toki ma: horo 1: prezento de la lingvo kaj de mia lingvolerna plano

Sekvu mian progreson en la lernado de planlingvo kun malmultaj vortoj, kiu celas esti bona por internacia ĉiutaga komunikado

Vanege
9 min readMar 7, 2021
La flago de toki ma, rezulto de voĉdonado kun la komenca komunumo: https://www.reddit.com/r/tokima/comments/kto2mj/senli_pi_anu_lipu_winner_of_the_flag_contest/

Kio estas toki ma?

toki ma estas konstruita lingvo kun ĉirkaŭ 250 vortoj aŭ malpli. Pro la malmulto de vortoj (serio de literoj inter du spacetoj), ĝi similas al toki pona, kiu havas ĉirkaŭ 150 vortojn. Kontraŭe al toki pona kiu celas simpligi komunikadon, toki ma celas esti taŭga por ĉiutaga internacia komunikado. Tiurilate, toki ma povas esti konsiderata kiel helplingvo, en la subfamilio de mondlingvo pro tio ke vortoj venas de diversaj lingvofamilioj.

toki ma aperis en 2020. Ĝis nun, ĉiuj informoj (kiujn mi trovis) pri ĝi estas en la Angla. La informoj pri la lingvo estas centrigataj en la oficiala retejo. Diskutoj pri la lingvo estas centrigataj en /r/tokima. Ankaŭ ekzistas dediĉita servilo en Discord.

toki ma ankoraŭ ne estas stabila. Se oni decidas lerni ĝin, oni devas esti preta al tio, ke tio, kion oni lernis, ne plu ĝustas. Tio ankaŭ signifas ke la informoj en ĉi tiu artikolo (kaj preskaŭ ĉie aliloke) povas ne plu esti ĝustaj.

Sed vi jam povas lerni ĝin por provi ĝin kaj helpi ĝian kreadon. Tiel, vi ankaŭ povos doni vian opinion pri la lingvo en /r/tokima. Se estas aferoj, kiujn vi ŝatus plibonigi en la lingvo, tio estas la bona loko kaj la bona momento.

Ĉar mi ankoraŭ ne konas la lingvon, mi ne bone scias kiun nivelon de precizeco oni jam povas atingi per ĝi. Sed ĝi eble jam estas pli preciza ol toki pona, ĉar toki ma ĉefe aldonas aferojn al toki pona, anstataŭ forigi aferojn.

ĉiuj vortoj de toki ma, ligitaj al emoĝioj
se ĉiu vorto de (antaŭa versio de) toki ma havus emoĝion, tio aspektus tiel (farita de /u/devbali02), oni povus skribi toki ma nur per emoĝioj, tiel kiel oni jam povas per toki pona

250 vortojn???

Eble tio sonas kiel nesufiĉa kvanto de vortoj. Verdire, ankaŭ mi pensas ke 250 vortoj ne povas kontentigi min. Verŝajne, se oni volas esti sufiĉe preciza en kelkaj situacioj (ekzemple por priskribi kiel nuklea energio funkcias), oni devus krei novajn “vortojn” per grupigo de multaj vortoj, kaj tio estus tro longa, kaj fine pli malfacila ol per aldono de preciza vorto, kiu estus mallonga!

Sed mi ne volas kontentiĝi de antaŭjuĝoj. Mi volas lerni toki ma por scii ĉu la lingvo permesos al mi esti kontentige preciza (noto: mi verŝajne bezonas pli da precizeco ol normalaj homoj). Kaj mi ankaŭ volas scii ĉu ĝi vere povas esti taŭga por ĉiutaga uzado, sen ke la limigita listo de vortoj estus tro ĝena.

Mia impreso pri toki pona estas ke la lingvo estas facila, sed nur kondiĉe ke oni ne provas uzi ĝin kiel ilon por efika internacia komunikado. Se oni volas komuniki per toki pona kiel oni komunikas per Esperanto, ĝi klare estas malpli facila ol Esperanto, almenaŭ al mi. Mi volas vidi ĉu toki ma povas efektive esti pli facila ol Esperanto.

