Vortklasaj indikiloj: devigaj en Esperanto, sed laŭbezonaj en Globasa
Eĉ sen vortklas indikil, oni pov kompren sufiĉ bon, do kial ĉiam met ili?
Pri la (ne)bezono de vortklasaj indikiloj
Facile rimarkata eco de Esperanto estas la deviga aldono de finaĵoj al vorta plejmulto. Tiuj finaĵoj indikas gramatikan rolon/klason de vorto ene de frazo.
Vi konas ekzemple:
- -a por adjektivoj (a-vortoj)
- -e por adverboj (e-vortoj)
- -o por substantivoj (o-vortoj)
- -i / -as / … por verboj
Apud normalaj radikoj, iu finaĵo devas esti uzata, ĉar se ne, la vorto estas konsiderata kiel erara: “bona” estas ĝusta Esperanta vorto, sed “bon” ne estas.
Tamen, erara ne signifas nekomprenebla. Vidu ekzemple tiun frazon:
- Mi vol ripoz sed infanaĉ brueg en la trajn
Vi verŝajne povis tute bone kompreni tiun frazon. Multe pli ofte oni uzas la vorton “ripozi” ol “ripoza”, do verŝajne mi intencis uzi tiun unuan vorton. Kaj la resto de la frazo donas sufiĉe da kunteksto por diveni la gramatikan rolon de la aliaj senfinaĵaj radikoj. Vidu ke la vortklasaj finaĵoj ne estas nepraj por komprenado, sed ili estas utilaj por klarigi aŭ por kiam oni volas uzi vorton pli originalan.
Ĝusta aŭ komprenebla
En intervjuo, mi iam aŭdis Esperantiston diri
“Se oni estas komprenebla, tiam oni estas ĝusta.”
Tio evidente ne veras, sed tio povas ŝajni vera en Esperanto, kie kaptilaj esceptoj ekzistas en neglektebla kvanto kompare al en neplanitaj lingvoj.
Homoj ne ŝatas erari (eĉ kiam tiuj eraroj ne malhelpas komprenadon), do kelkaj pensas ke en la ideala lingvo, se oni estas komprenebla, oni ĉiam estas gramatike ĝusta.
Kaj multaj homoj volas tion al Esperanto, kvankam la lingvo ne plu estas arbitre ŝanĝebla. Se vortordo sufiĉe klarigas kio estas la objekto de verbo, kial oni povu erari per manko de akuzativa finaĵo? Se substantivo jam markas pluralon per -j, kial oni povu erari per forgeso de -j apud ligita adjektivo?
Evidentas, ke eblas fari lingvon pli facilan ol Esperanto, almenaŭ pri gramatika ĝusteco. (Mi ne pritraktos la temon de klareco ĉi tie).
Kaj unu el la manieroj provataj por fari lingvon facilan estas uzi nedevigajn vortklasajn indikilojn.
La klasoj de vortoj en Globasa
En la planlingvo Globasa, substantivo kaj verbo uzas saman formon:
- Mi butonas ĉemizon -> Mi buton kamis
- Mi perdis butonon -> Mi sonxi buton
“buton” estas sama en la du tradukoj, sed la gramatika funkcio malsamas. La frazoj estas bone kompreneblaj. En la unua frazo, oni divenas ke “buton” estas verbo ĉar ĝi troviĝas tuj post la pronomo “Mi”. En la dua frazo, oni divenas ke “buton” estas substantivo ĉar ĝi troviĝas apud divenita verbo, kaj se “buton” ne estus substantivo, la frazo estus “Mi perdis butoni”, kaj tio ne sencas.
Tiu eblo uzi substantivon kiel verbon ankaŭ ekzistas en la Angla: “I button a shirt” kaj “I lost a button”, sed Globasa faras tion pli ofte (ekz “analysis” (analizo) kaj “analize” (analizi) de la Angla ambaŭ tradukatas per “analis” en Globasa).
Iu kiu laŭvorte tradukus de la Angla al Globasa ne riskas fari eraron kiel “Mi perdis butoni”, ĉar cele al elekto de ĝusta finaĵo ne estas plia laboro de demandi sin ĉu vorto estas substantivo aŭ verbo.
Simile, adjektivo kaj adverbo uzas saman formon:
- Mia kato estas rapida -> Misu myaw velos
- Mi manĝas rapide -> Mi velos yam
Ĉu vi scias ke en Esperanto, oni diru “Manĝi terpomojn estas bone” kaj ne “Manĝi terpomojn estas bona”? En Globasa, vi ne bezonas plendi pri tiuj, kiuj fingromontras tiujn “erarojn”, ĉar tiu eraro gramatike ne eblas en Globasa.
Tiu fenomeno de uzi la saman vorton kiel adjektivon kaj adverbon ankaŭ ekzistas en la Angla: “My cat is fast” kaj “I eat fast”. Tamen, en Globasa, ĉiu vorto adjektiva povas ankaŭ esti uzata adverbe.
Devigaj precizigoj en kelkaj okazoj
Do la finaĵoj en Esperanto estis malbona ideo? Ĉu Zamenhof faris neripareblan eraron kiu metas barilojn al la ontaj ebloj de la lingvo? Mi ĝokas. Ni ne konkludu tiom rapide.
