Parentismo kaj J-sistemo: paroli sen devi mencii genron
Kio estas Parentismo kaj la J-sistemo?
Ili estas du sistemoj, per kiuj oni disponas de sengenraj alternativaj radikoj al genraj radikoj. La celo samas, sed la maniero atingi ĝin malsamas.
Kio estas genre ligitaj radikoj?
Kelkaj vortaj radikoj en Esperanto implicas genron. Ili ĉefe troviĝas en vortoj uzataj por paroli pri familiaj membroj. Ekzemploj estas patr/o kaj frat/o, kiuj tuj donas iĉan (virgenran aŭ virseksan) econ.
Kial oni bezonas sengenrajn radikojn?
Uzi genre ligitajn radikojn sen mencii genron ne eblas. Kaj en multaj okazoj, oni ne volas mencii genron:
- Kiam oni ne konas la genron de la homo (tio oftege okazas en la Interreto)
- Kiam oni ne zorgas pri la genro de la homo (la genro ofte estas informo ne utila al konversacio, do oni ne penu serĉi ĝin)
- Kiam oni ne volas mencii genron (ekzemple se oni kandidatiĝas al posteno, la informo pri genro povas konduki al maljusta salajro)
- Kiam la genro estas nek ina nek iĉa, do oni ne volas mencii genron kiu ne ĝustas.
Kio estas Parentismo?
Per Parentismo, oni anstataŭigas genrajn vortojn per tute novaj (aŭ jam ekzistantaj) radikoj. La vorto Parentismo mem venas de “parento”, kiu estas sengenra alternativo al “patro”.
La akademiano Cyril Brosch kaj Robin van der Vliet arigis la suban liston de alternativoj. Kompreneble, iu ajn povas uzi la vorton, kiun ri preferas. Tamen, pli utile estas uzi vorton jam uzitan por helpi diskonigi ĝin.
Por eksplicite paroli pri persono ina aŭ iĉa, oni povas regule aldoni la elementojn -in- kaj iĉ/.
╔═══════════╦═══════════╦════════════╗
║ Neŭtra ║ Iĉa ║ Ina ║
╠═══════════╬═══════════╬════════════╣
║ *gepatro* ║ patro ║ patrino ║
║ parento ║ parentiĉo ║ parentino ║
╚═══════════╩═══════════╩════════════╝
Kio estas la J-sistemo?
Anstataŭ devi lerni tute novajn radikojn, la ideo de la akademiano Markos Kramer kaj Lucas Cerante estas uzi la jamajn genrajn radikojn, sed ŝanĝi ilin iomete por ke ili restu rekoneblaj, sed ekhavu sengenran signifon.
Por krei la radikojn de la j-sistemo, oni devas sekvi tri principojn:
- Oni aldonu “j” post la unua vokalo de vorto.
- Se tiu vokalo estas “i”, oni anstataŭigu ĝin per “e”.
- Se “ŭ” aŭ “r” sekvas tiun vokalon, oni forigu ĝin.
Rezultaj vortoj aspektas tiel:
Kial ne uzi la prefikson ge-?
Kial anstataŭ “pajtro” kaj “parento”, oni ne povus uzi “gepatro”? Por respondi al tio, necesas kompreni la signifon de la prefikso ge-:
Laŭ Vortaro.net:
Pref. montranta, ke la priparolata grupo konsistas el ambaŭ seksoj, k pli precize signanta:
1 paron: la gedoktoroj P.Z; gratuli la junajn geedzojnZ; gesinjoroj N.Z; gefianĉojZ, geamantojZ, gemastrojZ; gekolomboj;
2 samgradajn parencojn el ambaŭ seksoj: gefratojZ (ĉiuj fratoj k fratinoj en unu sama familio); gefilojZ, geavoj, geonklojZ, genepojZ, gekuzojZ;
3 personojn de ambaŭ seksoj: gesinjoroj, gelernantoj, gesamideanoj; (analoge) gelernejo. gebanado, geedukado. Rim. Ofte en tiu lasta signifo, la pref. estas neuzata (samideanoj, lernantoj, kursanoj ks), aŭ malpli ĝentila, en la alparolo, ol la duobla nomado («sinjorinoj k sinjoroj!»).
Per tiuj difinoj, oni vidas ke ge- ĉiam implicas la ideon de pluralo. Do uzi “gepatro” por paroli pri parento/pajtro singulara estas esence malĝusta. La difinoj 2 kaj 3 emfazas la ideon de ambaŭ* seksoj. Malofte okazas ke singulara persono havas samtempe du seksojn.
*homoj tradicie konsideras ke ekzistas nur du genroj (tie nomata “sekso”)
Laŭ Reta Votaro, kiu estas ofte pli ĝisdata pri modernaj signifoj:
1.Prefikso montranta la kuneston de pli ol unu sekso ĉe multenombra substantivo: patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj; [1]; geedzoj (edzo kaj edzino); gefratoj (frato kaj fratino aŭ fratoj kaj fratinoj); ili amas sin gefrate; gesinjoroj (sinjoro kaj sinjorino aŭ sinjoroj kaj sinjorinoj); gemastroj.
2. ↝(malofte) Prefikso foriganta la seksan signifon de substantivo, ĉefe de ununombra baze vira substantivo: ĉu vi havas gefratojn?; se oni heredas normalan genon de la alia gepatro, oni tamen povas produkti sufiĉe de la normala p16-proteino[2]; jen ebla tasko, sendube pens-instiga, por gepatro kaj gefilo: kundiskuti la verkon [3]; la unua afero, kiun faras ĉiu sklavino kiam ŝi aliĝas al nova domanaro, estas informiĝi, kiu estas geedzo de kiu [4]; tion li tuj diras dufoje (al ĉiu gepatro en ties lingvo).
