Oazo la ekstempulo

Vanege
2 min readFeb 6, 2021

Oazo estas la nomo de maljuna birdo. Oazo pensas, ke kiam ri estis juna, ĉio estis perfekta. “Bestoj estis pli respektemaj.” “Bestoj entute havis pli bonajn gustojn.” Laŭ ri, la mondo estis bona, sed nun, la mondo estas aĉa. Fakte, Oazo ne estas tre maljuna, sed riaj opinioj certe estas.

Oazo havas du infanojn. Ili estas normalaj birdaj infanoj kun normalaj infanaj gustoj. Iutage, ili petas al sia parento permeson por iri al koncerto.

Infanoj: “Ĉu ni rajtas iri al la koncerto de Ĝonimo?”

Oazo: “Kiu estas tiu ĝoĝo?”

Infanoj: “Estas fama repisto!”

Oazo: “Vi ne rajtas.”

Infanoj: “Kial???”

Oazo estas tre ĝenita de tiu nenecesa demando. Laŭ ri, la respondo estas klare evidenta! Repistoj reprezentas la malbonan vivmanieron. Ili popularigas fumadon, alkoholon kaj aliajn drogojn. Ili eĉ parolas pri malsanktaĵoj!

Sed la plej neakceptebla afero estas ke ili faras kontraŭfundamentan muzikon. Estas hatinde kaj malbonlingve, ke ili prezentas vortvomadon kiel arton. La muzika akademio neniam aprobis tion. Infanoj devas resti for de ili. Se ne, ili havos malbonajn gustojn. Kulturo estos perdita, kaj la socio disfalos.

Oazo: “Ĉu vi ne povus aŭskulti klasikan muzikon kiel normalaj infanoj faras?”

Infanoj: “Fek!”

Oazo: “Ne diru “Fek!”. Diru “Diable!””

Infanoj: “Diable!”

Oazo: “Ne diru “Diable!”, tio estas peka!”.

Kaj la infanoj ekploras. Post iom da tempo Oazo komprenas ke ri estis tro severa. Por peti pardonon, ri proponas al siaj infanoj iri kune al bestoĝardeno.

Multaj diversaj bestoj troviĝas en la bestoĝardeno. Oazo vere ne ŝatas tiun multkoloran etoson, kiun ri trovas agresa por siaj gustoj. Tamen riaj infanoj ŝajnas tre feliĉaj, kaj ili miras pri ĉiuj bestoj.

La familio rigardas strutojn:

Oazo: “Hej infanoj, rigardu kiom patetikaj estas tiuj birdoj. Ili ne povas flugi.”

Infanoj: “Sed ili kuras tre rapide!”

La familio rigardas vespertojn:

Oazo: “Hej vi! Kial vi flugas? Vi estas mamuloj! Mamuloj ne flugas!”

Vespertoj: “Lasu nin trankvilaj, bumero!”

La infanoj estas ĝenataj de la plendemo de sia parento. Oazo ne ĉesas. Ri plendas. Ri korektas. Ri kritikas. Ri malagrablas.

Ju pli tempo pasas, des pli la plendemo de Oazo altiras la atenton de ĉirkaŭuloj. Eta grupo de bestoj formiĝis apud Oazo:

Bestogrupo: “Ho rigardu! Mi ne sciis ke la bestoĝardeno ankaŭ havas fosilion!”

Oazo: “Fekdiable!”

--

--