Sekva epizodo de la toki-ma-aventuro.
(La artikolo pri toki ma kaj la unua horo troviĝas ĉi tie.)
Kion mi faris hodiaŭ
- Dum la dek unuaj minutoj de la horo, mi relegis miajn kartojn de Anki. Tiuj kartoj enhavas frazojn en toki ma, kun tradukoj en la Angla (toki ma -> Angla). Mi scias ke tiu ekzerco estas tre bona por rapide “flue” legi lingvon.
- Mi havis tempon por fini du ĉapitrojn de la oficiala kurso: la ĉapitron pri prepozicioj kaj la ĉapitron pri demandoj.
Kiujn aferojn mi lernis
Prepozicioj
toki ma havas tre malmulte da prepozicioj. En la ĉapitro, nur 7 estas prezentataj. Komparu tion al la 33+ prepoziciojn de Esperanto!
Kiel toki ma atingas tiun nombron? Unu maniero estas reuzi la saman prepozicion kiam la malsamo en signifo ne estas tiom granda. Ekzemple, la lingvo uzas la saman prepozicion “kan” por “kun” kaj “per” (same kiel en la Angla, la Franca ktp). Kunteksto kutime sufiĉas por scii laŭ kiu signifo oni uzas la prepozicion.
Alia maniero estas kombini ĉiujn prepoziciojn kun ideo de komenco/eliro “tan” kaj atingo/aliro “ki”. La frazoj kutime enhavas sufiĉe da informoj por scii ĉu oni parolas pri eliro tempa, loka aŭ kiala:
- mi li kama tan tomo : mi iras el la domo (oni scias ke estas “el” (loka eliro) ĉar kama estas verbo pri movo)
- mi li tanse tan tenpo ni : mi dancas ekde nun (oni scias ke estas “ekde” (tempa komenco) ĉar la vorto “tenpo” (tempo) estas uzata)
- mi li moku tan ni : mi manĝas pro tio*
Pri tiu lasta frazo, oni verŝajne povus ankaŭ kompreni “Mi manĝas el tio”. Mi trovas tion tro malpreciza. Mi esperas ke ekzistas maniero por esti pli preciza, ekzemple per aldono de vorto kiu signifus “kialo”. Sed mi ankoraŭ ne scias ĉu tiu vorto ekzistas. (Mi serĉis en la oficiala vortaro “reason”, sed mi ne trovis rezulton).
Alia maniero por ŝpari prepoziciojn estas reuzi substantivojn, kiuj jam enhavas la ideon de sureco, apudeco, interneco ktp. Rigardu la sekvan bildon:
Oni povas traduki ilin laŭvorte per “en/je antaŭo de kubo”, “en/je malantaŭo de kubo”, “en/je flanko de kubo”, “en/je suro de kubo”…
La avantaĝo estas ke oni ne bezonas lerni novajn radikojn por konceptoj, kiujn oni jam konas (aŭ konos). La malavantaĝo estas ke por esprimi tiujn prepoziciojn, oni bezonas pli da literoj.
Tamen, oni ne ĉiam bezonas esti preciza (“an” (en/je) estas plejofte sufiĉa) kaj mi persone ne pensas (hodiaŭ) ke la plia longeco estas sufiĉe ĝena, ĉar oni ne tiom ofte bezonas precizajn prepoziciojn.
Kaj honeste, se la lingvo kuraĝigas homojn forigi detalojn kiuj ne gravas (ĉar mencii ilin kreus frazon ĝene longan), mi pensas ke tio estas bona afero. Oni rekte dirus kion oni volas, kaj la aŭskultanto rekte fokusiĝus pri tio, kio oni trovas grava.
Interesa afero: toki ma ne havas vorton por “plej”. Anstataŭe oni diras “pli ol ĉiuj”: “Mi estas la plej granda” -> “Mi estas pli granda ol ĉiuj”.
Demandoj
Ekzistas du manieroj por fari demandojn. En la unua oni uzas “ala + la verbo denove” post la verbo, en la dua oni metas “anu seme” en la fino de la frazo:
- si li kanti ala kanti? : ĉu vi kantas?
- si li kanti anu seme? : ĉu vi kantas?
Mi ne ŝatas ke ekzistas du manieroj por fari la saman aferon. Tio kreas neutilan hezitadon. Tio faras ke oni devas lerni rekoni la du manierojn.
Mi verŝajne uzos nur “anu seme” por fari demandojn. La maniero “ala + verbo” estas tro stranga: ĝi aspektas kiel nenio alia en la lingvo. Plie, mi ne scias kiel mi uzus ĝin se la frazo ne havas verbon, ekzemple en frazo kiel “ĉu vi?” aŭ “malgranda aŭ granda?”. Uzi “anu seme” en la fino estas pli aŭtomatigebla.
Mi pensas ke 3, 4 aŭ pli da silaboj por fari demandon estas iom longe.
Por jes/ne-respondoj ankaŭ ekzistas pluraj metodoj. Anstataŭ diri “jes”, oni povas ripeti la verbon de la demando. Oni ankaŭ povas uzi “lon” kvazaŭ “jes”.
- si li kanti ala kanti?
- kanti : jes
- lon : jes
Ankaŭ ĉi tie, mi verŝajne uzos nur “lon”, ĉar tio estas pli aŭtomatigebla por ĉiuj tipoj de demandoj. Kaj tio ankaŭ estas pli facila, ĉar mi ne bezonas memori ekzakte kiu verbo estis uzata.
Se vi ne volas maltrafi la sekvajn artikolojn pri toki ma, mi rekomendas aliĝi al /r/tokima, ĉar mi sendos ilin ĉiujn tie.