Okrulo, la okra paguro

Vanege
2 min readDec 13, 2020

--

Ekzistas plaĝo kie multaj belaj paguroj loĝas. Ĉiu paguro portas ŝelon, kiu venas de mortinta ŝelbesto. Kelkaj ŝeloj estas nur blankaj, kelkaj ŝeloj estas multkoloraj. Unu paguro havas okran ŝelon. Pro tio, la paguro nomiĝas Okrulo. La ŝelo ne estas tre speciala, sed Okrulo tre ŝatas ĝin.

Ĉiujare okazas granda ceremonio. Preskaŭ ĉiuj paguroj iri al la ĝi. Ĝi estas la ceremonio de ŝela interŝanĝo. Laŭ tradicio, ĉiu paguro donu sian ŝelon al paguro, kiu havas unu jaron malpli. Tiel, la komunumo reuzas bonajn ŝelojn. Paguroj ankaŭ ŝatas provi novajn domojn.

Sed Okrulo, ri ne ŝatas. Okrulo ne partoprenis la ceremonion dum tri jaroj. Ri pensas: “Mia ŝelo estas perfekta. Ĝi estas parto de mi. Ĝi estas la mia.”

Post kelkaj monatoj, Okrulo esploras submaran monton. Subite, Okrulo trovas malvivan ŝarkon. Ĝi ŝajnas bongusta. Neniu viandomanĝa besto troviĝas apude por konkuri. Tia ŝanco okazas nur unufoje en pagura vivo. Okrulo diras: “Abunda manĝaĵo! Mi manĝos ĉion!”.

Okrulo komencas manĝi. Ri manĝadas. Ri sentas, ke ri povas pli kaj pli malfacile moviĝi. Sed ri daŭre manĝas.

Subite, la okra ŝelo de Okrulo rompiĝas. Ri vidas sian domon forfali kiel multaj pecoj. Ĝi estis tro eta. “Ne! Mia ŝelo! Mia domo!”

La senŝela paguro panikas. Paguro bezonas fortikan ŝildon por protekti sian malfortikan kaj bongustan abdomenon. Kaj viandomanĝaj bestoj venas. Tuja solvo estas bezonata por ne morti.

“Ŝajne mi ne plu havas alian eblon.” Kaj la senŝela paguro eniras apudan plastan botelon. La botelo ne estas komforta. La botelo estas ankaŭ tre rimarkebla.

“Eble se mi kaŝas min inter la rubaĵoj, oni ne rimarkos min.”

--

--

Vanege
Vanege

Written by Vanege

Ĉiutage nova Esperanto-artikolo pri ŝatata aŭ grava afero. Ĉefa blogo: https://vanege-esperanto.blogspot.com/ Kontakti min: https://esperanto.masto.host/@Vanege

No responses yet