Kaj se jes, tio estus bona afero. Ĉar la lingvo havas internacian fonton de vortoj, kaj ne havas problemojn rilate al sekso, de troa arbitreco kaj de fundamentismo (almenaŭ ankoraŭ ne).

toki ma ankaŭ havas la avantaĝon esti kreita POR esti uzebla en ĉiutaga internacia komunikado, do tial mi esperas ke la komunumo de toki ma pli akceptos la bezonojn de homoj, kiuj bezonas esti precizaj, ol la komunumo de toki pona, ekzemple rilate al la signifo de grupo de vortoj.

foto de la oficiala vortaro de toki ma: http://toki-ma.com/?page=dictionarytoki estas la ideo de parolo, ma estas la ideo de terspaco, do oni povas kompreni ĝin kiel “mondlingvo”

Mia plano

  • Ĉiusemajnfine, sabate aŭ dimanĉe, mi studos toki ma dum unu horo.
  • Post ĉiu horo, mi skribos artikolon pri tio kion mi faris, pri miaj pensoj pri la lingvo kaj pri la lingvolernado. Mi faros rimarkojn pri tio, kio surprizas min, pri tio, kion mi ne bone komprenas kaj pri la aferoj, pri kiuj mi dubas.
  • Mi iom zorgos ke la homoj kiuj ne studis toki ma povas kompreni miajn artikolojn.
  • Mi planas studi toki ma dum almenaŭ 100 horoj, por sufiĉe bone koni ĝin por povi bone juĝi ĝin. Por Esperanto, post 100 horoj de fokusa studado, mi povis uzi la lingvon bone, do mi antaŭvidas ke mi bezonas tiom aŭ malpli da tempo por toki ma. Ni havos la respondon en du jaroj.

(Mi povus studi la lingvon pli rapide. Sed mi estas relative okupata, kaj mi ankaŭ volas lasi tempon al la lingvo evoluiĝi (gramatike kaj komunume).)

  • Tio signifas ke mi planas faris 100 artikolojn pri mia lernado de toki ma. Unu artikolon ĉiusemajnfine. Tamen, memoru ke mi povas ĉesi lerni kaj fari artikolojn multe pli frue se okazas ke toki ma ne plu interesas min. Tio povas okazi ekzemple se la lingvo tro ŝanĝiĝas kaj mi ne plu volas relerni ĉion, aŭ se mi tro malŝatas la gramatikajn decidojn, aŭ se mi trovas la lingvon tro enuiga (mi ĉesis similan artikolan projekton pri Elefen pro tio).
  • Povas okazi ke mi bezonos malpli ol 100 horojn por regi la lingvon. Mi dubas pri tio, sed tio ĉiuokaze ne estos problemo por la artikoloj. Mi povos paroli pri la komunumo, pri la kreaĵoj disponeblaj en toki ma, aŭ pri tre specifaj detaloj. Eble mi eĉ provos paroli ĝin per mia voĉo kun aliaj homoj.
  • Lerni dum unu horo ĉiusemajnfine ne estas ideala plano, ĉar por lerni lingvon, estas pli bone studi ĉiutage. Ekzemple, kiam oni uzas Anki por memori vortojn, estas pli bone labori pri la vortoj en la tagoj kiam Anki petas. Sed se mi uzus Anki ĉiutage, estus tro malfacile mezuri kiom da tempo mi efektive elspezis por lerni toki ma.

Ekzemplo de frazo: Esperanto — Angla — toki ma

Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj.
All human beings are born free and equal in dignity and rights.
jan ali li kama aja an nasin te ken tawa li ken pali li lon sama.

