Serio de bedaŭrindaj eventoj (libroserio/filmoserio)

Prova Esperanta traduko de la nomo de la libroserio “A Series of Unfortunate Events”

Vanege
2 min readJan 3, 2020
Netflix realigis bonkvalitan filmoserion de la romanoj

Nuntempe, mi spektas A Series of Unfortunate Events en Netflix, kaj mi tre ŝatas ĝin. La serio estas adaptaĵo de fama serio de 13 romanoj “por infanoj”, kiu tamen traktas temojn sufiĉe seriozajn (perdo de parentoj, sklaveco, timo de fremduloj interalie).

La serio estas pri tri infanoj kiuj perdis siajn parentojn pro stranga krima fajro. La familio Baudelaire (al kiu apartenas la infanoj) estas riĉa. Tiun riĉecon volas la ĉefa malamiko de la rakonto, grafo Olaf, kiu provas kapti la infanojn por poste ekhavi la monon.

La tri infanoj iras de hejmo al hejmo, kie la novaj parentoj provas protekti ilin kontraŭ la ĉefa malamiko, sed ĉiam malsukcesas. La infanoj devas do konstante fuĝi kaj trovi ruzajn metodojn por eviti esti kaptitaj.

(Ankaŭ ekzistas alia adaptaĵo kiel filmo kun la aktoro Jim Carrey. Mi spektis ĝin, kaj mi ne rekomendas ĝin. Ĝi iras tro rapide tra la tri unuaj romanoj, kaj neglektas multajn gravajn detalojn. Ankaŭ, la fino de la filmo tute malrespektas la libron.)

Kiam mi estis en mezlernejo, mi ofte estis en biblioteko por pasigi tempon. Tiam, mi legis multajn sciencajn revuojn, sed foje kelkajn fikciajn romanojn. La bibliotekisto rekomendis al mi la unuan romanon de “Les désastreuses aventures des orphelins Baudelaire” (la Franca nomo).

Kelkaj infanoj ĉirkaŭ mi pensis ke la libro estas kopiaĵo de Harry Potter, ĉar en la kovrilo de la unua romano staras iĉa infano kun rondaj okulvitroj... Tamen, la etoso, la skribostilo kaj la humuro sufiĉe malsamas de Harry Potter. Mi pensas ke tiu libroserio estas mia plej ŝatata fikciaĵo.

Kovrilo de la unua romano de la serio (en la Franca)

La serio enhavas 13 romanojn, sed mi legis nur la 11 unuajn. La lastaj libroj ankoraŭ ne aperis kiam mi foriris de la lernejo, kiu havis la 11 unuajn. Kaj la nova lernejo tute ne havis la serion. Mi poste forgesis pri la serio, kaj rezulte, de pli ol 14 jaroj, mi ne konas la finon de la rakonto.

La filmoserio de Netflix tre plaĉas al mi. Ĝis nun, ĝi tre bone reprezentas la enhavon de la libroj. Mi ankoraŭ devas spekti la epizodojn, kiuj rilatas al la tri lastaj libroj, mi do sentas ke parto de mia infaneco baldaŭ kompletiĝos.

Sign up to discover human stories that deepen your understanding of the world.

Free

Distraction-free reading. No ads.

Organize your knowledge with lists and highlights.

Tell your story. Find your audience.

Membership

Read member-only stories

Support writers you read most

Earn money for your writing

Listen to audio narrations

Read offline with the Medium app

Vanege
Vanege

Written by Vanege

Ĉiutage nova Esperanto-artikolo pri ŝatata aŭ grava afero. Ĉefa blogo: https://vanege-esperanto.blogspot.com/ Kontakti min: https://esperanto.masto.host/@Vanege

No responses yet

Write a response