la teruraĵo okazis
Do mi premis la butonon por ŝalti la maŝinon. Normale, ĝi devas fari etan muzikon “bi bi BI bi”. Mi aŭdis nenion. Mi rigardis la ekranon. Nenio afiŝita. Mi rigardis la draton al la elektringo, ĝi estis tute tie, la maŝino ĉiam estis normale ligita al elektro.
La maŝino simple ne plu volas ŝaltiĝi.
Kio. Kio? Ĉu vi perfidas min? Post pli ol 300 tagoj de ĉiutaga uzado, vi decidas ne plu subteni min? Kia perfido. Mi nun sentas kion Zamenhof sentis kiam Beaufront anoncis Ido. Nun mia Cookeo utilas al mi kiel Ido, tio estas, al mi ĝi ne utilas.
Kiel mi preparos miajn manĝojn nun? Ĉu restos al mi sufiĉe da tempo por vivi, kiam mi revenas ĉiuvespere post laborado kaj ne plu havas energion por kuiri? Ĉu mi revenu al varmigotaj pastaĵoj por studantoj?
Miaj vivkutimoj tute RIPis
Vi verŝajne ne bone imagas kiom grandaj la konsekvencoj de tiu neplufunkcio estas.
- Kiam mi revenas hejmen, mi kutime tuj metas mian piĵamon. Ĝi vere komfortas. Mi fartas pli bone kiam mi estas en mia piĵamo. Sed nun, mi ne devas meti mian piĵamon tuj, ĉar mi devas kuiri normale. Kaj normala kuirado malpurigas vestaĵojn. Kaj mi ne volas havi malpurajn piĵamojn, ĉar tio povas kuriĝigi insektojn ataki min dum la nokto ĉar ili volas gustumi la bongustajn makulojn tomatsaŭcajn, oleajn, fruktajn, aliaferajn. Mi ankaŭ povus konservi la vestaĵojn, kiujn mi portis en mia laborejo kaj en veturiloj, sed tio signifas ke mi devas pli ofte purigi ilin, kio estas malŝparo de mia tempo.
- Mi devos kundividi la kuirejon kun aliaj homoj. Mi ne loĝas sole, kaj antaŭe, mi okupis tre malgrandan spacon (tio estas la spaco de mia cookeo). Sed nun, mi devos uzi multe pli da kuiraparatoj, uzi la gasfornelon, eble eĉ la fornon, kaj purigi ĉion poste! Tio okazigas multajn organizajn problemojn kun aliaj familianoj, kiuj ankaŭ ili devas uzi la samajn aparatojn, sed kiuj ne povos fari tion samtempe.
- Kaj plej grave, tio estas granda perdo de tempo. Kaj mi havas malmultan tempon. Kiam antaŭe mi povis lasi la Cookeo kuiri, mi nun devas ĉiam atenti pri la kuirado. Kiam mi povis studi lingvon dum 15 minutoj, mi nun devas stari antaŭ varmaj neamuzaj aferoj. Jen tempo perdita, kiun mi povis uzi por skribi artikolon en Esperanto. Estas pro tia afero ke la Fina Venko ne okazas.
mdr Vanege, kial ne kuiri normale kiel normalaj homoj?
Manĝado kaj preparado de manĝo neniam vere interesis min. Kaj eble tio estas eraro de mi. Mi eble devus interesiĝi pri tio, kaj lerni sufiĉe tiel kiel mi sukcesos atingi nekredeblaĵon: ricevi plezuron.
Veras ke miaj tagoj tro similas al la aliaj. Kuirado kaj manĝoj eble estas bona manieraro por alporti iom da specialeco al ĉiu tago, kio faros ke mi pli ekscitiĝos al la ideo de plia tago. Eĉ ekzistas pluraj retejoj en Esperanto pri kuirado (Veganarto, Bonan Apetiton), kaj mi povus peti konsilojn en la grupo En la kuirejo kun Telegramo.
Mi ankoraŭ ne estas en la stato kie mi ŝatas tion, kion mi kuiras, sed mi devus profiti de la okazo ke mia robotkuirilo ne plu funkcias por bone lerni normalan kuiradon per patoj kaj potoj. En mia familio estas bonaj kuirantoj, do mi devus peti instruadon. Tio ankaŭ estus bona okazo por plibonigi familirilatojn per kuna kuirado kaj manĝado.
Sed kiel ĉiam, al mi mankas tempo, tempo, tempo.
Dankon pro via legado. Se vi ŝatis ĉi tiun artikolon, bonvolu diskonigi/ŝati ĝin kie ajn vi povas, tiel pli da Esperantistoj trovu interesajn aŭ amuzajn Esperantaĵojn.