Notu: tio nur estas mia propra lingvolerna sperto

Ne uzu la kvanton de horoj kiun mi bezonas por lerni toki ma por diri ke oni bezonas averaĝe tiom da horoj por lerni toki ma. Pro multaj kialoj mi lernos toki ma pli rapide ol averaĝaj homoj:

  • Mi jam parolas flue 4 (aŭ 5) naturajn lingvojn pli 2 planlingvojn. Mi ankaŭ studis dekojn da aliaj lingvoj. Multe el ili helpas la lernadon de toki ma pro similaj vortoj aŭ similaj gramatikaĵoj.
  • Mi jam studis toki pona dufoje. Kvankam mi faris preskaŭ nenion post la bazaj kursoj, mi jam rimarkas ke toki ma reuzas multajn vortojn de toki pona. Mi do povas kompreni kaj memori multajn vortojn pli rapide ol homoj, kiuj havas neniun scion pri toki pona.
  • Kiam mi skribas ĉi tiujn artikolojn, mi devos relegi kelkajn frazojn en toki ma. Tio iom (neintence) helpos mian lernadon. La tempo por skribi la artikolojn ne estas enkalkulita.
  • Mi ankaŭ legos respondojn al miaj artikoloj. Tiuj respondoj povas enhavi informojn pri la lingvo, sed la tempo por legi la respondojn ne estas enkalkulita.

Kion mi faris hodiaŭ

  • Mi komencis per la oficiala retejo de toki ma: http://toki-ma.com/
  • Post legi la prezenton, mi tuj iris al la oficiala kurso: http://toki-ma.com/?page=course
  • Mi aldonis ĉiun novan utilan frazon de la kurso en Anki. Mi kreis 45 kartojn. Tio aspektas tiel:
Ĉi tie, mi provas memori ke la traduko de “mi li moku” estas “I eat”. Anki montros al mi “mi le moku”, kaj mi devos diveni “I eat”.

Anki estas programo kiu permesas ne forgesi. En Anki, oni devas krei kartojn kun antaŭa (Front) parto kaj malantaŭ (Back) parto. Anki montras la antaŭan parton, kaj oni devas diveni la enhavon de la malantaŭa parto. Se oni bone divenas (oni memoris), Anki montros la karton malpli ofte. Tiel Anki povas montri al mi la kartojn, kiuj enhavas la vortojn aŭ la gramatikaĵojn, kiujn mi ne facile memoras.

  • Mi enkalkulas la uzadon de Anki (aldono de kartoj, kaj uzado de ili) en la horo. Por la dua horo (post semajno), mi komencos per uzado (rememorado) de ĉiuj kartoj. Mi esence provos vidi ĉu mi memoras la tradukon de ĉiuj frazoj en toki ma, kiujn mi ĝis nun vidis en la kurso.
  • En la oficiala kurso, je la fino de la unua horo, mi atingis la komencon de la ĉapitro kvin : http://toki-ma.com/?page=prepositions. Mi legis pri la prepozicio an (ĝi funkcias kiel la prepozicioj en/ĉe/sur/je).

Kiujn aferojn mi povis lerni hodiaŭ

Jen la nomoj de la partoj, kiujn mi tralernis:

  • Letters and sounds (literoj kaj sonoj)
  • Syllables and words (silaboj kaj vortoj)
  • Subject and verb (subjekto kaj verbo)
  • lon (speciala vorto en toki ma)
  • Adjectives (adjektivoj)
  • Compound words (komponitaj vortoj)
  • Stacked adjectives (surmetitaj adjektivoj)
  • Possessives (posedaj vortoj)
  • Adverbs (adverboj)
  • Direct object (rekta objekto)
  • Indirect object (nerekta objekto)
  • Multiple verbs (pluraj verboj)
  • Multiple subjects (pluraj subjektoj)
  • Preposition an (prepozicio “an”)

Tio vere estas multe da aferoj por nur unu horo. Sed la fakto estas, ke se oni jam konas Esperanton kaj la Anglan, ĉio (ĝis nun en la kurso) similas al aferoj, kiujn oni jam konas. Ekzemple, vi jam konas ĉiujn sonojn. Anstataŭ lerni, oni ĉefe bezonas forgesi, por nur konservi la esencon.

Toki ma estas esence izola lingvo, kie partikuloj (vortetoj) montras la rolon de la sekva vorto en la frazo. Tio similas al Esperanton, sed anstataŭ uzi finaĵon por verbo “i”, oni metas la partikulon li antaŭ la verbo. Simile, anstataŭ uzi markilon por rekta objekto “n”, oni metas e antaŭ la substantivan objekton.

