Mi volas ke estu pli da Esperanto-parolantoj. Do se vi estas Esperanto-parolanto, bonvolu ne morti. Jen efika konsilo por ne morti: faru sufiĉe da paŝoj ĉiutage. Almenaŭ 8000 ĉiutage. Oni scias tion per la rezultoj de la plej granda metaanalizo pri ĉi tiu temo: https://www.thelancet.com/journals/lanpub/article/PIIS2468-2667(21)00302-9/fulltext
Ĝi estas metanalizo de multaj studoj, kun entute 47 471 homoj. La studoj mezuras la riskon de morti depende de la kvanto de paŝoj. Laŭ la rezultoj, ju pli oni paŝas, des pli malalta estas la risko morti. La risko rapide malaltiĝas ĝis ĉirkaŭ 8000 paŝoj. Se oni aĝas malpli ol 60 jaroj, la minimuma risko estas ĉirkaŭ 9000. Se oni aĝas pli ol 60 jaroj, ju pli oni paŝas, des pli bone.
Mi do rekomendas la celon de 8000 paŝoj al ĉiuj. Eblas instali aplikaĵon sur poŝtelefono kiu mezuras la nombron de paŝoj. Se piediri estas enuige por vi, provu samtempe aŭskulti podkaston aŭ muzikon. Se vi bonŝancas, vi ankaŭ povas piediri kun iu alia. Ankaŭ eblas voki iun samtempe se via kapaŭskultilo estas konektita al via poŝtelefono.
Paŝi bonas por pliaj aferoj: ĝi ankaŭ plibonigas fizikan kaj psikan sanon ĝenerale. Fakte, krom se oni estas fizike handikapita, ne ekzistas bona kialo por ne fari almenaŭ 8000 paŝojn ĉiutage. Se tro varmas, atendu sunsubiron, se tro pluvas kunportu akvoŝirmilon.