Rim.: Laŭ sia tradicia senco, ge- implicas pluron kaj normale la substantivoj per ĝi formitaj aperas en plurnombro. En Esperanto mankas rimedo por oportune fari vortojn seksblindajn el vortoj seksindikaj (precipe tio koncernas la parencvortojn kiel patro, edzo, frato). Ĉar por la moderna socio tiu sekse neŭtrala senco (patro aŭ patrino) estas pli aktuala ol la tradicia miksseksa (patro kaj patrino), oni nemalofte vidas provojn apliki ge- por neŭtraligi la seksindikon (kaj tiam uzi la derivaĵojn ankaŭ ununombre: gepatro). Oni ne ĉiam konscias, ke en iuj situacioj rezultas senco kontraŭa ol la tradicia; ekzemple laŭ PMEG, gepatra decido estas decido de ambaŭ gepatroj, dum en la neŭtraliga interpreto ĝi povas esti decido nur de unu el ili; simile pri amo gea kaj geja. Teorie en multaj okazoj eblus esprimi la mankantan sencon neŭtraligante la implican pluron de ge- kaj la kuneston de ambaŭ seksoj per la elekta sufikso -an: gepatrano (iu el la gepatroj) , geedzano (iu el la geedzoj) ktp. [Sergio Pokrovskij]
Rim.: Oni foje trovas ununombran uzon de „ge-“ por indiki (ŝerce) la necertecon pri ies sekso, ekz-e geknabo (knabo, kiun oni povas preni por ino), aŭ por elturniĝi tradukante sekse neŭtralan terminon el nacia lingvo, kaj la plej tipa ekzemplo estas gepatro (patro aŭ patrino), dum oni ne uzas gefrato, geonklo, genepo… Ĉiuokaze tiaj uzoj, kvankam ili povas aperi trafaj kaj konformaj al iu nuntempe moda ideologio, estas nelogikaj kaj evitindaj. Ja se oni akceptus konsideri ilin normalaj, necesus konsenti ankaŭ pri tio, ke la plurnombraj vortoj geknaboj, gepatroj povas havi du sencojn: unue „pluraj personoj de nedifinita sekso“ (do eventuale nur viroj aŭ nur virinoj) kaj, due, „personoj el ambaŭ seksoj“. Ne eblas enlasi en la lingvon tian neprecizecon, tiom pli, ke la Fundamento klare difinas la sencon de ĉi tiu prefikso. [MB]
Por resumi, Reta Vortaro mencias duan signifon, kio estas la forigo de la seksa/genra signifo de radiko. Per la rimarkoj, oni povas kompreni kial multaj homoj ne ŝatas tiun uzon de ge-. Oni ŝanĝas la signifon de tradicia elemento. Anstataŭe, oni povas uzi vorton pli novan kun klara preciza signifo.
Kial ne ŝanĝi la signifon de genre ligitaj vortoj?
Kial anstataŭ *gepatro*, oni ne uzus “patro” rekte neŭtre? (Kaj por la iĉa signifo oni uzus eksplicite “patriĉo”.)
Unuavide, tio ŝajnas esti bona ideo, ĉar oni tiel ne kreas radikon kiu devas esti lernata.
Sed fakte estas grava problemo: Esperanto jam estas lingvo. Vortoj jam havas signifojn. Milionoj da Esperantistoj jam lernis kaj uzis la oftegan vorton “patro”, kaj ĝi havas iĉan signifon.
Se sufiĉe da homoj ekuzus “patro” neŭtre, la vorto ekhavus neŭtran signifon, paralele al la iĉa. Sed al kiu kosto? Al multegege da miskomprenoj: kiel certi ĉu iu homo uzis la vorton neŭtre aŭ iĉe?
Kaj la problemo de genra ligiteco estus solvita nur post multege da jaroj (eble jarcentoj), kvankam la problemoj solvindaj jam estas nunaj.
Al tio aldoniĝas la fakto ke multaj homoj ne volas forigi signifojn al jamaj vortoj, por ke malnovaj tekstoj en Esperanto restu kompreneblaj.
Do realisme kaj idealisme nur krei novajn vortojn valoras.
Parentismo aŭ J-sistemo? Aŭ ambaŭ?
Ambaŭ sistemoj havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn.
Avantaĝo de Parentismo kompare al la J-sistemo:
- Oni ne povas konfuzi ilin kun la genre ligitaj radikoj. Ili ne povas esti misinterpretitaj kiel mistajpoj aŭ misparoloj, aŭ erare ligitaj al genro (ĉar ankoraŭ tro similaj al iĉaj radikoj).
- Oni povas elekti radikon tiel ke ĝi estas facile elparolebla, sen havi multajn konsonantojn apude.
Avantaĝo de la J-sistemo kompare al Parentismo:
- La novaj radikoj estas pli rapide lerneblaj se oni jam konas la genrajn radikojn (ŝanĝi unu aŭ du literojn sufiĉas).
Kiu sistemo plej populariĝos? Tio povas dependi de la vorto. Homoj pli facile komprenos la ĝustan signifon de “parento” (kiu rekte venas de “parent” de la Angla kaj la Franca) ol “sibo” (kiu estas ŝanĝitaĵo de la Angla “sibling”).
Oni ankaŭ notu ke la lingvo evoluas. Se Parentismo kaj la J-sistemo iĝas vaste uzataj, la signifo mem de maloftaj genraj vortoj povas ŝanĝiĝi kaj neŭtriĝi, ĉar homoj ne plu supozus genran bazon de radikoj.
Resume, Parentismo kaj la J-sistemo ne estas reformoj, sed manieroj solvi vortan mankon de Esperanto. Per sufiĉa uzo kaj konateco, ili povas helpi Esperantistojn esprimi sin ĝuste kiel ili volas.