toki ma: horo 3: antaŭverboj

Vanege
3 min readMar 21, 2021

Sekvo de toki ma: horo 2: prepozicioj kaj demandoj

Ŝanĝo pri demandoj

Laŭ respondo al mia lasta artikolo, la maniero “verbo ala verbo” por fari demandon ne plu ekzistos. Mi ŝatas tion, ĉar mi pensas ke forigi ĝin faciligas la lingvon.

Kutime mi timas ŝanĝojn, ĉar mi bezonus relerni aferojn. Sed foje ŝanĝoj faras ke mi devas lerni malpli, aŭ ili faras ke mi povos memori aferojn pli bone. Mi bonvenigas ĉiujn ŝanĝojn kiuj celas igi la lingvon pli facila averaĝe.

Ŝanĝo de Anki-strategio

Mi faris kartaron toki ma -> angla, en kiu mi aldonis ĉiujn frazojn de la kurso ĝis nun. Ĉimatene, mi bezonis 24 minutojn por relerni ĉiujn kartojn. Mi pensas ke tio estas tro da tempo.

Mi ne bezonas povi kompreni ĉiujn vortojn de toki ma kiujn la kurso jam montris, ĉar ili denove estos montritaj en postaj frazoj.

Plie, multaj homoj jam uzas toki ma en Discord. Do mi havas sufiĉe da aferoj por legi. Do la kapablo legi ne estas tuja prioritato. Mi povas akiri ĝin poste.

Mi perdas tempon kiam mi provas trovi tradukon de toki ma en la Angla, ĉar la Angla uzas malsimplajn vortordojn kaj ofte ne havas rektan tradukon el toki ma.

Do rezulte, mi faris novan kartaron. Sed ĉifoje esperanto -> toki ma. Tiumaniere, mi povos pli rapide mem produkti en la lingvo. Mi ne perdos tempon pro la esceptoplena Angla. Kaj vorto en Esperanto povas pli facile imiti la larĝecon de signifo de tokima-a vorto ol la Angla lingvo povas.

la nova Anki-kartaro aspektas tiel

Kion mi povis fari hodiaŭ

Krom relerni la kartojn, mi povis komenci kaj fini la lecionon 7, kaj mi povis komenci la lecionon 8.

Antaŭverboj

En Esperanto, oni ofte devas uzi verbon antaŭ alia verbo. Vidu ekzemple: “Mi provas manĝi”, “Mi povas manĝi”, “Mi bezonas manĝi”…

Teorie, oni povas diri tiujn samajn aferojn tiel: “Mi manĝprovas”, “Mi manĝpovas”, “Mi manĝbezonas”.

Tio estas pli malpli kiel oni faras en toki ma:

  • provi : li alasa
  • manĝprovi / manĝe provi : li alasa moku

Tiel oni sekvas la regulon ke la sekva vorto priskribas la vorton antaŭ ĝi. Do tio funkcias same kiel adjektivo priskribas substantivon. “jan utala” = “persono milito” = “militisto

Tie “alasa” estas nomata “preverb”. Stranga nomo, ĉar mi konsiderus “li alasa moku” entute kiel unuopa verbo.

Estonto

Ĝis nun mi ankoraŭ ne trovis vorton por esprimi la estonton, kiel -os en Esperanto. Mia impreso estas ke oni devas esprimi ĝin malrekte, depende de la kunteksto:

  • Mi dormos ≃“Mi volas dormi” : mi li wile lape
  • Mi dormos ≃ “Mi iras dormi” : mi li tawa lape

Tio estas ankoraŭ tre malklara por mi. Espereble ekzistas facila metodo por diri ke io okazos al io.

Erareto

Estis eta eraro en la ekzerco de la leciono 7. La vorto “in” (kiu ne ekzistas en toki ma) estis uzata anstataŭ “an”. Mi menciis tion en Discord, kaj tio estis tuj korektita. Eble la vorto estis “in” en pasinta formo de la lingvo. Sed nu, mi kontribuis, jej.

“tokimaigo”

En la komenco de la leciono 8 la kurso parolas pri tokimaigo de nomoj. Bedaŭrinde, ĝi ne diras kiel fari tion, krom tio ke oni devas uzi tokima-ajn sonojn. Do mi havas neniun ideon kiel trakti nomojn, kiuj havas konsonantarojn (pluraj konsonantoj apude). Bonŝance mia nomo (Vanege) estas simpla KVKVKV.

Mi iris al la parto pri la sonsistemo. Mi ne certas ĉu mi devus igi la “V” “W” aŭ “P”. Verŝajne “W” ĉar /w/ estas elparolebla kiel [v]. Mi ŝatas ke ne ekzistas voĉa distingo en toki ma, do [g] kaj [k] ambaŭ estas /k/.

Do saluton, mi estas jan Waneke! (Kio signifas “ulo Waneke”. Waneke estas mia tokima-a nomo, kaj ĝi estas uzata kiel priskriba apudmeto post “ulo”. Tio funkcias tute same kiel oni faras en Esperanto: mi iris en la “urbo Roterdamo”. Miakomprene, oni ankaŭ povas diri simple Waneke. Sed mi preferas “jan Waneke” ĉar tiel en frazo oni scias pli facile kio “Waneke” efektive estas.

--

--