toki ma: horo 4: o

  • Oni diris al mi ke la “antaŭverboj” estos ŝanĝitaj. Do mi decidis ne uzi miajn Anki-kartojn pri ili.
  • Mi povis fini la lecionojn 8 kaj 9 de la oficiala kurso. La kurso 8 ĉefe estas pri interjekcioj. La kurso 9 ĉefe estas pri la speciala vorto “pi”.

Mi legis antaŭ iom da tempo ke nun ekzistas eta vorto por diri la malon, simile al kiel “mal-” faras en Esperanto. Eble la vortoj estu reelektitaj por pli ofte uzi tiun vorton. Tio permesus devi memori malpli da vortoj. Mi pensas ke homoj ĉefe volas lerni toki pona kaj toki ma ĉar ili volas lerni malmulte da vortoj. Do tiu ŝanĝo igus la lingvon pli alloga por tiuj homoj.

Ekzemple, anstataŭ “mute” (multe) kaj “tote” (malmulte), oni havus “multe” (multe) kaj “mute x” (malmulte), kie x estas la nova vorto. Se “mute x” estus tro longa, oni povus elekti pli mallongan vorton por “mute”

Mi ne scias ĉu eblas ŝanĝi tion, aŭ ĉiu tio estas dezirinda. Miaimprese tio ne estas granda ŝanĝo kompare al aliaj nunaj gramatikaj ŝanĝoj en toki ma. Mi pensas ke tiuj “mal-”vortoj estas malbona heredaĵo de toki pona, ĉar ili devigas lerni pli da vortoj sen gajni en esprimpovo.

o

toki ma uzas “o” por la imperativo kaj la vokativo:

  • o tawa: iru!
  • mama o: patrino!

Mi vere ne komprenas tiun decidon havi specifan vorton por tiuj specifaj aferoj (kaj ne por aliaj). Tio estas arbitra. Skribe ĝi alportas nenion pro la redundo kun “!”. Parole, homoj povas simple diri la vortojn pli laŭte, kiel tio estas farata en la Angla, la Franca kaj en multege da kreolaj lingvoj.

Laŭ mi tio estas nenecesa gramatikaĵo. Se homoj bezonas klare esprimi imperativon/vokativon kiam ili parolas, maniero fari tion nature aperus. Miaimprese estas ke kunteksto ofte sufiĉas (verbo uzata sen aliaj vortoj estas verŝajne imperativa, kaj substantivo uzata sen aliaj vortoj estas verŝajne vokativa).

Oni ne bezonas arbitre decidi ke por tiuj specifaj kazoj, oni bezonas specifan partikulon. Tio estas nenecesa gramatikaĵo. Oni ne aldonu malfacilecon antaŭ ol havi pruvon ke ĝi estas bezonata. Kaj se pruvo ekzistas, oni montru ĝin.

pi

pi estas uzata por grupigi vortojn. Ĝi estas iom kiel “de” en Esperanto.

  • ma kalama ala = “lando-sono-ne” = ne sonlando
  • ma pi kalama ala = “lando de sono-ne” = nesona lando

Ĝi pli malpli solvas la problemon de kiam oni provas analizi plurkunmetaĵon: “nesonlando” = “ne sonlando” aŭ “nesona lando”?

Ĝi vere estas tre facile komprenebla kaj lernebla, estas kiel uzi parentezojn en parto de matematika kalkulo.

“think like a jan pi toki ma!”

En la ekzerco de la leciono 9, estas tiu ekzerco kie oni devas provi traduki “nimi pi kasi kule ni li seme?

La respondo en la angla estas: nimi pi kasi kule ni li seme?: What is the name of this flower? (Flower? Well, yes; a colorful plant is probably a flower, isn’t it? You have to start to think like a jan pi toki ma!)

Nu, fek al tio. La kunteksto/informoj de la frazo estis tute nesufiĉaj por scii ke oni parolas pri floro kaj ne pri kolora planto. Se oni ne povas facile diri “kolora planto” anstataŭ “floro”, tiam toki ma ne estas helplingvo, sed aroganta toki pona.

Ekzistas multaj situacioj kie homoj, en internacia komunikado, bezonas distingi inter floro kaj kolora planto. Kunteksto foje helpas, sed ne ĉiam. Kiel tiu sekva frazo povus esti klara en toki ma:

You have flowers that feed insects and colorful plants that feed on insects.

Oni ne ĉiam havas tempon aŭ energion por kontroli ĉu oni donis sufiĉe da kunteksto por ke la alia ulo komprenu ĝuste kiel oni volas ke ri komprenu. Foje oni nur volas diri aferojn, kaj ne fari divenludon.

Mi ne ŝatas toki pona ĉar ĝi estas tro malfacila en la ĝusta komprenado. Homoj vere ne bonas je kompreni ke ili ne donis sufiĉe da kunteksto. Responde homoj ŝajnigas ke ili komprenas. Kaj konversacioj ĉesas.

Nepluvoliĝo

Dum la lasta semajno, mi ne vidis novajn mesaĝojn en toki ma en la Discord-a servilo. Kun la escepto de du homoj kiuj parolis kun emoĝioj en specifa kanalo.

Tio estas tre malmotiviga. Tio donas al mi la impreson ke malgraŭ la bela retejo kaj la multo da mesaĝoj en la Angla en /r/tokima, nemulto atendas min poste. Estas malfacile ŝati lingvon kiam oni ne havas la impreson ke homoj ŝatas ĝin.

--

--