La nova afero por Esperantistoj estas la eblo meti plurajn objektojn (aŭ verbojn, aŭ substantivojn) per ripetado de la partikulo, sen bezoni vorton kiel “kaj”:

  • mi li moku e suwi e kili e pan : mi manĝas frukton kaj panon

Rimarkoj pri la lingvo aŭ la kurso

Jen listo de honestaj rimarkoj aŭ sindemandoj, kiujn mi ekhavis dum la legado de la kurso. Mi ne serĉis respondojn al ili ĉiuj, ĉar tio estus ekster la horo. Kaj la celo de miaj artikoloj ne estas instrui toki ma. Mia celo estas montri mian sperton kiel lingvolernado de planlingvo.

  • Mi tre ŝatas ke oni metu “li” antaŭ ĉiu verbo. Laŭmemore en toki pona, oni ne metas similan partikulon se oni uzas pronomon je la unua aŭ dua persono. Mi pensas ke tiu escepto en toki pona estas tro arbitra, kaj ĝi malfaciligas la lernadon de ĝi pro malklara kialo aŭ senpruva utilo.
  • La vorto por “varmigi” kaj “kuiri” estas la sama (seli). Mi konsentas ke plejofte la kunteksto sufiĉas por scii pri kiu oni parolas. Sed foje oni bezonas scii ĉu manĝaĵo jam estas kuirita. Mi espereble lernos poste kiel distingi la du.
  • mia manĝaĵo” estas “moku mi”, “tiu manĝaĵo” estas “moku ni”. Ĉu ne estas probleme ke “mi” kaj “ni” estas tiom similaj, en loko kie oni povus same bone uzu iun aŭ la alian? En Esperanto, mi ne sentas problemon pri la samsonaj pronomoj, sed mi scias ke kelkaj komencantoj plendas pri ili.
  • suwi” estas “bombono” kaj “kili” estas “frukto”. Ĉu tiuj du konceptojn vere meritis propran vorton? Eble tiuj du vortoj estas heredaĵoj de toki pona, kaj ili devus esti rekonsiderataj. toki pona tre ŝatas uzi vortojn de la natura mondo, sen vere redukti vortojn al esenco. Mi sentas klaran komunaĵon inter bombono kaj frukto, kio estas ke ili estas sukeraj (plejofte). Por bombono, mi dirus ion kiel “natura sukera rondaĵo” kaj por frukto, mi dirus ion kiel “artefarita sukera rondaĵo”.
  • En la ekzercoj de la leciono kvar, estas tiuj du frazoj:

mi li lukin e jan kanti e jan tanse: I am watching the singer(s) and the dancer(s).
Mi rigardas la kantisto(j)n kaj la dancisto(j)n

mi li lukin ki jan umojo ki jan utala: I am looking at the doctor and the soldier
Mi rigardas la kuracisto(j)n kaj la militisto(j)n

Mi ne komprenas kial en la unua frazo oni uzas “e” por montri tion, kion oni rigardas, sed en la dua frazo oni uzas “ki”. “e” estas la markilo por rekta objekto. “ki” estas la markilo por malrekta objekto. Sed en ambaŭ okazoj, ili estas uzataj por la sama afero. Eble estas eraro.

Plie, mi ne certas ke indas uzi “ki” kiam “e” ankoraŭ ne estis uzata. Kunteksto verŝajne estas ofte sufiĉa por kompreni la funkcion de objekto rilate al verbo. Ekzemple, se mi “donas homon”, mi verŝajne donas AL homo (oni malofte donas homojn). Se mi “donas pomon”, mi verŝajne donas pomoN (pomoj malofte ricevas aferojn). Estus domaĝe se oni devus lerni signifon ligitan al “e” aŭ “ki” por ĉiu verbo.

Kaj tio estas ĉio por ĉi tiu semajno! Mi studis dum horo, kaj mi bezonis tri horojn por skribi ĉi tiun artikolon. La sekva artikolo estos malpli longa, ĝis post ses aŭ sep tagoj!

--

--