Se en Globasa oni ofte ne plu bezonas zorgi pri vortklaso, oni en kelkaj okazoj devas (laŭ la skribitaj gramatikaj reguloj) aldoni indikilon:
- Butono estas bona -> Buton bono
- Butoni estas bone -> Na buton bono
Kompreneble, se oni parolas pri iu butono, aŭ pri butonado, oni ne parolas pri la sama afero. Se oni volas precizigi ke oni parolas pri la verbo/ago, oni devas meti “na” antaŭ ĝi se ne klaras ke ĝi estas verbo. Tio ekzemple okazas kiam ĝi estas en la komenco de frazo.
Vidu tion iom kiel “To” en la Angla. (Sed uzata en malpli oftaj okazoj ol en la Angla)
- Naĝi en la maro estas amuze -> Na suyon in bahar amusne <- To swim in the sea is fun
Alia ekzemplo de deviga precizigo: se oni volas indiki ke adjektivo priskribas adjektivon, oni kutime ŝanĝas la unuan adjektivon al adverbo. Tio ne eblas en Globasa (adjektivo kaj adverbo ĉiam uzas la saman formon), do oni aldonas -li al la unua adjektivo/adverbo:
- Perfekta nigra hararo -> Perfeto syahe tofa
- Perfekte nigra hararo -> Perfetoli syahe tofa
En la unua frazo, oni parolas pri la perfekteco de la hararo. En la dua frazo, oni parolas pri la perfekteco de la nigreco. Tiu precizigo per “-li” permesas distingi tiujn du kazojn, sen devi uzi kuntekston aŭ alian rimedon.
Avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la du sistemoj
Jen listo de ideoj, laŭ kiuj oni povas preferi iun sistemon al la alia. Vi povas per viaj propraj intaj lingvaj spertoj, doni pli aŭ malpli da graveco aŭ da potenco al ĉiu ideo. Ĉu argumento estas valida ankaŭ dependas de propra opinio.
Favore al devigaj indikiloj:
- Oni ĉiam estas en la flanko de klareco. Pli bonus esti superflue klara pri la rolo de vorto, ol nesufiĉe klara.
- Devigaj indikiloj, kiel devigaj finaĵoj, donas regulan ritmon al la elparolo de ĉiu vorto. Parole, tio helpas scii kie ekas kaj malekas vorto.
- Ili permesas pli rapide tralegi tekston, ĉar ekz. en Esperanto, se oni serĉas substantivon, oni scias kiun finaĵon serĉi, sen devi rigardi plurajn vortojn samtempe por distingi substantivon de verbo.
Favore al nedevigaj indikiloj:
- Uzi indikilon estas plia eblo erari, kiam la funkcio de ili (montri rolon de vorto) jam estas sufiĉe bone farita per aliaj gramatikaj ecoj (ekzemple vortordo) aŭ lingvouzaj kutimoj.
- Se temas pri indikilo kiun oni afiksu al vorto, tiam oni malpli bezonas ŝanĝi la formon de internacia vorto. Vortoj restas pli rekoneblaj.
- Vortoj kaj frazoj estas malpli longaj por la sama kvanto da informoj, ĉar oni ne aldonas kelkajn superfluajn indikilojn. (Oni ankaŭ povas decidi ke anstataŭ uzi la saman finaĵon por ĉiu substantivo, ĉiu substantivo havu sian propran finaĵon, kaj tio helpus distingi vorton parole.)
Mia persona prefero estas devigaj finaĵoj (do kiel en Esperanto). Mi preferas ĉiam fari iun aferon (aldoni la ĝustan finaĵon), eĉ kiam tiu afero estas foje superflua por ĝusta kompreno. Tiel, mi ne bezonas ĉiam demandi min ĉu mi estas sufiĉe klara por ne bezoni uzi klarigan indikilon.
Por la onto de planlingvaj konoj
Krom se ekzistas esploraj studoj, kie ekzemple 1000 homoj lernus kaj parolus la lingvon A kun devigaj indikiloj, kaj 1000 aliaj lernus kaj parolus la lingvon B, kiu estus tute sama lingvo, sed sen tiuj nedevigaj indikiloj, ne eblas konkludi kun signifa certeco ke iu sistemo pli bonas.
Alia eblo estas observaj studoj, malpli potencaj, sed pli facile fareblaj. Oni mezurus kaj komparus (iel) la interkomprenadon de homoj de lingvo A kun devigaj indikiloj (ekz Esperanto), kun la interkomprenado de homoj de lingvo B sen devigaj indikiloj (ekz Globasa). Sed ĉar Esperanto kaj Globasa sufiĉe malsamas, oni ne povas rekte dedukti ke la mezuraj malsamoj venas de tiu preciza gramatika malsamo.
Sed observaj studoj pli bonas ol nenio. Kaj eĉ se mi ne konsentas kun ĉiuj decidoj de la aŭtoroj de Globasa, mi provas kontribui al konstrui aktivan komunumon por ĝi (kaj ankaŭ por aliaj planlingvoj), ĉar tiel oni povas ekhavi bonajn datumojn pri kio bonas por internacia helplingvo.
Do se vi volas kontribui al tio, mi invitas vin al la retejo de Globasa. Tie vi kompreneble povas trovi informojn pri la gramatiko de la lingvo, ekzemplojn, kaj ligilojn al komunumoj, kie la lingvo estas uzata. Mi ankaŭ volas memorigi vin ke ekzistas Esperantistaj grupoj pri diversaj planlingvoj en Telegram.
Dankon pro via legado | Xukra kos yusu doxo